Kiel Mi Uzas la Advantage360 Professional-Klavaron
Estas la senokupaj horoj kiuj ofte kondukas homon al sia pereo.
—La Mortigisto, The Killer (2023)
Enhavotabelo
Enkonduko
Procia eldono estas aŭ iu kiu estas plibonigo super la malnova versio aŭ iu kiu estas malantaŭ paŝo. Estas rare vivi novan version de produkto kiu povas ekzisti feliĉe kun la alia. Tio estas la kazo de Kinesis Advantage kaj Kinesis Advantage360 Professional. Mi antaŭ longe skribis pri la Kinesis Advantage.
Kiam mi malkovris en 2022, ke Kinesis enkondukos novan linion de Advantage-klavarojn kun la kapablo por remapi la klavojn per programaro, kaj ĝi havas sendratan konektecon, mi fariĝis sciema. Mi kontaktis la Kinesis-provizanton el japano, la saman firmaon kiun mi prenis mian originalan Advantage-klavaron. Mi ricevis respondos dum 24 horoj kaj li diris, ke ili havas la novan klavaron en iliaj bretoj. Mi mendis ĝin. Mi estis tre feliĉa.
Ĝi venis per retpoŝto ene du monatoj. Nu, tiu tempo ŝajnas longe, sed por premiuma produkto kiel ĝi, estis inde.
Historio
Post kiam venis la anonco de la nova klavaro, mi faris ampleksan esploradon pri ĝi, lernante ion kion mi povas havi. Mi lernis, ke ĝi uzas la ZMK mikropragramon. Mi lernis, ke por redefini la klavojn, oni uzu retan ilon gastigante ĉe GitHub. Mi lernis, ke se oni ne preferas tion, oni povas redakti la dosierojn enhavante la difinojn, puŝante ilin al GitHub kaj lasante ĝin munti la mikroprogramojn por oni. Mi lernis, ke se oni ne ankoraŭ ŝatas GitHub, oni povas usi Dakeron, anstataŭe.
Mi lernis, ke ĝi havas bludentan konektecon, kaj ĝi povas kunekzisti kun alia bludentaj aparatoj senprobleme. Mi ankaŭ malkovris, ke oni povas aĉeti tutan aron de klavoĉapoj sen etikedoj. Mojose.
Kiam la aparato venis, la unua afero kiun mi faris estis por anstataŭigi la klavoĉapojn per tiuj sen la etikedoj. Ĝi aspektas pli bele sen ili. Tiam mi konektis la aparaton al miaj maŝinoj. Estis flua procedo.
Bazaferoj
Kompreneble, mi ne estis feliĉa per la implicita aranĝo kaj mi ŝanĝis ĝin. Mi priskribos la paŝojn kiujn mi prenis por ŝanĝi ĝin.
Unue, iru al la Adv360-Pro-ZMK-deponejo, kaj mi forku ĝin. Sekve, ebligu Actions por ke ĉiu foje oni puŝas ŝanĝojn al la deponejo, kreiĝu novaj mikroprogramoj.
Do, tio kion mi farus estas fari ŝanĝojn en la ttt-apo, konservi la ŝanĝojn, tiam atendu por la kreado de la mikroprogramoj. La mikroprogramoj estas alireblaj per la Actions-sekcio, tiam alklaku la ĝustan taskon, tiam sekvu la firmware
-ligilon.
La rezultantaj dosieroj estos 202501180513-70c6055-left.uf2
kaj 202501180513-70c6055-right.uf2
, por la maldekstra kaj dekstraj flankoj, respektive. La dosiernomoj estos malsamaj, kompreneble, kiam oni kreos ilin. Mi renomas ilin al left.uf2
kaj right.uf2
, respektive, ĉiam por oportuneco.
Konektu po unu klavaron ĉiu foje al la maŝino per la provizanta drato. Pol fulmi ĝin, eniru la praŝargila reĝimo per aŭ premi Mod2+Bootloader aŭ duoble frapeti etan truon inter la Del, Home, kaj End klavoj. Paperklipo sufiĉus.
