Milda Enkonduko al la Nix-Familio

Esperanto | English
Laste ĝisdatigita: la 28-an de marto 2022

Ne maltrankviliĝu pri tio, kion la aliaj faros. La plej bona maniero por antaŭdiri la estontecon estas por eltrovi ĝin.
—Alan KAY

wallhaven-751942

Enhavotabelo

Enkonduko

Venas rare ideoj kiuj povas ŝanĝi la metodoj por komputado. Multe da teĥnologio kiujn ni uzas nune estas nur ripetoj de la malnovaj—niveloj sur niveloj de kosmetikoj kiuj ĉirkaŭkovras la malnovajn konceptojn. Plenaj produktaj sistemoj baziĝas ĉe ĉi tiu manko de kreemo kaj lerteco. Malnovaj problemoj ne solviĝas. Pentrante per novaj kolortonoj, ĉi tiuj tielnomataj elpensemaj solvoj nure ĉirkaŭigas la problemojn anstataŭe, pretendante ke almenaŭ, ili plikolorplenigis ĝin. Ĉi tiu mensostato difektas progreson en nekalkuleblaj manieroj. Ĉi tio donas la falsan impreson, ke la solvoj fakte estas faritaj. Ĉi tio kreas Falsan senson de plibonigo.

Antaŭ multaj jaroj Eelco DOLSTRA skribis siajn influegjan paperojn, en kiu, li priskribis la radikalajn manierojn por disponigi programaron. Tiuj paperoj formis la kernojn de Nix—pure funkcia paka administrila lingvo kiu solvis la malsanon kiu delonge plagis la informadikon—kompatinda paka administrado. En ĉi tiu artikolo mi parolos pri la Nix-familio, kaj kiel uzi ĝin por la avantaĝo.

Uziĝos la dolarsigno ($) por indiki la ŝelan inviton de la normuzanto indiki, uziĝos la kradsigno (#) por indki la ŝelan inviton de la ĉefuzanto. Estas fojoj kiam la EUID de komando estas nulo (0) pro la uzo de sudo.

NixOS

Kiom da fojoj, oni havadis difektitan sistemon pro oni ĝistadigis programaron kiun aliaj komponantoj dependis? Kiom da malfruaj noktoj oni pasis por ripari apon ĉar la nova pako kiun oni instalis rompigis ĝin? Kiom da fojoj, pro ĉagrenego, oni rezignis pri la riparado de la sistemo kaj simple decidis por reinstali la sistemon de nulo. Facilas restaŭri datumdosierojn. Restaŭri sistemagordon de la lasta funkcia stato, bedaŭrinde, estas unudirekta bileto al geheno.

NixOS (niks-oŭ-es) estas linuksa distribuo kiu solvas ĉi tiajn problemojn per ekspluati la determinismon de Nix kaj per uzi unu deklaran agorddosieron kiu tenas ĉiomajn agordaĵojn kaj alĝustigilojn tenas en unu loko—/etc/nixos/configuration.nix. Ĉi tiu dosiero enhavas informon pri la dosiersistemo, uzantoj, servoj, retagordo, enigaparatoj, kernaj parametroj, kaj pli . Signifas, ke oni povas preni configuration.nix de iu kaj havi ĝian ekzaktan sistemagordon! En NixOS oni ne plu bezonas ludi pri la tutsistemo por la agordo kiun oni deziras. Oni ne plu uzas porokazajn solvojn por specifi deziratan agordan staton. Oni ne plu bezonas instali aldonan programaron por administri sistemagordon.

NixOS ne konformiĝas al FHS, malebligante aldonan cerban damaĝon efektive. Tio donas al mi spacon por multe da flekso kaj eltrovemo. Ĝi ne havas /usr/ kaj /opt/. Tamen, ĝi havas/bin/ kaj je /usr/bin/, kiuj havas nur sh kaj env respektive—ambaŭ fakte estas simbolligiloj al la realaj programoj kiuj loĝas ie en /nix/store/. La supra loko por sistemprogramoj—tiuj, kiuj estas instalitaj specife de la sistemestro—lokiĝas en /run/current-system/sw/bin/ kaj /run/current-system/sw/sbin/. Uzantinstalitaj programoj, aliflanke, troveblas en siaj respektivaj ~/.nix-profile/bin/-lokoj. Ĉi tiuj lokoj ne povas ŝanĝiĝi per kutimaj manieroj; dediĉitaj programoj devas esti uzataj por skribi al ĉi tiuj arboj.

