Kiel Komuniki Samkiel Homo
La kapablo por paroli ne igas onin saĝa.
—Qui-gon JINN
Enhavotabelo
Enkonduko
Ni traktas la komunikadon nepripensinde. Nur ĉar oni povas paroli ne signifas, ke oni povas komuniki. Ĉiutage ni uzas kian ajn perilon por alparoli ideojn, mesaĝojn, kaj absurdaĵojn alparoli. Bedaŭrinde, ni fakte ne donas atenton kiel ni komunikas. Tiel longe kiel niaj demandoj estas responditaj, ni simple satiĝas. Tio devas ŝanĝiĝi.
Okazas efektiva komunikado kiam mesaĝo estas alportita kiel ilo por atingi volan celon. Pro la celbazita aliro, ne gravas se la komunikanto komunikis pli da tio, kiun li intence komunikis. Kiam oni uzas tankon por mortigi moskiton, ĝi estas efektive.
Okazas ekonomia komunikado kiam la ekzakta kvanto da mesaĝo estas alportita—nek pli, nek malpi. Ekzemplo estas kiam oni donas ekzaktajn priskribojn al iu por fari ion, senerare, senmakule. Ĉi tiu metodo ne permesas erarojn de komunikado.
Okazas frida komunikado kiam oni uzas malvarman paralodon. Tio portas la psikopatiajn metodojn de kutimaj lernolibroj pri komunikado. En firmaaj kaj komercaj okazejoj, ĉi tio estas tro kutime vidita, en kiu, ĉiuj komunikas al unu la alia kiel rabiaj hienoj en ŝtala kaĝo—malsane kaj senkompate.
En ĉi tiu artikolo, mi diskutos kiel aliri komunikadon home. Kiel homa komunikado malsamas al aliaj metodoj?
Parolita lingvo
Ni lernis kiel komuniki unue, antaŭ ol ni lernis kiel skribi; ĉi tio diras multe kiel prae estas verba komunikado. Kvankam, ĉi tio kostas; ĝi estas facila por uzi kaj maluzi. Kiam komplimenton iu donas al oni, la impreso daŭras vivtempe. Kiam iu diras malutilajn vortojn, ni portas la dorolon por la cetero ne niaj vivoj.
Homoj, ne maŝinoj
Kiam ni komunikas al maŝinoj—ĉu programara aŭ aparatara formo—ni devas fari ekzaktan korespondon inter niaj intencoj kaj la eligojn kiuj ni deziras el la enigoj. La interagoj kaj la rezultoj de tio estas komputeblaj kaj antaŭdireblaj.
Homoj estas ege malsamaj—ne ekzistas 1:1 rilato de instrukcioj kaj la elveno. Homoj estas emociaj bestoj. Ni disvolviĝis de malsamaj cirkonstancaroj kontraste al modernaj komputikaj sistemoj kiujn ni nun havas. Kiam ni komunikas ekzaktajn mesaĝojn, ni ne tenas iomajn kelkajn faktorojn en la kalkulo inkluzive la variablecon de interpreto. Nur ĉar tio kion ni diras al la alia flanko de la komunikado ni klare komprenas, ne signifas, ke la alia flanko ankaŭ klare komprenas ĝin. Ĉu ni donas sufiĉan fonon kaj kuntekston al la komunikato? Ĉu ni ekzakte transmetis la mensan bildon de niaj ideoj al la komunikato? Ĉu ĝi povas konstrui miajn pensajn procedojn kiel eble plej mi deziris? Se eĉ unu el tiuj demandoj estas responditaj per ne, do ni devas retaksi kiel ni komunikas.
Akcepti limigojn
Kiam oni bezonas komuniki mesaĝojn al iu kiu ne havas la samajn mensajn kapablojn kiel la komunikanto, alĝustigoj devos esti faritaj. Ĉiuj el ni traktas aferojn malsame. Ŝaka grandmajstro devas memoru, ke se komencanton ĝi instruas, la studanto povas kompreni nur tiom da lecio. La instruanto ne povas ekstremiĝi kaj devigi rin por kompreni altnivelajn temojn. Estas malpenetrebla muro; tiu muro nur malplidikiĝas laŭ tempo.
Estu tolereme
Estas facile por fali en insidon, en kiu, niaj emocioj volus ŝati por regi niajn komunikadajn procedojn. Kiam ni opinias, ke kiujn ni komunikas ne estas bone asimiliĝis de la komunikato, ni frustriĝas kaj maltolerimiĝas. Kiam tio okazas, ni puŝas niajn ideojn eĉ pli malsupren la aleon, kiu pliseverigas la jam malfunkcian komunikadon. Kiam ni malhavas paciencon, ni ne plu komprenas kial ni eĉ komunikas unue.
Skribita lingvo
Kelkaj progresoj en skribado estis realigitaj dum la pasintaj jardekoj. Ni iris de manskribitaj enhavoj al komputile skribitaj. Tamen, eĉ per la oportunoj de skribado, ni ankoraŭ estas inklinemaj por ne esti kapablaj por sendi la mesaĝojn klare al niaj ricevantoj. Skribita male al parolita lingvo estas alia bestio entute.
Estu ĝentile
Kio estas la diferenco inter «Legu la dokumentojn.» kaj «Bonvole legu la dokumentojn.» aŭ eĉ «Ĉu vi bonvolus legi la dokumenton?» Kiam la pravaj vortoj uzitas, ni pozitive bildigas, ni imagas en niaj kapoj kiel devus okazi la komunikado se ĝi okazis en vizaĝalvizaĝa maniero. Male, kiam la vortojn ni uzu troe, kreante trostreĉon al la mesaĝo, la mesaĝon tute ŝanĝi. Kontrastu «Ek.» kaj «Ek, ve!»