Nova volume estos muntita ĉe /Volumes/ADV360PRO/
, sur macOS.
La klavaro lumiĝos verde, montrante, ke ĝi estas preta por la fulmado. Por transmeti la dosierojn al la klavaro, oni rulu la jenan komandon:
rsync -avP left.uf2 /Volumes/ADV360PRO
La klavaro montros dancitajn brilajn lumojn, tiam ili haltos. Faru la saman procedon al la alia duono, sed ĉi-tempe, per right.uf2
rsync -avP right.uf2 /Volumes/ADV360PRO
Por ebligi la klavaron, ŝaltu la aparatojn, kaj atendi ilin por sinkronigi al unu la alia. Kiam oni vidas neŝanĝiĝeman blankan lumon sur la aparato, ĝi signifas, ke la klavaro estas preta.
Agordo
Dum monatoj de uzi la ttt-apon, mi malkovris, ke mia laborfluo pliboniĝus se mi rekte redaktos la map-dosierojn. La ttt-apo, dum ĝi funkciis multfoje, jam sentis fuŝe al mi.
Mi iris al aventuro kaj lernis pli pri la ZMK sistemo kaj kiel ĝi funkciis. Mi malkovris, ke estas pli rekta metodo. La oficiala ZMK dokumentado estas tre helpema, tie.
Mia atento unue iris al config/adv360.keymap
, kiu aspektis kiel C-fontkodo:
/*
* Copyright (c) 2020 The ZMK Contributors
*
* SPDX-License-Identifier: MIT
*/
/* THIS FILE WAS GENERATED!
*
* This file was generated automatically. You may or may not want to
* edit it directly.
*/
#include <behaviors.dtsi>
#include <dt-bindings/zmk/keys.h>
#include <dt-bindings/zmk/bt.h>
#include <dt-bindings/zmk/rgb.h>
#include <dt-bindings/zmk/backlight.h>
...
Tio kio estas bela estas la jenaj:
behaviors {
#include "macros.dtsi"
#include "version.dtsi"
#include "modmorph.dtsi"
};
kiu ebligis min malkomponi la agordon al pluraj eroj. .dtsi
estas mallongigo por Devicetree Source Include (angle), kiu estas tipo de inklud-dosiero por Devicetree-agordo.
Mod-Morphs
La mod-morph-konduto ebligas onin por difini klavon kaj alian konduton, dependante al kiujn mods-agordojn oni specifas. Mi volis hazi la paron 9
kaj <
, por ke premu Shift+9 liverus <
. La sama per 0
kaj >
.
Por fari tion, mi metis la jenan kodeton al modmorphs.dtsi
n9_less: n9_less {
compatible = "zmk,behavior-mod-morph";
#binding-cells = <0>;
bindings = <&kp N9>, <&kp LESS_THAN>;
mods = <(MOD_LSFT|MOD_RSFT)>;
};
n0_greater: n0_greater {
compatible = "zmk,behavior-mod-morph";
#binding-cells = <0>;
bindings = <&kp N0>, <&kp GREATER_THAN>;
mods = <(MOD_LSFT|MOD_RSFT)>;
};
Oni povas trovi la aliajn mod-morphs-agordojn, kiujn mi uzas ĉe modmorph.dtsi.
Makrooj
Alia interesa eblo estas macrooj. Ĝi permesas oni difini klavpremojn aŭ klavkombinojn, por la oportuneco. Mi volis igi premi Mod1+`, eniri ses maldekstraj kornoj, kaj meti la tajmontrilon el la centro. Mi uzas ĉi tion kiam ajn mi devas tajmi Markdown-kodblokoj.
Por fari tion, mi metis la jenan kodeton al macros.dtsi
:
m_graves: m_graves {
compatible = "zmk,behavior-macro";
label = "m_graves";
#binding-cells = <0>;
bindings = <&kp GRAVE>, <&kp GRAVE>, <&kp GRAVE>, <&kp GRAVE>, <&kp GRAVE>, <&kp GRAVE>, <&kp LEFT>, <&kp LEFT>, <&kp LEFT>;
};
Oni povas trovi la aliajn makroojn, kiujn mi uzas ĉe macros.dtsi.
