Blogi per Frog

Esperanto | English
Laste ĝisdatigita: la 17-an de marto 2022

Unu persono kun ardo pli bonas ol kvardek personoj nure interesataj.
—E.M. FORSTER

zdenek-machacek-HYTwWSE5ztw-unsplash

Enhavotabelo

Enkonduko

Eldonante blogan enhavon al la TTT, la plejmulto da homoj konfidus antaŭkreitajn servojn, kiuj faras la grandparton da laboro. Tamen, estas okazoj kiam oni volas havi pli da rego de la aĵoj. Bona ekzemplo de tio, estas la limigoj, kiujn provizantoj efikigas. Alia afero estas la ĉeesto de reklamoj aŭ la uzado de parte senpagaj servoj—komence liberaj servoj, tiam mono bezoniĝas por aldonaj servoj.

Eble oni disputas, ke ĉiuj, kiujn ĝi bezonas estas platformo por blogi, kaj ĝi ne bezonas la plian flekson. Estas bonfarte por iuj. Tamen multe da homoj volas liberiĝi el la katenoj. Mi ne volas vidi reklamojn ĉe mia retejo. Mi ne volas surprizajn cenzuradojn. Mi volas liberon. Do, se oni estas kiel mi, daŭru legi.

Trovante ilojn por krei ĉi tiun blogon, mi malkontentiĝis pri la plejmulto da famaj opcioj. Iuj tro malfacilas por agordi; iuj malhavas kapablojn. Mi frustriĝis ĉar ĉiu fino de la spektro devigas min por uzi ion, kiu tro mezkvalitas en almenaŭ unu kritika afero. Bonŝance, mi trovis je Frog pro propono en #racket.

Frog en laikoterminoj, estas retejokreilo, kiu estas tiom facila por uzi, agordi, kaj personecigi. Kio ajn oni skribas, aperos kiel oni anticipas. Nek estas bizaraj kondiĉoj de uzado, nek arbitraj limigoj, nek trudoj—tre proksimas al tuta rego, en la pinto de la fingropintoj.

Frog operacias ie en la mezo de jena spektro:

Krudenhavo → Frog → HTML

En kiu, krudenhavo estas aŭ markdaŭno, Scribble, aŭ HTML-fontdosieroj, aŭ kombinado de ĉio. Frog konsumas tiujn enigdosierojn, kiam ĝi eligas agrablajn HTML-dosierojn, kiuj oni povas alŝuti al TTT-servilo. Ĉu facilas? Ne, pli facilas ol ĝi sonas.

Instalo

En la jenaj sekcioj, ni supozas, ke la uzantnomo estas vakelo, kaj la hejmdosiero estas /home/vakelo/.

Por instali Frog, oni bezonas instali Rakidon unue. Plej verŝajne, la pako-administrilo jam havas ĝin.

Per Nixpkgs:

$ nix-env -i racket

Per APT:

$ sudo apt-get install -y racket

En la malbonŝanca okazo ke ĝi ne instaleblas per la pako-administrilo, iru al racket-lang.org/download/, tiam faru la instrukciojn el tie:

Tiam, oni bezonas instali Frog:

$ raco pkg install frog

Poste, oni akiros la raco frog-komandon. Ni montru ĝiajn helpajn opciojn:

$ raco frog -h

Unua uzo

Bone. Nu, nun oni havas je Frog instalita, ni daŭru ruliĝi. Por krei la unuan Frog-disponigitan retejon, oni kreos la projektan dosierujon unue:

$ mkdir blogo
$ cd blogo

Tiam, bruligu la sparkilon, pravalorizante la retan deponejon:

$ raco frog --init

Tiam, oni vidos mesaĝon dirante, ke la retejo jam pretas. Ni agu laŭ la proponita komando:

$ raco frog -bp

Kion la komando faras, estas, ĝi muntas la HTML-dosierojn el la specimenaj dosieroj, kreitaj per la ‑‑init-ŝaltilo, tiam ĝi lanĉas lokan retservilon, kiu implicite servas la retejadreson http://localhost:3000.

Frog malfermas novan retumilan langeton aŭ fenestron, montrante tiun retejadreson. La paĝo kiun oni vidos, enhavas la implicitanhh retejan araĝon. Kiam oni konsentas al tio, ni iru al la komandlinio kaj ni mortigu tiun procezon per premi C-c.

