Manipuli Dosierujojn en Emakso

Esperanto | English
Laste ĝisdatigita: la 17-an de marto 2022

Supozi bonas, tamen eltrovi pli bonas.
—Samuel CLEMENS

lucas-benjamin-V-mEcfI8fsI-unsplash

Enhavotabelo

Enkonduko

En ĉi tiu afiŝo, mi fokusas pri unu el la plej lertaj manieroj kiel emakso traktas dosierujan administradon. La dosierujrekdatilo Dired (angle prononcata dir-ed), estas la emaksa ekvivalento de dosieradministrilo. Kio ajn oni povas fari al regulaj bufroj, oni ankaŭ povas fari ĝin al Dired-bufroj.

Por ruli Dired, rulu emakson ĉe la komandlinio, disponigi dosierujon kiel la argumento:

$ emacs ~/Desktop

Aŭ alterne, oni povas premi C-x d ene emakso. Se oni nune redaktas dosieron, la dosierujo de tiu dosiero estos prezentita kiel la implicita valoro en la etbufra areo. Ambaŭmaniere, kiam oni premas Enter, bufro aperos de la dosierujo, kiu aspektas kiel la eligo de ls -l:

/home/vakelo/Desktop/foo:
total used in directory 84 available 540767396
-rw-r--r-- 1 vakelo users 5935 Sep 27 18:17 index.html
drwxr-xr-x 3 vakelo users 4096 Sep 26 17:42 bildoj
drwxr-xr-x 3 vakelo users 4096 Sep 26 05:39 filmoj

Bone. Nun, ke oni havas ĝin, kion oni povas fari per ĝi? Nu, la jena estas mallonga listo de tiuj, kiujn oni bezonas fari per ĝi. Notu, ke la fulmoklavoj en ĉi tiu artikolo estas usklecivaj, krom se eksplicite esprimis alie.

Komunaj komandoj

Jen la kutimaj komandoj kiujn oni uzus, en Dired-bufro. Kaj cetere, ili povas funkcii al unuobla aŭ pluraj eroj. Uzi ilin al pluraj eroj estos klarigitaj sekve.

FulmoklavoKion ĝi faras
RRenomi eron
CKopii eron
DForviŝi eron
OŜanĝi proprulon
GŜanĝi grupon
MŜanĝi permesosjn
SKrei simbolligilon
TTuŝi eron
!xRuli ŝelan komandon al ero

Markaj komandoj

La jenaj komandoj faras operaciojn kiuj rilatas al markoj. Krei markojn simple signifas, meti etikodon sur eroj, por ke oni povu presti la operaciojn en la antaŭa sekcio, sur ili:

FulmoklavoKion ĝi faras
mMarki eron
dMarki eron por forviŝi
xRuli operacion
uMalmarki soleron
UMalmarki ĉiujn erojn
tBaskuligi markojn inter markitaj kaj nemarkitaj eroj
cDensigi erojn

Aliaj komandoj

la jenaj komandoj agas laŭ ili mem. Ili operacias sur solaj eroj kaj ili ne uzas markojn. La komando w, tamen, estas escepto.

FulmoklavoKion ĝi faras
+Kreu dosierujon
^Iru supren, per unu nivelo, kiel cd ..
efRedaktu eron
vVidu eron, kiel less
gReŝargu la aktualan dosierujon
jSaltu al ero
sŜanĝu ordigan ordon
yMontru dosiertipon de ero, kiel file
wKopiu eron al la tondejo

WDired-reĝimo

Tamen, unu el la plej mojosaj kaj ofte malatentitaj funkcioj de Dired estas la WDired-reĝimo. Tio, kion ĝi faras, estas ke, ĝi donas potenca kapablo por redakti la nomojn de eroj ene Dired-bufro, similas al tio, kion oni faras al kutima bufro. Por eniri al WDired-reĝimo, premu:

M-x wdired-change-to-wdired-mode EN

La ĉefreĝimo ŝanĝiĝas de Dired al Editable Dired. Oni nun povas renomi la dosierojn kaj dosierujon facile. Oni eĉ povas uzi ortangulajn kaj anstataŭigajn funkciojn sur ili, por fari aferojn pli facile. La ŝanĝoj, kiujn oni faris en ĉi tiu punkto, ne ankoraŭ konserviĝis. Por konservi la ŝanĝojn, premu C-c C-c.

Finrimarkoj

Ni nur tuŝis la pinton de la glacimonto. Liberiĝu esplori. Por vidi pli da informo, vizitu la Dired-manlibron ĉi tie.