Dvorak
Unue, mi uzis la QWERTY-aranĝon por la ĉefaj klavoj, ŝanĝi nur la aliajn klavojn. Pro tio ke mi uzas la Dvorak-aranĝon, mi ŝanĝus la klavagordon de mia labortabla medio per kiu ajn la operaciumo liveris. Tio signifis, ke miaj klaveniroj estas tradukitaj el QWERTY al Dvorak, por la operaciumo.
Tio estis bona, unue, sed la problema venis kiam mi devis uzi la klavaron por miaj aliaj aparatoj. Mi devis certigi, ke ĉiom da aliaj aparatoj devis havi la tradukitan nivelon.
Mi pensis, kial ne simple havi la Dvorak-aranĝon kiel enira metodo. Do, tion mi faris. Mi simple ŝanĝis ĉiom da klavoj, per ke ili elsendu Dvorak-klavoj. Tion mi devis fari antaŭ longe.
Por la ĉefa nivelo, la adv360.keymap-dosiero, ĉe la maldekstra parto de la klavaro estas
&kp GRAVE &kp N1 &kp N2 &kp N3 &kp N4 &kp N5
&kp TAB &kp SQT &comma_semi &dot_colon &kp P &kp Y
&kp EQUAL &kp A &kp O &kp E &kp U &kp I
&kp LSHFT &del_ins &kp Q &kp J &kp K &kp X
&mo 1 &kp LCTRL &kp LALT &kp DOWN &kp UP
la dekstra flanko estas
&kp N6 &kp N7 &kp N8 &n9_less &n0_greater &kp BACKSLASH
&kp F &kp G &kp C &kp R &kp L &kp SLASH
&kp D &kp H &kp T &kp N &kp S &kp MINUS
&kp B &kp M &kp W &kp V &kp Z &kp RSHFT
&kp LEFT &kp RIGHT &kp RALT &kp RCTRL &mo 1
kaj la centra parto esats
&mo 2 &mo 2
&kp C_BRI_DN &kp C_BRI_UP
&kp C_VOL_DN &kp LWIN &kp PGDN &kp PGUP &kp RWIN &kp C_VOL_UP
&kp LPAR &kp RPAR
&kp BSPC &kp ESC &kp LBKT &kp RBKT &kp ENTER &kp SPACE
Lokaj muntaĵoj
Dum la GitHub-metodo estas plaĉa kaj konvena, ĝi ne venas sen avertoj. Unue, oni devas enreta por ke vi povu uzi ĝin. Sekve, uzante ĝin prenas mian atenton for de la redaktilo kaj la terminalo, kaj tio ne bonas ĉar ĝi rompas la fluon de mia pensado.
Por munti la lokajn mikroprogramdosierojn, instalu Dakeron kaj je Colima, rulu ilin, tiam muntu la mikroprogramdosierojn el la dosierujo de la deponejo
brew install docker colima
colima start --arch aarch64
cd adv360-pro-zmk
make
Kompreneble, la iniciala muntado estos longa, ĉar ĝi devas instali ĉion.
Kiam finiĝis la muntado, kaj ne estis eraroj, la mikroprogramdosieroj estos haveblaj en la firmware/
dosierujo.
> tree firmware
firmware
├── 202501180513-70c6055-left.uf2
└── 202501180513-70c6055-right.uf2
1 directory, 2 files
Finrimarkoj
La Kinesis Advantage360 Professional-klavaro estas bonega investaĵo se oni uzas klavaron multe da tempo. Estas problemeto, en kiu, kelkfoje la du partoj ne sinkronigas al unu la alia post kiam mi fulmas novan mikroprogramon, sed ĝi estas regebla. Entute, mi devas diri, ke Adv360 estas bonega altnivela enira aparato kiu jam sekurigis ĝian pozicion en la riĉa mondo de (meĥanikaj) klavaroj.
Ĝi nune estas havebla ĉe Amazon. Troviĝas pli da informo pri Kinesis en ilia retpaĝo kaj X-konto.