Krei novafiŝojn

Krei novan afiŝon el nulo estas alia facila tasko:

$ raco frog -n "Nova Bloga Afisxo"

Ĉi tiu kreas markdaŭdan dosieron, kiu relativas al la aktuala dosierujo, per la formato _src/posts/YYYY-MM-DD-afisxa-titolo.md. Per la supra komando, la absoluta dosierindiko estus simila al:

/home/vakelo/blogo/_src/posts/2014-02-21-nova-bloga-afisxo.md

Ni redaktu tiun dosieron, kaj vidu kiel ĝi aspektos:

$ emacs _src/posts/2014-02-21-nova-bloga-afisxo.md
    Title: Nova Bloga Afiŝo
    Date: 2014-02-21T18:53:42
    Tags: DRAFT

_Anstataŭigu ĉi tiun per la afiŝa teksto. Aldonu unu
aŭ pli perkome disigitajn etikedojn supre. La speciala
etikedo `DRAFT` malebligas la afiŝon por esti eldonita._

<!-- more -->

Memoru, ke ĉi tiu dosiero, estas kreita per la komando raco frog -n .... La unuaj tri linioj enhavas la metadatumojn pri la afiŝo. Ili estas la afiŝotitolo, dato de kreo, kaj etikedoj, respektive. La dato estis elektita el la -n-ŝaltilo, kiu proklamiĝis antaŭe. La Tags-kampoj, enhavas diskomajn listojn de vortoj, kiuj Frog poste priidentigus la afiŝon. Kiam la usklecodistinga etikedo DRAFT uzatas, la dosiero estos pretersalita dum la kunmetfazo.

Kvar spacetoj devas esti prefiksitaj antaŭ tiuj tri linioj, sekvita de malplena linio. La cetero estos la efektiva artikola enhavo en la markdaŭna formato. Kiam linio per si mem enhavas nur la tekston <!‑‑ more ‑‑>, tiu linio estos anstataŭigita per hiperligilo en la fina HTML-formo, kiu estos montrata al la cetero de la artikolo. Tio signifas, ke ĉiuj teksto, post la linio <!‑‑ more ‑‑>, ne aperos en la bloga indekso, sed ili aperos en la ligilo por la tutafiŝo.

Ni supozu, ke oni ŝanĝas tiun dosieron por aspekti kiel la jena:

    Title: Nova Bloga Afiŝo
    Date: 2014-02-21T18:53:42
    Tags: arto, historio

Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro
neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun
ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos
la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed,
prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos
presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la
certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu
verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj
generacioj.

<!-- more -->

Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde

Tiam, denove rulu la jenan komandon:

$ raco frog -bp

Nun oni havas du afiŝojn, kiel montrate en la indekso. Por forigi la aŭtomate kreitan komencan afiŝon, kiu estas kreitaj per la komando raco frog ‑‑init antaŭe, rulu:

$ rm -f _src/posts/2012-01-01-a-2012-blog-post.md

Tiam, rekunmetu la dosierojn:

$ raco frog -bp

Personecigaĵoj

Ĉi-foje eble oni jam tre volas personecigi la retejon. Jes, tio estas, kion oni faros en ĉi tiu sekcio.

Ĉe la baznivelo, estas tri dosieroj kiujn oni ŝanĝos por fari la komencajn ŝanĝojn:

Ni pli proksimu esploru ĉiun de la dosieroj de la listo.

.frogrc

Ĉi tiu dosiero estas kie supraj personecigaĵoj kreiĝas. Malfermu la dosieron .frogrc, kiu troviĝas en la aktuala dosierujo:

$ emacs .frogrc

Oni rimarkos, ke estas pli ol dekduo da parametroj kiuj ŝanĝeblas. Tamen por nun, oni okupiĝas pri tri parametroj:

scheme/host devas enhavi la (sub)domajno al tiu, kiu oni eldonos sian verkon poste; title estas la nomo de la blogo; kaj author estas la nomo de verkanto.

page-template.html

Ĉi tiu dosiero enhavas la komunan enhavon tra ĉiuj specoj de paĝoj, ĉu ili estas blogaj aŭ ne-blogaj afiŝoj. Malfermu la dosieron _src/page-template.html, troveblas en la aktuala dosierujo:

$ emacs _src/page-template.html

Oni vidos eĉ pli grandan dosieron, kontraste kun .frogrc. Ĉi tiu estas speciala HTML-dosiero, kiu enhavas Rakidan kaj Frog-specifajn kodojn. Ĝi estos uzata kiel bazo por ĉiuj paĝoj. Ekzistas multe da parametroj ĉi tie, tamen oni ŝanĝos nur iujn, kiuj estas plej utilaj por ĝi ĉi-momente. Por igi ĝin pli facile, mi simple listigos la erojn por serĉi kaj anstataŭigi:

Devas memklare kiujn oni devas ŝanĝi ilin.

post-template.html

Ĝi estas simila al page-template.html, tamen ĉi tiu dosiero enhavas aĵojn, kiuj nur aperas en la blogaj afiŝoj. Eble, ĉi tiu estas la plej facila dosiero por ŝanĝi. Ni malfermu ĝin.

