Mia Kinezia Avantaĝa Aranĝo

Esperanto | English
Laste ĝisdatigita: la 17-an de marto 2022

La doloro neeviteblas. La suferado malnepras.
—M. Kathleen CASEY

Kinezia Avantaĝo

Enhavotabelo

Enkonduko

Unu el la plej bonaj investoj kiun programisto povas havi estas bona klavaro. Kio konstituas bonan klavaron , bedaŭrinde, fojfoje povas esti subjekto de debatoj. Komuna ero kiu daŭras en plejmulto da listoj, estas, ke klavaro devas esti ergonomia. Mi aldonos gravan kvaliton al tiuj listoj —rapideco. Ne gravas kiel ergonomie estas klavaro, se ĝi faligas la rapidecan kategorion. Ĝi devas esti komforta kaj rapida.

La Kinezia Avantaĝo estas la epitomo de tia kategorio. Ĝi ergonomias kaj rapidas. Se oni jam estas rutinhava maŝinskribisto, oni povas trovi, ke post mallonga adaptiĝa tempodaŭro, oni eĉ maŝinskribas pli rapide per la Avantaĝo.

Bedaŭrinde, la implicita aranĝo de la klavoj ne konvenas por mi. La Ctrl kaj la Alt klavoj estas tre foraj por atingi. Ĉi tio gravas por uzantoj de programaroj kiel Emakso kaj Ziŝo.

Antaŭe

Jam ekzistas dvoraka reĝimo, kiu estas enkonstruita en la klavaro. En ĉi tiu reĝimo, oni povas ŝalti la dvorakan reĝimon sen uzante iun ajn programon per premi Progrm + Shift + F5. Oni povas iri reen al la QWERTY-reĝimo per la sama klavkombino. Kiam oni uzas la dvorakan reĝimon, la jena aranĝo estas kiel la klavoj estas aranĝitaj:

Originala programara Dvorako

Figuro 1-1: Originala programara Dvorako

Ve. Uzi ĉi tiun aranĝon en Emakso aŭ Ziŝo estas inferno: por premi M-x emakse, oni devas premi Alt per la dekstra dikfingro, tiam oni premas x per la maldekstra indeksfingro. Atingi Esc ankaŭ ne amuzas al mi ĉar ĝi tro malproksimas.

Poste

Pro tio kelkajn klavojn mi remapis. Jen la nova aranĝo.

Remapita programara Dvorako

Figuro 1-2: Remapita programara Dvorako

La nova loko de Ctrl kaj Alt ĝentilas al la fingroj. Mi interŝanĝas la lokojn de kaj al kaj , respektive. Mi volas rulumi retejojn per la musrado aŭ la desegna tabuleto sen uzante mian dekstran manon. La Page Up kaj Page Down klavoj ankaŭ moviĝis por ŝalti egalan ŝarĝan distribuon por du manoj.

Unu el miaj plej ŝatataj ŝanĝoj estas la nova loko de la [ kaj ] klavoj. La nova loko de Esc ankaŭ plaĉas al mi—ĉi tio ebligas min por premi la eskapan klavo uzante vi aŭ fermi apajn invitojn.

Mi uzis la klavon Insert anstataŭ Esc por ke mi povu aliri la zonon XA_PRIMARY facile per Shift + Insert. La XA_PRIMARY-zono estas kie la musaj markoj iras. Eniri la reĝimon overwrite-mode de emakso kaj aldoni novan nivelon en Krita ankaŭ plifaciliĝas pro tio. La Insert klavo, bedaŭrinde, estas kaŝita sub la klavo markita per |, maldekstre. La sinsekvo por aliri ĝin estas listigita ĉe la fino de la afiŝo.

Mi bindis tiujn, kiuj estis antaŭe Ctrl-klavoj al KP Home kaj KP End por ke mi povu mapi ilin al ModeߺSwitch en mia ~/.xmodmap-dosiero. Vidu miajn notojn ĉi-sube kial mi aldonis alian malrektigadan nivelon.

Agordo

Ĉi tiu sekcio enhavas la agordon kiun mi uzis por mapi la klavojn. La pluso (+) signas premi kaj teni klavon, premante alian klavon. La komo (,) signas sinsekvon de premigitaj kaj tenigitaj klavoj, orde.

La jenajn klavojn premu orde:

KlavkombinoPriskribo
Progrm + Shift + F10Rekomencigi la agordojn
Progrm + -Malŝalti la sonojn de Caps Lock, Scroll Lock, Num Lock, kaj Insert
Progrm + \Malŝalti la klavajn tonojn
Progrm + F12Komenci la remapan reĝimon

En ĉi tiu punkto, la klavaro atendas klavajn parojn kombinadojn. La unua klavo kiun oni devas premi estas la fontoi. Tiam, la sekva klavo estas la celo.

FontoCelo
EscCaps Lock
-_End
=+Page Down
Page UpHome
Page DownPage Up
Maldekstra Ctrl`~
Maldekstra AltMaldekstra \
Dekstra Ctrl]}
Dekstra Alt[{
[{ (suprenstreko)Dekstra \
]} (egalklavo)Dekstra Alt
`~=+
Desktra \-_
Keypad, KP Insert, KeypadEsc
Keypad, KP Enter, KeypadMaldekstra Alt
Keypad, u, Keypad (KP Home)Maldekstra Ctrl
Keypad, m, Keypad (KP End)Dekstra Ctrl

Tiam premu Progrm + F12 denove, por eliri la remapagadan reĝimon. La klavo KP Enter moviĝis al la maldekstra Alt por ke ĝin mi povu facile uzi kiel «Compose» klavo en X. Mia ~/.xmodmap-dosiero enhavas la jenan kodeton:

keycode 104 = Multi_key

Notoj

Se la dekstra Ctrl-klavo havas ŝlosilkodon 21—mapite per xmodmap al Mode_switch—kaj ĝi samtempe estas premita kun c en programara QWERTY aŭ j en programara Dvorako, ĝi liveras la jenan tekston por QWERTY- kaj Dvoraka reĝimoj, respektive:


Copyright (c) 1998-2003 P.I. Engineering, Inc.

Jrlfpcidy (j) 1998[2003 LvCv >bicb..pcbiw Cbjv

En la tempo de la skribado, mi nek ankoraŭ scias kio kaŭzas tion, nek mi pensas ke tio senchavas.

Finrimarkoj

La programebleco de la Kinezia Avantaĝo estas unu el ĝiaj plej fortaj kapabloj. Tio, kun ĝia frenezega fortikeco kaj la elstaraj ergonomioj, igas Avantaĝon inda investo.

La novaj modeloj–Advantage2 kaj Advantage360—havas pliajn kapablojn ol tiu kiun mi havas. La funkciaj klavoj de tiuj modeloj nun meĥanikas. Se oni havas buĝeton, aĉetu ilin! Oni povas viziti la hejmpaĝon de Kinezio por vidi pli da informo.