Pripensoj
Esperanto • English
Laste ĝisdatigita: la 29-an de septembro 2024
Ĉi tiu paĝo enhavas kelke da miaj propraj pripensoj. La enskriboj estas ordigitaj laŭ kronologiordo.
- Dum la kuraĝuloj kuraĝas la ŝtormojn per kuraĝo kaj triumfo, la malkuraĝuloj ripozas sur la marbordoj de la malprotesto kaj la konformeco.
- Scivolemo estas la malamiko de la nescio, la timo, la necerteco, kaj la dubo.
- Oraj ŝancoj estas ofte preterlasitaj tial ke ili manteliĝis kun malpuraj vestoj, anstataŭ brilo kaj oro.
- Kiam vi ne donas vian plej bonan, tiam malfavoraj sekvoj aperas, vi scivolos kio okazos se vi donis vian plej bonan.
- Kontraŭstaru. Daŭru. Venku.
- Krom se ni havos la aŭdacon kaj kuraĝon por forpeli ilin, niaj plej grandaj timoj ne forlasos nin. Tamen, se ili estas ĉi tie por ripozi, tiam ni devus havi la forton kaj kuraĝon por dresi ilin.
- Se la ŝipo ne venos, naĝu al ĝi; se oni ne povas naĝi, trenu la ŝipon.
- Ridetu eĉ en la vizaĝo de malamiko, ĉar tio ankaŭ estos la fojo kiam vi brakumos la venkon.
- Se vi volas krei la estontecon, fokusiĝu pri la estantecan momenton anstataŭ la elvenon.
- Viaj respondoj, kiel ajn vi fidemas pri ili, estas neĝustaj, se ili estis por la malpravaj demandoj.
- Se vi ne povas venki ilin, okazu aranĝon por bati ilin.
- Prokrastu prokrastadon.
- Prokrastu uzi kion vi uzos por prokrastado.
- Agu tra viajn proprajn aferojn, anstataŭ ĉirkaŭ ĝin.
- La malraciemo estas elekto.
- Kontrastiĝu tiam miksiĝu.
- Eĉ steloj mortas.
- La senpacienco estas la ĝemelo de impulsimeco.
- Opinioj estas antaŭjugemoj.
- Nacio estas tiel forta kiel siaj plej malfortaj popoloj.
- Ni pensas kion ni scias.
- Kiam la reglamentoj ŝanĝiĝas, ŝanĝiĝu. Se vi nek povas nek volas alaranĝi, ŝanĝu la reglamentojn.
- Diplomatio kiel sekvo de manko de elekto estas tute ne diplomatio.
- Se vi ne povas aligi ilin, venku ilin.
- De granda potenco devenas grandan malrespondecon.
- Neniam atribuu al malbonintenco kion nekompetenteco klarigos. Neniam atribuu al nekompetenteco kion naturo klarigos.
- Elektoj estas iluzioj; jen nur cirkonstancoj.
- Vartu vian korpŝelon, tial ke tiu nur estas kion vi havas.
- En la grandioza skalo de la kosmo, la homaj vivoj sensignifas. Ni malsindonas pri niaj vivoj tial, ke ili estas la niaj. Tamen, ni devas memori nin, por ke la vivo viglu, ankaŭ ekzistas morteco.
- Diru al mi kion vi prizorgas, kaj mi diros al vi kion vi estas.
- La formo de la demando precizigas la formon de la respondo.
- Potenco sen rego estas nul; rego sen potenco ankaŭ estas nul.
- Vera mastro scias ke li ne fariĝos.
- Unu de la plej kontentemaj tamen la plej malfacilaj aferoj por lerni, estas kiel mallerni.
- Homoj klaĉas pri aliaj homoj tial ke iliaj propraj vivoj estas tre seninteresaj.
- Kiel malofte vi uzas socian reton, uzu ĝin pli malofte.
