Funkcie Analfabeta: Kiel iĝi Stulte, Rapide
Oni ne solvas pli per pli. Oni solvu ĝin per malpli.
—Caspian KEYES, Pantheon

Antaŭ ne longe mi renkontis intervjuon de Stephen CUUNJIENG pri eduko kaj ekonomio. Jen mia pensoj pri ĝi.
Antaŭ du jaroj, mi prelegis pri ĉi tiu temo en AI Asia Expo 2023, en la panelo pri Artefarita Inteligenteco kaj Eduko. La ŝlosilo por ripari la sistemon estas investi pli da tempo kaj energio al la plibonigo de la eduka sistemo.
En informadiko, ĉi tio estas tre dominanta. Mi jam diris ĉi tion plurfoje kaj ĝin mi diros denove: la uzado de genera AI estas la erozio de komuna prudento. En la momento ke edukisto uzas ĝin, li rezignas kritikan pensadon kaj eksiĝis al idioteco.
Jen kiel ĝi funkcias: la profesoro uzas generan AI-on por ĝiaj lecionoj kaj ekzamenoj. La studentoj uzas generan AI-on por respondi. La profesoro uzas generan AI-on por kontroli la senditajn ekzamenojn. Sapumu, akvumu, ripetu. Ĝi ĉiufoje rezultas al nedungeblajn stultulojn. Genera AI-sistemoj fiaskas ĉar ĉi tiuj sistemoj ne scias tion kio estas ĝusta aŭ malĝusta. Jen klasika demonstro de teoremoj de nekompleteco. La kolerema varbado al genera AI estas inverse proporcie kun la scio kiel ili funkcias.
Se vi nur deziras rigardi maŝinojn paroli al aliaj maŝinoj, tiam doni respondojn, kaj la maŝinoj korfirmas la retrokulpon, kaj vi restas en tiu iteracio, do vi nun ne havas valoron kiel instruisto. Kial devus studantoj devas pagi vin, se la maŝinoj jam donas al ili tion kion ili kredas bezoni. Tio kion vi nur faras estas iĝi makleranto, kiun la studanto jam povas preterpasi ĉar ili jam povas paroli rekte al tiuj sistemoj.
Estas interese, ke 99,99% da homoj kiuj parolas pri «Artefarita Inteligenteco», inkluzive de tiuj kiujn mi persone konas, ne havas la plej etajn ideojn pri kio ili estas. Mi vidas ilin en kongresoj, simpozioj, kaj seminarioj, sed ili nur pretekstas kontribui ion kun valoro. Ili nur eĥas tion kion ili aŭdas aŭ rigardas, enrete. Ili perpleksiĝas kiam ilin mi demandas pri bazaj demandoj en komputado.
La tuta kampo de informadiko movas rapide. La scio de oni ĉi-monato, povas fariĝi malmoderna en sekvan monaton. Tio estas la tialo kial edukistoj estas la botelkoloj. Profesoroj estos ĉiam malakceliĝos malantaŭ industriaj normoj se ili ne estas parto de la industrio, kaj tio estas ĉiam la okazo. Ili ne aktive partoprenas en projektoj, kontribuante al la disvolvo de malfermitaj kodoj kaj programaroj, kaj partopreni en inventado kaj malkovrado. Tio kion ili instruas ene la lernejoj ne estas vivipovaj ekster la institucio.
Plej multe da kandidatiĝoj kiujn mi intervjuas al teĥnikaj pozicioj malsukcesas. Ene la unuaj kvin minutoj de la intervjuo, ili jam montris tutan mankon de scio pri la aferoj kiuj ili skribis sur iliaj vivprotokoloj. Preskaŭ 50% da kandidatiĝoj uzas vivprotokolo-generiloj. La aliaj 50% da ili uzas pleniloj—multe da falsaj informoj.
Plej multe da tio kio estas instruitaj en lernejoj estas nur eta subaro de tio kio funkcias kaj uzebla ekstere. Ĉi tio, do, kreas la iluzion de scipovo kaj talento. Kaj kompreneble, edukistoj ne zorgas pri tio. Dum longe ke oni ne realigas ĝin, oni ne komprenas ĝin. Se oni ne estas parto de la solvo, oni estas parto de la problemo.
Pli malbone, estas arlekenoj ĉie kiuj aperis kiel ĉampinjonoj. Tio kion ili priparolas senĉese estas artefarita inteligenteca administrato, politikoj, reguloj, ĝisrandigoj, takso, kaj preteco. Ĉu serioze? Mi ne povas kompreni kiel ili havas l senhonton paroli fronte al amasoj portante kun ili seriozajn vizaĝojn de pseŭda scipovo. Artefarita inteligenteco estas kunmeto de la scienca esplorado, la inĝenierio, la iloj, la komunumo, kaj la ekonomio. Oni ne povas trakti ĝin kiel fizika varo en sa superbazaro. Kompreneble, la vero estas ke ili lobias politikojn por ke ili sekuru seĝojn da potenco por regi la industrion, pli ol la fasado de seminarioj kaj kongresoj.
Ne estas kurtvojo al lernado. Si ankoraŭ devas ŝuti cent, aŭ ne mil, da horoj, por ke vi lernu. Se vi volas levi la pezan halteregon, vi devas sintrejni por levi ĝin. Vi devas havi specialan dediĉatan program kiu igas vin progresive levi halteregojn, ĝis ti atingas viajn celojn. Igi iun levi la halteregon por vi neniam igos vin pli forta. Ne ekzistas kvanto de trejnado de alia, por vi, plialtigos vian muskolan forton.