Instalo

Instalo de NixOS simplas. Por «nudmetalaj» sistemoj, elŝutu la instalilon el nixos.org/nixos/download.html. Virtualmaŝinaj diskbildoj ankaŭ haveblas de tiu paĝo. De mia lasta instalo, mi instalis per la jena agordo:

Ŝalti la maŝinon

Praŝargu per la USB-poŝmemorilo en UEFI-reĝimo. Ĉe la ensaluta invito, ensalutu kiel root.

Agordi la reton

Skanu haveblajn retojn:

# nmcli d wifi list

Tiam, konektu al la preferata enkursigilo:

# nmcli d wifi con ENKURSIGILO name NOMO password PASVORTO

Pretigi la diskojn

Kreu la subdiskojn:

# gdisk /dev/sda
sda1: EF00 (EFI system), 512 MiB
sda2: 8E00 (Linux LVM), ceteraj

Strukturu /dev/sda1:

# mkfs.vfat -F 32 /dev/sda1

Kreu la fizikan volumon:

# pvcreate /dev/sda2

Kreu la voluman grupon:

# vgcreate vg /dev/sda2

Kreu la logikajn volumojn:

# lvcreate -L 20G -n swap vg
# lvcreate -l 100%FREE -n root vg

Ĉifru la radikon:

# cryptsetup luksFormat /dev/vg/root
# cryptsetup luksOpen /dev/vg/root root

Strukturu la radikon:

# mkfs.ext4 -j -L root /dev/mapper/root

Strukturu la permutodosieron:

# mkswap -L swap /dev/vg/swap

Surmetu la dosiersistemojn:

# mount /dev/mapper/root /mnt
# mkdir /mnt/boot
# mount /dev/sda1 /mnt/boot

Ŝaltu la permutodosieron:

# swapon /dev/vg/swap

Instali al disko

Kreu la bazagorddosieron:

# nixos-generate-config --root /mnt

Redaktu la agorddosieron:

# nano /mnt/etc/nixos/configuration.nix

Por plifaciligi la procedon, oni povas uzi la malpligrandigitan version de mia agorddosiero. Kaj sekve, anstataŭigu la valorojn laŭplaĉe. Haveblas ĉiom da agordaj alĝustigiloj ĉi tie.

{ config, lib, pkgs, ... }:

{
  imports = [
      ./hardware-configuration.nix
  ];

  boot = {
    loader = {
      systemd-boot.enable = true;
      efi.canTouchEfiVariables = true;
    };

    initrd.availableKernelModules = [
      "xhci_pci"
      "ehci_pci"
      "ahci"
      "usb_storage"
      "sd_mod"
      "rtsx_pci_sdmmc"
    ];

    initrd.luks.devices = [
      {
        device = "/dev/vg/root";
        name = "root";
        preLVM = false;
      }
    ];

    cleanTmpDir = true;
  };

  fileSystems = [
    {
      device = "/dev/disk/by-uuid/6106-6BF8";
      fsType = "vfat";
      mountPoint = "/boot";
    }