- La homoj havas mirindajn povojn por rezisti la eltrovon, la progreson, kaj la novigadon. Ili ofte anoncas siajn povojn por modliĝi kaj ŝanĝi mem. Bedaŭrinde, tiuj aferoj estas nuraj projekciaĵoj de kion ili volas atingi, ne kion ili havas.
- Ni estas tiom frenezaj pri niaj celoj, kiam la vera palpebla celo en la vivo estas morteco.
- Se vi estis dirita ke vi iutempe mortos, ĉu vi ankoraŭ deziras vivi?
- Koramikecoj male al militoj, ne estas bataloj. Ni redonas, ni ricevas, ni enamiĝas, ni doloriĝas, ni reamas. Nenio difinitivas. Ni ne scias, kio okazos poste. Sed, nenio okazos se ni faras nenion.
- Ni ne havis la opcion ĉu ni enboatiĝos aŭ ne. Ni nur trovas nin mem en la mezo de la vojaĝo, post la ŝipo jam foriris la havenon.
- La sola afero kiu kunligas nin al niaj amatoj estas la memoroj.
- Ju pli mi eraras, des pli mi praviĝas.
- Kion mi ne komprenas, mi reskribos.
- Kio ajn vi faros, neniam estu timema.
- Diru al mi kio tentas vin, kaj mi diros al vi kio vi estas.
- Lasi por iri estas unu el la plej malfacilan aferon, kiun ni devas fari.
- Ni ne timu doloron, tial ke, senti doloron estas la plej bona maniero por plifortiĝi.
- En la vizaĝo de la kosmo, ni ĉiuj porĉiame estas infanoj.
- Trompaj novaĵoj disvastiĝas ĉar trompaj homoj ekzistas.
- Mi dankas al ĉiuj kiuj doloris min; se ne pro vi ĉiuj mi ne plifortiĝas.
- Sciu la laboron kiu pagas viajn fakturojn kaj sciu la laboron kiu difinas vian estontecon.
- Gravas ĉio kaj nenio. Signifo estas nia propra elpensaĵo. Ĝi estas klopodo por nian perceptitan ekzistecon kvantigi, kvalitigi, kaj pravigi.
- La kerno de malkovri la estontecon ne estas kiel solvi pli da problemoj; estas kiel malkovri pli da problemoj.
- Ni ne povas solvi tiujn, kiujn ni opinias, ne bezonas solvi.
- Socia reto estas besto, kiun oni ne devas dresi.
- Neniam malestimu fizikajn fortojn.
- La kosmo ne havas devon por signifi ion al ni. Ekde la komenco de la tempo, estis ĉiam ni, kiuj volis doni signifon al ĉio.
- La plej gravaj aferoj kiujn oni devas pripensi, kiam krei kosmon el nulo, estas la komencaj kondiĉoj. Ĉio dependas de tio.
- Malklaras la difino de vivo—nigra truo estas tiel viva kiel bakterio. La atributoj de vivo kiujn ni donis al ĝi ege dependas al nia rilato je la vivaĵoj kiujn ni konas.
- Se la vivo estas granda ludo, povas esti konjektite, ke ĉio estas ia amuzaĵo.
- Morteco per nekoncerneco estas pli malbona ol fizika morteco.
- La baza ero de la vivo estas agnosko.
- La kiomo da energio bezonata por malakcepti estas pli granda ol la kiomo da energio bezonata por akcepti.
- Ne gravas kiom da trejnado oni ricevas se oni volas naĝi tre profunde en la maron. Pulmojn oni ne povas lerni.
- La pravajn homojn havu.
- Regulo 1-a: nenion antaŭsupozu.
- Iu ajn kiu belas, estas iu de monstraĵo.
- Ne estas diplomatio se ŝtonon oni jam komence havas.
- La plej ŝatataj marionetoj de marionetuloj estas tiuj, kiuj volas esti marionetigitaj.
- En ĉiuj militoj, vundiĝas ĉiom da partoprenantoj.
- En miaj propraj kvietoj, mi pensas se imanentan valoron la vivo havas. Ĉu la valoro de la vivo nur elpensaĵo de homoj?
- Ju pli oni montras des malpli oni havas.
