Migri de LiveJournal al Frog

Esperanto | English
Laste ĝisdatigita: la 16-an de marto 2022

Mi ne scias kien mi iras, sed mi estas sur mia vojo.
—Carl SAGAN

stephanie-leblanc-xrE6Wwccy<i>U-unsplash

Enhavotabelo

Enkonduko

Estas tempoj kiam oni volas havi plian regon de la enhavo. Estas ankaŭ tempoj kiam ni ne volas alian platformon por dikti kio eniras aŭ eliras. Aferoj kiel cenzurado kaj politikoj, facile povas rampi al bloga platformo. Mi spertis specificajn kazojn, en kiu, mi bezonis konverti LiveJournal-afiŝojn por alia platformo. Estas iloj kiuj faras tion, tamen, mi trovis nenion, ĝis nun, kiu tradukas al Frog-dosieroj. Ĉi tio estas mia malforta provo por atingi tiun celon.

Livefrog estas utilaĵo, verkita per Rakido, kiu estas uzata por migrigi LiveJournal-afiŝojn al Frog—blogada platformo, ankaŭ verkita per Rakido. Ĝi uzas la dosierojn kreitaj de aŭ ljdumpljmigrate.

Instalo

Esti kapable por ruli la programojn, unue oni devas instali Rakidon:

Per Nixpkgs:

$ nix-env -i racket

Per APT:

$ sudo apt-get install -y racket

Sekve, ni instalu livefrog, kiu haveblas per Planet2.

$ raco pkg install livefrog

Se ne funkcias tio, oni facile povas instali livefrog per elŝuti ĝiajn dependecojn rekte el GitHub:

$ git clone https://github.com/greghendershott/frog.git
$ git clone https://github.com/jbclements/sxml.git
$ git clone https://github.com/ebzzry/livefrog.git
$ raco pkg install frog/ sxml/ livefrog/

La vostaj suprenstrekoj gravas, diri al raco, ke oni instalos el lokaj dosierujoj. La sistemo elŝutos la fontojn el la interreto sen ili.

Bazaferoj

Por krei markdaŭnan dosieron de la dosiero entry.xml

$ raco livefrog -m entry.xml

Bedaŭrinde, tio fariĝos ĝena se oni administros pli ol cent enskribojn. Por aŭtomate kolekti la dosierojn—kreitaj de ljdump aŭ ljmigrate—kaj konverti ilin al markdaŭno:

$ raco livefrog -am

Memoru, tamen, ke ljdump kaj limigrate malsamopinias kiel la arboj por la datenaj aroj estas kreitaj.

Ljdump havas la jenan arban strukturon, en kiu, username estas la LiveJournal-uzantnomo:

ljdump/
  build
  ChangeLog
  convertdump.py
  username/
    L-1
    L-2
    C-2
    L-3
    ...
  ljdump.config
  ljdump.config.sample
  ljdump-gui.py
  ljdump.py*
  README.txt
  TODO

ljmigrate, aliflanke, uzas malsimilan formaton:

ljmigrate/
  LICENSE.text
  ljmigrate.cfg
  ljmigrate.cfg.sample
  ljmigrate.py*
  README.md
  README_windows.txt
  TODO
  www.livejournal.com/
    username/
      entry00001/
        entry.xml
      entry00002/
        entry.xml
        comment.xml
      html/
      metadata/
      userpics/

Kreinte la markdaŭnaj- kaj Frog-fontajn dosierojnkreinte, oni nun povas kopii ilin al la Frog-fonta dosierujo, indikata ĉe _src/posts/.

Komentoj

Frog uzas Disqus implicite por trakti la komentojn. Por importi komentojn al tiu platformo, oni devas generi XML-dosieron, kiu devas konformiĝi al la reglamentoj de Disqus por importi komentojn.

Por krei tiel dosieron, nomata kiel comments.xml, kun foo.bar.com kiel la radika retejo:

$ raco livefrog -s foo.bar.com -c comments.xml

Ĉi tiu uziĝos per https://import.disqus.com.

Ĝisdatigo

Se oni instalis livefrog per Planet2, oni povas ĝisdatigi ĝin per ruli:

$ raco pkg update livefrog

Tamen, se oni uzis la lastan metodon, oni povas ĝisdatigi ĝin per elŝuti la ĝisdatigojn, malinstali je livefrog, kaj denove instali ĝin:

$ cd livefrog
$ git pull origin master
$ cd ..
$ raco pkg remove livefrog
$ raco pkg install livefrog/

Finrimarkoj

Por redukti maŝinskribadon, oni povas krei alinomon de raco livefrog ĉe la ŝelo.

Por sh- kaj sh-ecaj ŝeloj—sh, ash, DASH; mksh; Baŝo; kaj Ziŝo; respektive:

$ echo 'alias livefrog="raco livefrog"' >> ~/.profile
$ echo 'alias livefrog="raco livefrog"' >> ~/.mkshrc
$ echo 'alias livefrog="raco livefrog"' >> ~/.bashrc
$ echo 'alias livefrog="raco livefrog"' >> ~/.zshenv

Por csh- kaj csh-ecaj ŝeloj—csh, Tcsh, respektive:

$ echo 'alias livefrog raco livefrog' >> ~/.cshrc

La fontoj troveblas, kun la aldonaj informoj, ĉi tie. Se vi konas Rakidon, forku ĝin!