Malŝparita Senĉeseco

Esperanto | English
Laste ĝisdatigita: la 23-an de junio 2022

La unua paŝo por iri ien estas decidi, ke oni ne restos kie oni estas.
—J.P. MORGAN

steve-johnson-zkNT5mikUuo-unsplash

Estas zorgiga kaj tremiga sensacio, kiun mi sentas kiam ajn venas la malvarma konscio, ke mi ne plu estas juna infano. La maltrankvila barakto inter lerni liberigi la antaŭsignan estintecon kaj la kaprican estontecon, kaptas min per forta teno.

Ne estas pri la neebleco por refari senpagajn elspezojn de iom liberale disponigitaj konfinadoj da tempo, sed estas pri la kornaŭzaj rimarkoj, ke la pensmaniero kio antaŭe premisis min, estas nun io, kiu postulus atlasajn fortojn el mi por eĉ komenci venigi. Mi avidas pri la nemalpliiĝantaj esploremecoj, kiujn mi unufoje facile manprenis kontraste al la ĉiutagaj interpuŝiĝoj pri la svarmoj de razioj de la vivo.

Kiam ni translokiĝas preter niaj areoj de konsolo, ni pleniĝas per avideco por reveni al niaj propraj fortikaj bunkroj. Ni vidas niajn proprajn fantomemajn similulojn, komunikantaj kaj montrantaj al ni, kiaj minacantaj abomenaĵoj eble altiĝas el la tero, kiuj pretas por vori nin vive. Ju pli ni restas ekstere, des pli altas la probableco de morto.

Ni fariĝas kredi niajn proprajn kondamnojn; ni pravigas nin per niaj propraj mallaŭnormigataj skaloj pri kiujn elektojn por fari. Kiam ajn nekonataj teritorioj esploriĝas, ni preskaŭ tuj vindiĝas, reen al ŝajne kontraŭstaremaj formoj. Ni faras ĝin pro timo. Ni faras ĝin tial, ke ne plaĉas al ni la nekonataj aferoj. Ni faras ĝin pro niaj parencecoj kaj sindonoj al sekureco.

Ni plendas pri la sufokema manko de premio, sed tamen ni ĉesi nin mem libervole por fari eĉ colon da movo de kruro por fari la avancon al la kapto. Ni estas tiom sentimentale enamiĝas kun fervoro en la strebado de raciigo al niaj nepravigeblaj pravigoj, sed ni same petas raciajn raciojn. Estas eĉ pli ŝoke vidi, ke kelke da ni inside anoncas iluziojn de grandiozo, kun pretendoj de plene ripetaj sensacioj.

Niaj propraj antaŭjuĝemoj por atingi la premion, efike haltas nin al fakte atingi ĝin, subfalante al la senmemriproĉaj pretendoj de la aliaj pri iliaj malsukcesoj, igi nin malkleraj de la nevidata realaĵo. Kiam sufiĉe altas laŭ niaj personaj metrikoj, la nombro de personoj kiuj alfluas ĉirkaŭ ni, ni malklere infuzas al ni tio, kion ili prizumas, kaj poste ni difektas nin kaj sekve mortigas la esencon de nia individueco.

Kiel prenkreskuloj, ni instruiĝas bridi nin ene kaĝoj, kiujn ni konstruis mem, kaj estas senkuraĝige por vidi ĉi tiun monstran agon disfaldiĝi antaŭ niaj mallongaj vidkampoj ĉiutage. Ni tiras nin al solaj enkaĝigecoj de niaj propraj dornaj dormoj. Ni fariĝas amaj de prediki dubon al niaj uloj. Kaj se nia propra speco faras la samon, ni vidas sentojn de atingeco. Tio ne nur estas horora, sed ankaŭ antaŭvideble malsaĝa. Kiam ni estis ankoraŭ junaj, la manoj etendas al malplena spaco kaj kreas niajn proprajn eltrovojn. Ni eltrovas la aferojn, kiuj antaŭe ne estis instruitaj al ni.