Uzu emoĝiojn ŝpareme
Unu malavantaĝo de skribita komunikado, estas, ke estas malfacile por emociojn esprimi, kiujn oni volas montri. Estas fojoj, en kiu, kia ajn bonaj la vortoj, ankoraŭ ne eblas por niajn varmecojn kaj sincerojn fiksi al la mesaĝo. Multfoje, mesaĝon kiu unuformas inter kulturoj emoĝioj alportas. La mesaĝon de persono, kiu feliĉecon montras, la bildo de feliĉa vizaĝo alportas. Homoj povas identiĝi kun tiu bildo, facile. Tamen, same kiel parfumoj, tro multe malbonas.
Uzu la krisignon anstataŭ la punkton
La interpunkcioj kiujn ni uzas en niaj mesaĝoj estas gravaj, ĉu ili estas malgrandaj frazeroj aŭ plenaj frazoj. Ĉi tio, denove, estas konektita al la maniero, en kiu, ni imagas la personon kiu komunikas. Ni traktu la respondon «Bone.» Ĉi tiu mallonga mesaĝo lakonas kaj klaras. Bedaŭrinde, ĝi ankaŭ estas senenhava de vivo; ĝi malhavas vervon . Kontrastu ĉi tiun al «Bone!» Ĉi tiu versio estas vivanta. Tio kreas mensan bildon de persono kiu estas ĝisosta kaj engaĝita kun la konversacio.
Korpa lingvo
Kiam niaj korpoj alportas mesaĝojn kiuj ne kongruas al kiun ni parolas, okazos malekvilibro. Ĉi tio kreas konfuzon, kaj kelkfoje, frustron. Se nia parolo estas la sono kiu elvenas de niaj buŝoj, niaj korpoj estas niaj ŝeloj. Sen staremaj ŝeloj, niaj mesaĝoj perdiĝos.
Kliniĝu antaŭen
Pripensu ĉi tion: kiam oni komunikas al iu, ili movas sian korpon for. Kiun mesaĝon tio sendas? Kontrastu ĉi tion kun iu, kiu kliniĝas antaŭen por aŭskulti onin. Kio okazas, estas ke, la nura ago de kliniĝi antaŭen, malpligrandiĝas la distanco inter la deveno de la sono—ria buŝo, al la celo de la sono—oniaj oreloj. La rapido, kaj la rilata distanco, en kiu, sono aere trairas estas nekalkulinda. Tamen tio multe gravas al iu kiu parolas. Oni signalas al iu, ke oni estas ĝisosta por ricevi riajn mesaĝojn. Oni montras, ke oni aktive partoprenas en la konversacio.
Montru malfermajn polmojn
Kiam ni montras niajn polmojn al la aŭskultanto, ni envokas sencon de partopreno. Iu kiu montras, ke tiu kun malfermaj polmoj igas rin vundebla. Ĉi tio estas pro de nia anatomio, parte—niaj polmoj estas karnaj kaj delikataj. Se vundiĝos la enaj partoj de niaj manoj, niaj kapabloj por teni aĵojn estas ege kompromisitaj. Kiam ni montras niajn polmojn, ni montras malfermecon; ni montras volecon por lerni; kaj ni montras fidon.
Rigardu la okulojn, sed ne fiksrigardu
En vizaĝalvizaĝaj interagoj, neniu estas pli potenca kaj pli subtila ol la okulkontakto. Eĉ se vortoj ne estis eldiritaj, mesaĝoj estas komunikitaj. Kiam iu parolas al oni, pluigu okulkontakton. La ruzo estas por ne rigardi rekte al la okuloj, sed ien inter la ponto aŭ nur centimetro ĉirkaŭ la linio en kie la brovoj kunsidas. Por pliengaĝigi ĝin, nelonge rigardu je la flankoj aŭ malsupren, tiam reiru al la areo de la okuloj. Tamen, ne rigardu la aliajn korpopartojn de la paronlanto dum ĉi tiu procedo; eblas sendi signalojn al la komunikato, ke oni ne priatentas tion, kion ĝi diras.
Aliaj aferoj
Estas aferoj kiuj ne adaptas en la kategorioj ĉi-supre, kaj mi kolektis ilin ĉi tie anstataŭe.
Adaptu al ĉiu persono
Ne prenu ĉiesmezuran aliron. Nur ĉar la kutimaj metodoj funkcias al alia persono, ne signifas, ke estas prave por la alia. Aŭ, nur ĉar oni tiel kutimiĝas per la komunikadaj metodoj kiujn oni uzas ĉiutage kun homoj kiujn oni ĉiutage interagas, ne signifas, ke oni devas ilin uzi ĉie. Ne uzu lignan segilon al feraj bastonoj. Komprenu tion, kio funkciigas personon. Konu iliajn interezojn. Ne malestimu la potencon de babilado.
Aŭskultu pli
Ne gravas tiom bone ni pensas pri ni mem, ni devas alliniiĝi al tiu, kiu komunikas al ni. Kontraŭe, kial partopreni tute, se ni tro okupiĝas per niaj malhumiloj, ke ni volas aŭdi nur niajn voĉojn. Regu la urĝon por maldaŭrigi. Ne forkaptu la interparolon. Ju pli oni montras volecon por aŭskult, des pli homoj volos ŝati por aŭskulti al oni.
Ridetu
Ne okazos la gajno de rideto en la momenton, en kiu la rideto estis ricevita; estas dum la momentoj de pripensadoj. Rideto kreas daŭreman efikon, kaj ĝi estas tiom potenca, ke ĝi kapablas por ŝanĝi malbonan senton. Rideto alportas neseriozecon, engaĝiĝon, kaj feliĉecon. Portu ĝin. Posedu ĝin. 😊