Mia Markdaŭna Stilgvidilo

Esperanto | English
Laste ĝisdatigita: la 29-an de marto 2022

La reguloj kiuj direktas cirkonstancojn estas nuligitaj per novaj cirkonstancoj.
—Napoleono BONAPARTE

luca-bravo-bTxMLuJOff4-unsplash

Enhavotabelo

Enkonduko

Skribi per markdaŭno plaĉas al mi. Ĝi estas legebla, plumpeza, kaj portebla. Ĝi estas platteksta do oni ne plu bezonas specialajn apojn por legi kaj skribi kun ĝi. En ĉi tiu artikolo mi priparolos miajn proprajn gvidnormojn pri kiel skribi markdaŭnajn dosierojn. Mi observas specifajn arojn de reguloj por ke miaj dosierroj povu aspekti koheraj al unu la aliaj, kaj por ke emakso povu formati ĝin bele.

Ĉapoj

Nivelo 1-a

Nivelaj 1-aj ĉapeloj idealas kiam uziĝas kiel dokumentaj titoloj. Ili devas esti uzataj nur unufoje kaj ili devas esti en la unua linio de dosiero. Ĝi devas priskribi La celon de la dosiero. Mi uzas la egalosignon (=) por indiki la 1-an nivelon anstataŭ la kradosigno (#). Uzante la egalosignon plifaciliĝas por vidi la ĉapon, kaj ĝi distingas ĝin kontraŭ la aliaj markiloj. Mi uzas ĝin tiel:

Kiel Flugi Samkiel Omaro
========================

anstataŭ

# Kiel Flugi Samkiel Omaro

Nivelo 2-a

Nivelaj 2-aj ĉapeloj montras la suprajn partojn de dokumento. Ili estas la ĉefaj apartigiloj en dosiero. Similas al la nivela 1-a ĉapelo, mi uzas la streketon (-) por marki la ĉapon. Mi uzas ĝin tiel:

Pretigi La Pinĉilojn 
--------------------

anstataŭ

## Pretigi La Pinĉilojn

Malpli altaj niveloj

Por nivelo 3-a kaj malpli altaj niveloj, mi uzas la kradon (#) kun la konvenaj nombroj de ripetoj por indiki la nivelon.

Nivelo 3-a:

### Bruligaĵo

Nivelo 4-a:

#### Organa

Kaj tiel plu.

Interlinia distanco

La spaco inter dokumentaj eroj devas esti akordaj por plifaciligi legeblecon. Post ĉapo, kreu malplenan linion:

Ja, ja, ja
==========

Teksto ĉi tie

Kreante novan linion, kreu du malplenajn liniojn antaŭ ĝi:

Ja, ja, ja
==========

Teskto ĉi tie


Pretigi La Pinĉilojn 
--------------------

Ve

Alia bona kialo por havi malplenan spacon post ĉiu ĉapo estas por helpi redaktilojn kiel emakso formati la tekston. La klavkombino M-q formatas teksblokon—defaŭlte bindita al fill-paragraph—por ke la maksimuma linia larĝo estu ĝuste ruliĝita. La komando fill-paragraph uzas la variablon fill-column—defaŭlte bindita al 70— por formati tekskorpon.

Do se la jenan tekston oni havas:

Pretigi La Pinĉilojn 
--------------------

Ve ve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve ve

kaj oni premas M-q dum la punkto estas ie en la lasta linio, ĝi fariĝos:

Pretigi La Pinĉilojn
--------------------

Ve ve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve
veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve ve

Kodblokoj

Kiam kodo aŭ komandbloko okupas du aŭ pli liniojn, krommarĝenigu ĝin per kvar spacetoj:

    VAR=blahblahblah
    function ve () { echo ve }

Se estas tri aŭ pli linioj, uzu parojn de tri maldekstraj kornoj (```) por limigi la komencon kaj finon de la kodbloko:

ˋˋˋbash
$ mkdir hundo
$ echo hundo > hundo/hundo
$ rm -rf hundo
$ date
ˋˋˋ

Bullistoj

Kreante listojn, mi ofte uzas la streketon (-) por indiki la nivelon 1-an. Tiam, mi uzas la pluson (+) por indiki la nivelon 2-an. Fine, por la nivelo 3-a kaj malpli altaj, mi uzas la steleton (*).

La streketo pli facilas por maŝinskribi sur klavaro ol la steleto. Oni ne estas devigita por uzi la klavon Shift per kutimaj klavaroj. Kaj cetere, kontraste kun la steleto, la streketo havas pli koheran signobildon inter malsamaj litertipoj.

Ekzemple:

- Omaroj
  + pinĉiloj
  + torako
- Kraboj
  + pinĉiloj
    * laserpafilego
    * ĉensegilo
      * forprenebla
- Unikornuloj

Ankroj

Se la cela dokumenta formato de la markdaŭnaj dosieroj estas HTML, estas bona rutino por etikedi la sekciojn ĝuste. Ekzemple, ĉi tiu sekcio estas skribita tiel:

<a name="ankroj">Ankroj</a>
---------------------------

Ĉi tio plifaciligos la kreadon de la enhavotabelo poste tiel:

Enhavotebelo
------------

- [Ankroj](#ankroj)

Linia larĝo

De longe, estis bona ideo por faldi la liniojn ĝis la 70 kolumnon. Nuntempe, pli alta limo—ebligita per modernaj grafikaj sistemoj—estas pli dezirata por ke ni povu enpaki plian informon en unu linio:

70 signoj:

Ve ve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve
veve ve veve ve ve ve ve veve ve veve ve veve ve ve

100 signoj:

Ve ve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve veve ve ve ve ve
veve ve veve ve veve ve ve

Ĉi tiu gvidnormo, bedaŭrinde, eble ne aplikiĝas se oni uzas la redaktilojn de servoj kiel GitHub aŭ GitLab, en kiu, estas pli oportune por permesi la grafikfasadon por faldi la tekston .

Ekstraj

Uzante emakson, mi uzas ĉi tiujn komandojn, binditaj al M-g =, M-g -, kaj M-g `, respektive, por plifaciligi la enmetadojn de la apartigiloj. Ekzemple, se oni havas la jenan tekston, en kiu, ^ estas la punkto:

Kio Estas Tie?

^

tiam se oni premas M-g =, ĝi fariĝos:

Kio Estas Tie?
==============
              ^

La sama aplikeblas al nivelaj 2-aj ĉapoj. Do, se oni havas la jenan:

Monstroj kaj anĝeloj

^

tiam se oni premas M-g -, ĝi fariĝos:

Monstroj kaj anĝeloj
--------------------
                    ^

Se oni havas la jenan:

Kodeto:


^

tiam se oni premas M-g `, ĝi fariĝos:

Kodeto:

``````
   ^

Finrimarkoj

Observante ĉi tiujn simplajn gvidnormojn, mi kreas koherecon inter miaj markdaŭnaj dosieroj. Ĉi tiuj gvidnormoj servas kiel miaj ŝablonoj kiam krei novajn dokumentojn aŭ modifi ekzistantan dosierojn. Se oni havas proponojn aŭ kritikojn, sendu tirpetojn al mi!