Agordi Retpoŝton per Emakso

Esperanto | English
Laste ĝisdatigita: la 17-an de marto 2022

Nur pro tio, ke ne fariĝis io, ne signifas, ke ne fareblas ĝi. Nur pro tio, ke fareblas io, ne signifas, ke farendas ĝi.
—Barry GLASFORD

zak-7wBFsHWQDlk-unsplash

Enhavotabelo

Enkonduko

Nunatempe kontroli retpoŝton postulas onin por iri al la retejo de sia provizanto aŭ uzi poŝkomputilapon. Tamen, estas kazoj kiam oni volas havi pli da rego de ĝiaj mesaĝoj, precipe kiam la kapablo kiun oni volas, ne haveblas en la plimultaj opcioj.

Emakso disponigas multaj manierojn (Gnus, Wanderlust, VM, ktp.) de sendi kaj ricevi retpoŝtonj. En ĉi tiu afiŝo, mi parolos pri getmail, mu, kaj mu4e, kaj kiel agordi ilin ĝuste. En ĉi tiu lernilo, mi supozas, ke oni akiras siajn mesaĝojn per Gmail kaj ĝia IMAP-interfacio.

Elŝuti mesaĝojn

Oni bezonas havi manieron por elŝuti la retpoŝtojn el retpoŝtservilo. Facile uzebla programo, kiu faras tion, estas getmail.

Instalo

Plejofte, getmail jam haveblas ĉe la sistemo per la pako-administrilo:

Per Nixpkgs:

$ nix-env -i getmail

Per APT:

$ sudo apt-get install getmail4

Tamen, se la sistemo ne disponigas manieron por facile instali getmail, oni povas iri al ĝia hejmpaĝo, tiam elŝuti la tar-arĥivon.

Agordo

Sekve, oni bezonas fari sorĉadon, por ke getmail sciu kiel elŝuti la aĵojn. Kreu la dosieron ~/.getmail/getmailrc. Krom tio, oni bezonas krei kaj precizigi kien la mesaĝoj iros:

$ mkdir ~/Maildir
$ mkdir ~/.getmail
$ emacs ~/.getmail/getmailrc

Tiam, metu la jenan:

[retriever]
type = SimpleIMAPSSLRetriever
server = imap.gmail.com
username = UZANTNOMO@gmail.com
password = PASVORTO

[destination]
type = Maildir
path = ~/Maildir/

[options]
verbose = 2
message_log = ~/.getmail/gmail.log
read_all = false
delivered_to = false
received = false

Anstataŭigu UZANTNOMO per la Gmail-uzantnomo, tiam anstataŭigu PASVORTO, per la Gmail-pasvorto. Tamen, se oni uzas dufazan aŭtentigon, uzu apspecifan pasvorton por la pasvorta kampo. Notu, ke ~/Maildir estas la implicita dosierujo, kiun la retpoŝta transmeta ilo uzos por konservi datumon.

Rulo

Por kontroli, ĉu oni jam povas elŝuti la mesaĝojn, rulu getmail:

$ getmail

Se funkcias kaj montras ion kiel la jena, oni prave agordis getmail:

getmail version 4.43.0
Copyright (C) 1998-2012 Charles Cazabon.  Licensed under the GNU GPL version 2.
SimpleIMAPSSLRetriever:foobar@gmail.com@imap.gmail.com:993:
...

Legi mesaĝojn

Nun ke oni povas elŝuti la mesaĝojn, oni bezonas havi manieron por legi ilin. Ĉi tie estas kie mu kaj la aldonita kliento, kiu funkcias Emakse, mu envenas:

Instalo

Same kiel getmail supre, plej verŝajne, mu povas esti instalita per la pako-administrilo de la sistemo:

Per Nixpkgs:

$ nix-env -i mu

Per APT:

$ sudo apt-get install maildir-utils

Kaj cetere, oni bezonas elŝuti mu4e. Ĉi tiu venas kun la fontkodo de mu. Elŝutu ĝin per kuri:

$ mkdir ~/.emacs.d
$ cd ~/.emacs.d
$ git clone git@github.com:djcb/mu.git

Ĉi tiu komando kreas mu/-dosierujon en la aktuala dosierujo, kiu estas la implicita dosierindiko, en kiu, Emakso trovos pravalorizajn dosierojn. Notu, ke la supra gita komando, fakte elŝutas la fontkodon de mu, kaj oni fakte povas uzi ĝin por instali mu. Tamen, ĉar oni jam havas sian pako-administrilon, ĝi malatentos tion. Kaj la dosierindiko, en kiu, la mu/mu4e/-subdosierujo ekzistas de la pako-administrila instalo, malsimilas inter sistemoj. Do, intertempe, oni interesiĝas nur pri la mu/mu4e/-subdosierujo.