    {
      device = "/dev/mapper/root";
      fsType = "ext4";
      mountPoint = "/";
    }
  ];

  swapDevices = [
    {
      device = "/dev/vg/swap";
    }
  ];

  networking = {
    hostName = "ombrelo";
    hostId = "7B1548AE";
    enableIPv6 = true;
    networkmanager.enable = true;
  };

  environment = {
    systemPackages = with pkgs; [ zsh ];
  };

  time.timeZone = "Asia/Manila";

  security.sudo = {
    enable = true;
    configFile = ''
      Defaults env_reset
      root ALL = (ALL:ALL) ALL
      %wheel ALL = (ALL) SETENV: NOPASSWD: ALL
    '';
  };

  services = {
    xserver = {
      autorun = true;
      defaultDepth = 24;
      enable = true;
      displayManager.kdm.enable = true;
      desktopManager.kde5.enable = true;
      videoDrivers = [ "intel" ];
    };
  };

  users = {
    extraUsers.vakelo = {
      isNormalUser = true;
      uid = 1000;
      extraGroups = [ "wheel" "networkmanager" "docker" ];
    };
    defaultUserShell = "/run/current-system/sw/bin/zsh";
  };
}

Se oni preterpasis la paŝon nixos-generate-config ĉi-supre, kreu la antaŭproduktan dosieron permane:

# mkdir -p /mnt/etc/nixos

Oni povas konservi la ĉi-supran dosieron per:

# curl -sSLo /mnt/etc/nixos/configuration.nix https://goo.gl/ZTQcGs

Haveblas pli longa versio per:

# curl -sSLo /mnt/etc/nixos/configuration.nix https://goo.gl/K4P7l5

Anstataŭigu la UUID-identigilon de la disko per tiu, kiun oni havas. Uzu La komandon blkid por akiri la UUID-identigilojn. Por la valoro de networking.hostID uzu la jenan komandon:

# cksum /etc/machine-id | while read c rest; do printf "%x" $c; done

La ĉi-supra agordo precizigas la jenan, inter aliaj aferoj:

Instalu NixOS al la disko:

# nixos-install

Tio komando analizas /etc/nixos/configuration.nix , asekurante, ke ne estas eraroj. Tiu komando elŝutos ĉiom da necesaj pakojn por kongrui al la specifo .

Post kiam la instalo finiĝis, repraŝargu la sistemon:

# reboot

Agordaĵo

Instalinte, ĝisdatigi la ekzistantan agordaĵon facilas. Ĉio kion oni devas fari estas redakti la agorddosieron tiam rekunmetu la sistemon:

# nano /etc/nixos/configuration.nix
# nixos-rebuild switch

Se okazis eraro, la sistemo sciigos onin pri tio, anstataŭ pluigi per malĝusta agordo. Post kiam la sistemo finfaris reŝargi, iru al la konzolo per Ctrl+Alt+F1, tiam ensalutu kiel root, tiam agordu pasvorton por la uzanto kiun ni specifis en configuration.nix:

# passwd vakelo

Eliru de la ŝelo, tiam iru al la grafika fasado per Alt+F7, tiam ensalutu kiel vakelo.

Nix

La komponanto kiu la fondas koron de NixOS kaj Nixpkgs estas la Nix-lingvo. Ĝi estas deklarlingvo kreita por administri pakojn.

Por ke oni facile povu kompreni la lingvon, ni rulu nix repl:

$ nix repl

Sekve, ni rulu ĝin. Oni salutiĝas per la versinombro, kaj la invito de nix-repl. Skribante ĉi tiun artikolon, la plej ĵusa stabila versinombro estas 2.4:

Welcome to Nix 2.4. Type :? for help.

nix-repl>

Ni elprovu bazajn esprimojn.

Signovicoj

Samkiel en aliaj lingvoj, signovicoj taksas al si mem:

nix-repl> "hundo"
"hundo"

Por kunmeti signovicojn, uzu la operacisimbolon +:

nix-repl> "hundo" + "kato"
"hundokato"

Alia maniero por deklari signovicojn, estas por uzi du parojn de unuoblaj citiloj. Ne konfuziĝu pri ĝi kontraste de la duoblaj citiloj:

nix-repl> ''hundo kato''
"hundo kato"

La avantaĝo de uzi '' anstataŭ ", estas ĝi permesas la ĉeeston de " ene ĝi:

nix-repl> ''"hundo" "kato"''
"\"hundo\" \"kato\"\"

La valoro kiun ĝi revenas estos ĝuste citita. Ĉi tio utilas poste kiam ni muntos pli komplikajn esprimojn.

