Esperanto-signoj en Linukso

Esperanto | English
Laste ĝisdatigita: la 17-an de marto 2022

Se ion oni volas, kion oni neniam havis, oni devas esti servopreta tion fari, kion oni neniam faris.
—Thomas JEFFERSON

stefan-HbwYKfnVz0-unsplash

Enhavotabelo

Enkonduko

Mi opinias, ke la h- kaj la x-sistemoj ne plu devas esti uzitaj por la enigi signojn specife al Esperanto, krom se, ne estas fizike farebla. Nune, estas du manieroj por la enigi Esperanto-signojn linukse—la klavoj Multi‎ߺ‎key kaj Mode‎ߺ‎switch.

En ĉi tiu artikolo la klavo 🐧 signifas la klavon Mode‎ߺ‎switch.

Multi‎ߺ‎key

La Multi‎ߺ‎key klavo, kiu ankaŭ nomiĝas la klavo «Compose» estas speciale asignita klavo, kiu devas esti premita kaj malpremita kun aliaj klavoj por enigi signon aŭ seriojn de signoj. Male al ShiftCtrl, ĝi devas esti malpremita kaj ne premita dum la sinsekvo de la premoj.

Por uzi la klavon Pause kiel Multi‎ߺ‎key, redaktu la dosieron ~/.xmodmap, tiam la aldonu jenan kodeton:

keycode 127 = Multi‎ߺ‎key

Tiam, je ~/.xmodmap reŝargu:

xmodmap ~/.xmodmap

Se oni volas uzi la klavon Pause, rulu xev:

xev

Aperos malgranda fenestro kun blanka malfono. Movu la musmontrilon ene la fenestro, tiam premu klavon per la klavaro. Aperos en la terminalo la klavkodo de la premita klavo.

…
KeyRelease event, serial 36, synthetic NO, window 0x2e00001,
    root 0x299, subw 0x0, time 131237513, (16,285), root:(978,647),
    state 0x0, keycode 107 (keysym 0xff61, Print), same_screen YES,
               ^^^^^^^^^^^
…

Do, por uzi la klavon Print kiel Multi‎ߺ‎key, redaktu ~/.xmodmap por enhavi:

keycode 107 = Multi‎ߺ‎key

Tiam, reŝargu ~/.xmodmap kiel priskribite ĉi-supre.

Nun, ke oni povas aliri Multi‎ߺ‎key, plifaciliĝas komposti signojn. Ni supozu, ke ni uzis la klavon Pause kiel Multi‎ߺ‎key, por eniri la literon ĉ, oni premas kaj malpremas Pause, tiam oni premas kaj malpremas ^ , tiam fine, oni premas kal malpremas c.

Jen la tabuleto kiu la kombinadojn por la esperantaj signoj listigas.

signosinsekvo
ĉMulti‎ߺ‎key ^ c
ĈMulti‎ߺ‎key ^ C
ĝMulti‎ߺ‎key ^ g
ĜMulti‎ߺ‎key ^ G
ĥMulti‎ߺ‎key ^ h
ĤMulti‎ߺ‎key ^ H
ĵMulti‎ߺ‎key ^ j
ĴMulti‎ߺ‎key ^ J
ŝMulti‎ߺ‎key ^ s
ŜMulti‎ߺ‎key ^ S
ŭMulti‎ߺ‎key u u
ŬMulti‎ߺ‎key U U

Mode‎ߺ‎switch

Pli rapida kaj pli facila manieroj por enigi esperantajn signojn estas per la uzo de la Mode‎ߺ‎switch klavo. Kiel Multi‎ߺ‎key, oni devas asigni klavon al ĝi. Mi ŝatas bindi du klavojn por tiu celo por ke mi povu maŝinskribi per du manojn. Male al Multi‎ߺ‎key, oni devas premi ĝin kaj teni kiel la Shift- aŭ Ctrl-klavoj.

Se la vindozo-klavojn oni volas uzi kiel la Mode‎ߺ‎switch-klavo, redaktu la ~/.xmodmap dosieron, tiam enmetu la jenan kodeton:

!! maldekstra vindozo-klavo
keycode 133 = Mode‎ߺ‎switch

!! dekstra vindozo-klavo
keycode 134 = Mode‎ߺ‎switch

!! menua klavo
keycode 135 = Mode‎ߺ‎switch

Sekve, oni devas uzi la ĝustajn nomojn de la klavoj. Uzu la jenajn kodetojn por la QWERTY- kaj Dvoraka klavaroj, respektive.

keycode 54 = c C ccircumflex Ccircumflex
keycode 42 = g G gcircumflex Gcircumflex
keycode 43 = h h hcircumflex Hcircumflex
keycode 44 = j J jcircumflex Jcircumflex
keycode 39 = s S scircumflex Scircumflex
keycode 30 = u U ubreve Ubreve
keycode 31 = c C ccircumflex Ccircumflex
keycode 30 = g G gcircumflex Gcircumflex
keycode 44 = h h hcircumflex Hcircumflex
keycode 54 = j J jcircumflex Jcircumflex
keycode 47 = s S scircumflex Scircumflex
keycode 41 = u U ubreve Ubreve

Tiam, reŝargu ~/.xmodmap:

xmodmap ~/.xmodmap

Por eniri la literon ĉ, premu kaj tenu 🐧, tiam premu la klavon c. Por enigi la literon Ŭ, premu kaj tenu 🐧, tiam premu Shift, tiam premu u. Per ĉi tiuj metodoj, eblas senokulmaŝinskribi.

En kelkaj klavaroj, estas nur unu vindozo-klavo, kutime lokiĝas maldekstre, dum tiu dekstra klavo estas la klavo PrtSc. Multfoje ili estas sandviĉitaj inter la klavoj Ctrl kaj Alt. Por uzi tiun klavon, rulu xev rulu kiel ĉi-supre por akiri la klavkodon,

tiam ĝisdatigu `~/.xmodmap` laŭe. 
Per mia ThinkPad-komputilo, mi havas la jenan kodeton en ~/.xmodmap:

!! maldekstra vindozo-klavo
keycode 133 = Mode‎ߺ‎switch

!! PrtSc
keycode 107 = Mode‎ߺ‎switch

Finrimarkoj

La resumitaj metodoj supre faras pli ol montri Esperanto-signojn. Multi‎ߺ‎key sistemo povas enigi pliartifikajn signojn kaj signojn. Por vidi la plenan liston de signoj, rulu la jenan komandon se oni estas ĉe kutima linuksa sistemo:

less /usr/share/x11/locale/en_US.UTF-8/Compose

Se oni uzas Nix, rulu:

less ~/.nix-profile/share/x11/locale/en_US.UTF-8/Compose

Male al tio, la avantaĝo de la Mode‎ߺ‎switch-metodo estas rapideco. Por vidi la tutan liston de validaj signojn iru ĉi tien.

Ne ekzistas la plej bona metodo por ĉi tiuj aferoj—uzu kiun ajn oportunan sistemon. Se la vindozo-klavoj estas jam por io ajn aŭ oni povas uzi nur unu kromaĵan klavon, do uzu la Multi‎ߺ‎key-metodon. Se oni preferas facilon de uzado, uzu la Mode‎ߺ‎switch-metodon. Ankaŭ gravas noti, ke oni povas uzi ambaŭ metodojn samtempe.