Agordo

Oni nun bezonas igi tiun mu4e-dosierujon, alirebla al Emakso. Por fari tiel, oni bezonas redakti aŭ ~/.emacs.d/init.el~/.emacs:

$ emacs ~/.emacs.d/init.el

Tiam, aldonu la jenan:

(setq load-path (append load-path '("~/.emacs.d/mu/mu4e")))
(require 'mu4e)

Kaj cetere oni bezonas enmeti kelkajn informojn pri oni, por ke Emakso ne ĝeniĝus demandi onin pri tiuj detaloj poste:

(setq user-full-name "Foo B. Baz"
      user-mail-address "foo@bar.baz")

Por plifaciligi la aferojn, agordu kelkajn variablojn:

(setq mu4e-get-mail-command "getmail"
      mu4e-update-interval 300
      mu4e-attachment-dir "~/Downloads")

Rulo

Oni povas reŝargi Emakson, por ke tiuj agordoj povu efektiviĝi, aŭ alternative, ovi povas marki tiujn liniojn per C-Space, tiam premu:

M-x eval-region EN

Ĉi-loke oni povas uzi mu4e, per premi:

M-x mu4e EN

Oni vidos ĉarman menuon, en kiu, oni povas premi fulmoklavojn por iri kien oni povas iri. Por verki mesaĝon, premu C, tiam plenigu la kampojn, tiam premu C-c C-c por sendi la mesaĝon. La ceteraj komandoj devus esti mem-klarigaj, tamen se oni povas lerni pli da informo, oni povas legi la agrablan manlibron.

Ĉifrado

Malnepre oni eble volas aldoni kelkajn alĝustigetojn, por ke la ĉifrado kaj malĉifrado de mesaĝoj estu pli facilaj. Fakte ĉi tio estas unu el la ĉefkialoj kial mi uzas mu4e—estis montrite al mi ke malgraŭ ke uzi retumilajn kromprogrojn kiel FireGPG, la onidire privataj mesaĝoj kiujn mi verkis, estis aŭtomate konservitaj en la Drafts dosierujo. Subkomprenigas, ke la malĉifrita mesaĝo, estis ankoraŭ konservita ie. Kraĉotusas.

Por uzi ĉi tiujn ĉifradajn utilaĵojn, redaktu la Emaksan pravalorizan dosieron:

$ emacs ~/.emacs.d/init.el

Tiam, aldonu la jenan:

(require 'mml2015)
(require 'epa-file)

(defun encrypt-message (&optional arg)
  (interactive "p")
  (mml-secure-message-encrypt-pgp))

(defun decrypt-message (&optional arg)
  (interactive "p")
  (epa-decrypt-armor-in-region (point-min) (point-max)))

(defalias 'ec 'encrypt-message)
(defalias 'dc 'decrypt-message)

Marku tiujn liniojn, tiam premu:

M-x eval-region EN

Por ke la agordoj tuj efektiviĝu.

Por sendi sendi ĉifritan mesaĝon, premu C el la ĉefmenuo de mu4e, ruli la kutimajn kampojn kiel To:, kaj Subject:, tiam en la mesaĝokorpo, premu:

M-x ec EN

ĉi tiu komando, etikedos la elirantan poŝton kiel subskribita kaj ĉifrita. Por sendi ĝin, premu C-c C-c. Ĉi tiu komando sekve invitos onin por enigi la pasfrazon. Oni ankaŭ demandos por ruli kelkajn informojn pri la elira retpoŝtservilo (SMTP). La SMTP-servilo de Gmail estas smtp.gmail.com, tiam uzu UZANTNOMO@gmail.com kiam invitita por la uzantnomo. Uzu la kutiman pasvorton, kiam invitiĝis, aŭ enigu onian apspecifan pasvortos, kiel priskribite antaŭe. Ĉi tiu informo konserviĝas al ~/.authinfo, kaj estos uzata por postaj mesaĝoj.

Por malĉifri mesaĝon, malfermu la mesaĝon, tiam premu:

M-x dc EN

Ĉi tiu komando invitos onin por eniri la pasfrazon. Post tio, oni invitiĝos ĉu ĝi volas anstataŭigi la enhavon de la bufro. Diru jes ĉi tie.

Ĉi tiuj alproksimiĝoj ne malfuŝeblas tial, ke almenaŭ ekzistas du gapantaj truoj, kiujn oni devas konscii pri:

  1. emaksaj sekurkopioj, kaj
  2. mu4e-malnetoj

Pri la antaŭa, kiam oni uzas la sekurkopian facilon de Emakso, aŭ pakaĵon kiel backup-dir, mesaĝojn kiujn ĝi verkas, supozeble antaŭ ĝi ĉifras ilin, estos havi malĉifritajn kopiojn ĉe la loka disko. Pri la lasta, la sama principo aplikatas. Do, estu atente en ĉi tiuj situacioj, kaj alĝustigetu la agordon necese.

Finrimarkoj

Memoru, ke mi laŭcele evitis multe da detalo, ĉar forigu la celon de ĉi tiu artikolo por igi la aferojn simplajn. Tamen, se oni volas lerni pli, oni ĉiam povas iri al la getmail- kaj mu4e-dokumentadoj, por ruli la mankajn informojn kiun oni eble havi.