- La kutimaj aferoj estas la plej danĝeraj.
- La kutimaj aferoj estas tiuj, kiuj la plej malbonajn danĝerojn prezentas.
- La momenton, en kiu, oni opinias, ke oni devas prirapidiĝi, estas la momento ke oni devas malprirapidiĝi.
- La koncepto de kosmoekvilibro estas la rekta rezulto de la inklinaĵoj de homoj por pensi, ke ja ĝi fakte ekzistas.
- Inteligentecon demonstro de inteligenteco ne implicas.
- La aferoj, kiujn homoj montras estas la aferoj, kiujn ili volas al vi por vidi.
- Premiojn ne donu al ĉiuj partoprenantoj. Se premiojn oni donas eĉ al la venkitoj, baldaŭ ili konscias, ke ĝin ili ne meritas.
- Kiam ajn iun novan homon oni renkontas, rin ne fidu. Nur per tempo oni povas scii se ĝin ri meritas.
- Mia korpo estas mia ŝelo. Mia menso estas mia ludejo.
- Se tion oni faras, kion ĉiuj faras; tion oni akiras, kion ĉiuj akiras.
- La ora regulo estas ekzemplo de malbona ideo. Se oni opinias, ke estas bona ideo por sin vundi, tiam, estas ankaŭ bona ideo por la aliajn vundi.
- Kvietecon paco ne implicas. Bruon ĥaoso ne implicas. Ĉiameco ne egalas al senfineco.
- Viron kiu doloron ne volas brakumi montru al mi, kaj knabon mi montros al vi.
- La enhavo estas la reĝo; la altempigado estas la reĝino; la substanco estas la dio.
- Donacon nur donu se oni certas, ke ĝin la ricevanto meritas. Male, donacon nur ricevu se oni certas, ke ĝin oni meritas.
- La kvanto de plezuro kion oni povas doni rekte proporcias al la kvanto de plezuro kion oni povas ricevi.
- La vera valoro de iu plumo ne estas pri ĝia varmarko; estas pri tiu, kiu ĝin uzas.
- Ne forgesu, ke kiam floron oni plukas de la tero, ĝin oni mortigas.
- Iun ne danku pri bonaĵoj pro cirkonstancoj; iun danku pro bonintencoj.
- Oni ne povas instrui al koko kiel pafi tial, ke ĝi ne povas.
- Dubu; ĉiam dubu.
- Unu el la aferoj, kiu konstante kornaŭzas al mi estas, ke mi nescias pri multaj aferoj. Kaj cetere, el ĉiuj de tiuj aferoj, mi estas plej nescia pri la realo.
- Estas vane por pensi kiel oni povas flugi samkiel falko se oni estas granda orcino. Anstataŭe estas ege pli bone por scii kiel oni iĝas pli forta granda orcino.
- En brua ĉambro, se oni volas esti aŭdota, la momenton atendu en kie ĉiuj jam ĉesis paroli. Tiam parolu. Tiam iĝas aŭdata oni.
- Se ĉioman doloron oni scias, oni fariĝas mastro de plezuro.
- Gravajn decidojn neniam faru se oni malsatas, ebrias, koleras, lacas, vundiĝas, dormemas, drogiĝas, ĝojegas, aŭ malĝojegas.
- Estas multe da tialo por esti malĝoje, tamen, estas eĉ pli multe da tialo por esti ĝoje.
- Forcedado ne samas al rezignado.
- La plej abomenaj specoj pekoj estas tiuj, kiuj sinprezentas bonfaraj.
- La malindajn kaj iluziajn celojn neniam ĉesu. Ĝoju, ke ekzistas montoj, la ĉielo, kaj la maro. Estu feliĉe kaj kontente, ke aeron oni ankoraŭ spiras.
- Se erarojn oni timas fari, pli multajn erarojn oni faros.
- Kiam vi dubemas, dubu.
- Regantojn plejmulto da homoj bezonas tial, ke plejmulto da homoj ne estas regantoj.