$ emacs _src/post-template.html

Intertempe, oni bezonas ŝanĝi nur la tekston shortname. Ĝi estas la identigilo kiu ligilas la komentajn sekciojn de la blogaj afiŝoj al Disqus-konto. Pli da informo pri ĉi tiu estos diskutita en la sekcio Komentoj.

bootstrap.css kaj bootstrap.min.css

Ĉi tiuj du dosieroj respondecas por tiu, kiu komune nomiĝas, haŭtoj—ili regas la aspekton de la retejo. Por ŝanĝi ĉi tiujn dosierojn, ni iru al https://bootswatch.com/, tiam elektu haŭton, kiun oni ŝatas.

Ni supozu, ke oni elŝutis la haŭton Cerulean. Alklaku la falmenuon por tiu haŭto. Elektu kaj elŝutu kaj bootstrap.min.css kaj bootstrap.css. Poste, kopiu ilin al la CSS-dosierujo css/.

$ cp ~/Downloads/bootstrap.*.css css/

Miksaĵo

Kiam oni kreis novan afiŝon antaŭe, oni uzis la komandon:

$ raco frog -n "Nova Bloga Afisxo"

Tiu komando kreas markdaŭnan dosieron. Frog, tamen, havas alian reĝimon—Scribble. Ĉi tiu reĝimo permesas onin por uzi Scribble-dosieron anstataŭe. Por krei tiun, oni uzos la jenan komandon:

$ raco frog -N "Nova Bloga Afisxo"

Per la supra komando, la absoluta dosierindiko aspektos kiel:

/home/vakelo/blogo/_src/posts/2014-02-21-nova-bloga-afisxo.scrbl

Denove, ni redaktu tiun dosieron por vidi kiel ĝi aspektas ene:

$ emacs _src/posts/2014-02-21-nova-bloga-afisxo.scrbl
##lang scribble/manual

Title: Nova Bloga Afiŝo
Date: 2014-02-21T18:53:42
Tags: DRAFT

Anstataŭigu ĉi tiun per la afiŝa teksto. Aldonu unu
aŭ pli perkome disigitajn etikedojn supre. La speciala
etikedo `DRAFT` malebligas la afiŝon por esti eldonita.

<!-- more -->

Ni povas vidi, ke la markdaŭna- kaj Scribble-dosieroj plejparte similas, krom la aldono de la lingva precizigilo #lang scribble/manual, kaj la manko de la prefiksaj spacetoj por la metadatumaj kampoj.

Komentoj

Frog uzas Disqus por trakti la komentojn. Por uzi ĝin, kreu konton ĉe https://disqus.com/profile/signup/.

Kiam oni jam havas sian konton, iru al https://disqus.com/admin/create/ por krei retejon, kiu havos alinomon nomitan shortname. La shortname estas tiu, kiun oni enregistros per Disqus por unike identigi sian retejon.

Do, se oni ekzemple elektas foobar kiel la mallonga nomo por la retejo, oni povas aliri al http://foobar.disqus.com por administri la komentojn por tiu retejo. La mallonga nomo menciita ĉi tie, estas tiu, kiun oni uzos en la dosiero _src/post-template.html, kiel priskribite supre.

Por importi komentojn de ekzistanta blogo al Disqus, iru al https://import.disqus.com.

Eldono

Por eldoni la verkon, alŝuti la enhavojn de la dosierujo kiun Frog administras al la defora servilo. En ĉi tiu gvidilo, ĝi estas la dosierujo /home/vakelo/blogo. Se la aktuala dosierujo estas blog/, kaj oni volas sendi la dosierojn per rsync, la komando aspektus kiel:

$ rsync -avz ./ deforservilo:public_html

Anstataŭigu public_html per la ĝusta defora dosierujo.

Tamen, se oni ne havas deforan gastigkomputilo kaj vi uzas je Git, oni povas uzi la liberan gastigservon de GitHub Pages. Se oni ne havas GitHub-konton, oni povas iri al GitHub por krei ĝih. Por uzi GitHub Pages, kreu deponejon kiu nomiĝas UZANTNOMO.github.io. Se la uzantnomo estas vakelo, la deponejo kiun oni bezonas krei devas esti nomita vakelo.github.io.

Por eldoni la verkon al GitHub Pages, oni unue devas aldoni la deforan deponejon:

$ git remote add origin git@github.com:vakelo/vakelo.github.io.git

Tiam puŝu la enmetojn:

$ git push origin master

Por vidi la retejon, iru al https://vakelo.github.io.

Finrimarkoj

Frog estas vivkapabla kaj utila retejokreilo. Estas facile por uzi; agordeblegas, flekseblas, kaj jes, malfermita kodo. Ĝi donas regon reen al la verkisto. Bona ekzemplo de blogo funkciigita de Frog troveblas ĉe https://ngnghm.github.io/.

Frog estas kreita de Greg HENDERSHOTT. Se oni volas lerni pli pri da projekto, iru ĉi tien.