Ni havas la volan malobeon pri danĝero kaj estreco—ni ne zorgas pri la gratoj kaj bataĵoj kiujn ni akiras, tiel longe kiel ni verigas niajn sovaĝajn kaj nesatigeblajn gustojn pri eltrovo. Kiam fueliĝis per sciemo, ni eltrovas jam alian regnon de eblecoj—ni troveblas en dimensioj neniam aŭditaj aŭ viditaj, kaj ni ne maltrankviliĝis tutegale kiom da koto kaj ŝlimo ni sapumas sur niajn korpojn. Ĉio, kio gravis al ni estis, ke ni havas amuzon marŝi la malfinian vojaĝon de eltrovo. Tamen, ni lernis.

Estas ironie, ke tuj kiam ni pensas, ke ni jam sufiĉe maljunas por senhelpe veturi la mondon per niaj trejnadaj radoj, ni sufokiĝas per mezkvalitaj celoj de pseŭdoeltrovo. Kiam la kurteno senvualiĝis, ni alfrontiĝis per ŝoka vido—ni ja perdis la ardon, kiu unufoje igis nin havi elsciadon. Ni timiĝis ekzerci la samajn teĥnikojn kaj maksimojn, kiujn unufoje ni havis kiel infanoj. Ni haltiĝis fari sciemajn inkviziciojn pri tio, kio okazas ekstere. Ni fariĝas bonfarta pri tio, kio estas antaŭmetata sur la instituciigitaj teleroj, sen la plej minimuma klopodo por apogiĝi ĝis elpensi demandojn.

La socio, kiu ni ĉiuj estas parto de, estas parto de la malsano. Ĉi tiu malsano estas tio, kion ja ni helpas vastigi, el ĝia eko. Ĉi tiu ero estas tio, kion ni ja forte prilaboradis por formi niajn proprajn sencojn de individueco. Ni volis antaŭiĝi, kaj jam ĉio, kion ni faras, estas simple miksiĝi. Kiel imponega ĉasisto fariĝas tiom obea, ke ĝi fariĝis la kapto mem? Kial ni forĵetas niajn ĵetlancojn, kiam ĝi estas tiuj, kiujn ni nur havas, doninte al ni la kapablon por kontraŭe batali? Niaj sentemoj fordrivis en la nigrajn profundegajn truegojn tiujn, kiujn ni ĉiuj kotizis krei.

Estas indigne al niaj ŝultroj, vidante, ke generacioj post generacioj, ni malŝpariĝas kaj kredas, ke eltrovoj devus ĉiam esti faritaj por ni, senŝeligitaj tiam manĝigataj al niaj buŝoj. Kio ni fariĝis kiel maristoj de la steloj? Ĉu ni jam rezignis la ardon por motivi nin vidi tion, kio estas en la alia flanko de ĉielarko? Ĉu ni jam tro multe dresiĝas, ke ni fariĝis volontaj por esti enprizonigataj en bestoĝardenoj por la plezuro de la aliaj? Aŭ ĉu ni akvumis niajn sencojn de potenco, por igi nin elstari malpli kaj pli miksiĝi en la homamason, ege malpliigante niajn distingencojn kiam fore aspektataj?

Ŝajnas, ke nuntempe, ni malvolas respondi kelkajn demandojn, tamen ni revenas al la ideo, ke ni estas demandata pri aferoj konsiderataj pli simplaj ol gimnaziaj lecionoj. Estas kelkaj aferoj kiuj komunas al ni: ni timas vidi kiel socio eble reagas pri niaj agoj, kiel ajn malsaĝaj aŭ gravaj niaj agoj povas esti. Tamen, por la pli gravaj aferoj, ni prete miksiĝastial, ke ni ne volas malakcepton. Plejmulto da ni feliĉas pensi kaj movi kun la grego, sen ia antaŭzorgo.

Kiam ni propravole alfiksas la pezajn ĉenojn kaj ŝtalpilkojn al niaj kruroj, ni ne devus anticipi esti kapabla kuri ĉirkaŭi la stadion facile. Kiam ni kuraĝas esplori nekartografitajn teritoriojn, sen bedaŭroj, sen disreviĝoj, sen la neceseco por havi alian ŝipon por irigi nin antaŭe, ni iutempe venkos.