- Se tion vi povas fari prave unuafoje, kial ne?
- La serĉado por la signifo de la vivo havas la aŭdacan antaŭsupozon, ke ekzistas tia signifo.
- Fari bonajn aferojn ne implicas esti bona. Pekulo povas esti kompleza.
- La plej timemaj estas la plej malfortaj.
- La plej malbona speco de malliberejo estas tiu kiun oni portas ĉien.
- Oni povas pentri kaj ornami sian karceron iamaniere, sed oni ankoraŭ estas malliberulo.
- Iun neniam pardonu se oni ne ankoraŭ plenas. Alie oni fariĝos pli malkapabla por pardoni.
- Ne gravas kiajn pekojn la mondo faris al vi. Gravas kiajn bonfarojn vi donos al ĝi.
- Nur tial, ke ĝin oni ne povas rimarki, ne signifas, ke ĝi ne fakte okazas.
- La graveco de perdo estas rekte proporcia kun la perceptita valoro de tio kion oni perdis.
- Intelekta kvociento estas tiu kiun intelektaj kvocientaj testoj mezuras.
- Simple plonĝu kaj provu ne droni.
- La demando ĉu maŝinoj povas pensi estas demando ĉu submarŝipoj povas naĝi.
- Unu el la kernaj problemoj de scii kio estas la realo, estas trovi la difinon de la vorto «realo.»
- Kiam oni ĵetas rokojn al vi, vi ĵetu panon aŭ eble golfpilkojn.
- Se oni ne ŝatas ludi la ludon, iu alia ŝatos ludi ĝin.
- Oni ne frapetas sian propran ŝultron.
- Malriĉeco ne implicas malsaĝecon.
- Estas pluraj faktoj por priskribi ion; raras la kazo, en kiu estas nur unu.
- Interpretoj prosperas kie pruvoj malprosperas.
- Neniam atribuu al malsaĝeco kiun malico povas montri.
- Por ke oni povu havi tutan kaj absolutan libervolon, oni devas esti kapabla por regi kaj rekte influi la libervolon de aliulojn, laŭplaĉe. Tamen, aliuloj ankaŭ povas havi samajn pensojn.
- En kapitalismo, la bonaj ludantoj estas premiitaj. En socialismo kaj komunismo, ne gravas tiom bona oni estas.
- Neniam ekzistos vere neŭtrala loko en kiu iu ajn povas diri absolute ion ajn. Tio kiu povas esti aĉa al iu ulo povas esti bona al alia ulo. Por ke estu moderiĝado, devas esti reguloj kiuj eble povas favori unu iun flankon pli ol la alia.
- Kelkaj homoj ŝatas ludi korbopilkon dum kelkaj homoj ŝatas ludi volejbalon. Kaj tio estas bona. Tamen aperas problemoj kiam ĉiuj ludantoj ŝatas ludi en sama spaco samtempe.
- Mia plej granda timo estis vidi min mem en la spegulo. Mi ĉiam timiĝis, ke tio kion mi povas vidi ne plaĉos al mi. Nu, mi pravas–estis terura bildo. Sed, ne plu ekde hodiaŭ.
- Ĉu aviadiloj povas flugi tiel rapide se ili flugis kiel birdoj? Ĉu la homaro devas imiti ĝin? Ĉu la homaro atendis la birdan flugilan teĥnologion antaŭ ol ĝi decidis flugigi homojn?
- Kiam sinjorino Fatalo duŝas la teron per benoj, ŝi faras tion hazarde. Plejparto da homoj elektas specifajn horojn por havi ŝancon ricevi tiajn benojn. Tamen, sukcesaj homoj estas ĉiam tie atendante.
- Estas pli bone havi fajroestingilon kaj ne bezoni ĝin anstataŭ bezoni fajroestingilon kaj ne havi ĝin.
- Tempo kiun oni uzas por la detruo de aliaj estas tempo kiun oni ni uzas por sia kresko.
- Eĉ la tutmondo malsuprentiras vin, vi eventuale trovas iun kiu suprentiros vin.