Por elreferenci signovicojn ene signovicoj, uzu la formon ${name}:

nix-repl> x = "hundo"

nix-repl> y = "kato"

nix-repl> "${x} ${y}"
"hundo kato"

nix-repl> ''${x} ${y}''
"hundo kato"

Nombroj

Bazaj aritmetikaj operacioj en Nix estas inkluzivitaj kun malgranda surprizo:

nix-repl> 6+2
8

nix-repl> 6-2
4

nix-repl> 6*2
12

nix-repl> 6/2
/home/vakelo/6/2

Ho! Tio ne estis, kion ni anticipis. Pro tio ke Nix estas desegnitaj kun dosieroj kaj dosierujoj, ĝi kreis specialan kazon, ke kiam suprenstreko (/) signo estas ĉirkaŭitaj per nespacetaj signoj, ĝi interpretas ĝin kiel dosierujindiko, rezultonte al absolutdosierindiko. Por fari dividon efektive, aldonu almenaŭ unu spaceton antaŭ kaj post la / signo:

nix-repl> 6 / 2
3

Parenteze, ne estas glitpunktoj en Nix. Do, se oni provas uzi ilin, oni akiros:

nix-repl> 1.0
error: syntax error, unexpected INT, expecting ID or OR_KW or DOLLAR_CURLY or '"', at (string):1:3
'"'

La funkcio builtins.div faras la operacion de / esence:

nix-repl> builtins.div 6 3
2

La kontrasto tamen, estas, ke builtins.div povas esti aplikita parte:

nix-repl> (builtins.div 6)
«primop-app»

Tiu esprimo revenas fermon de parte aplikita funkco. Ni bezonas alian valoron por tute apliki ĝin:

nix-repl> (builtins.div 6) 3
2

Ni eĉ povas konservi la valoron de tiu parta esprimo :

nix-repl> d = builtins.div 6

La operacisimbolo = en Nix estas uzata por bindi valorojn. En ĉi tiu ekzemplo, ĝi estas uzita por difini partan aplikon. Por uzi tiun funkcion:

nix-repl> d 3
2

Buleaj valoroj

Vereco kaj malvereco estas reprezentitaj de true kaj false:

nix-repl> 1 < 2
true

nix-repl> 1 > 2
false

nix-repl> 1 == 1
true

nix-repl> "hundo" == "hundo"
true

nix-repl> "hundo" > "kato"
false

nix-repl> false || true
true

nix-repl> false && true
false

Listoj

Listoj estas heterogenaj tipoj por enteni seriajn valorojn. Eroj estas apartigitaj per spacetoj:

nix-repl> [ 1 "hundo" true ]
[ 1 "hundo" true ]

Por listojn kunmeti:

nix-repl> [ 1 "hundo" true ] ++ [ false (6 / 2) ]
[ 1 "hundo" true false 3 ]

Por eltiri la kopon:

nix-repl> builtins.head ([ 1 "hundo" true (6 / 2) ] ++ [ false (6 / 2) ])
1

Por eltiri la voston:

nix-repl> builtins.tail ([ 1 "hundo" true (6 / 2) ] ++ [ false (6 / 2) ])
[ "hundo" true 3 false 3 ]

Listoj estas indeksitaj komence de 0 (angle). Por akiri la 1-an eron, uzu la operatoron builtins.elemAt:

nix-repl> builtins.elemAt [ 1 "hundo" true ] 1
"hundo"

Aroj

Grava datumstrukturo en Nix estas aroj. Ili estas paroj de ŝlosilvorto-valoro apartigitaj per punktokomoj:

nix-repl> { a = 0; b = "kato"; c = true; cx = (6 / 2); }
{ a = 0; b = "kato"; c = true; cx = 3; }

Tio, kio igas arojn malsamaj konstraste de listoj, estas, ke eltiri valorojn el ili estas faritaj per nomi referencojn. Por eltiri la valoron de b, uzu la operacisimbolon .:

nix-repl> { a = 0; b = "kato"; c = true; cx = (6 / 2); }.b
"kato"

kiu estas ekvivalenta al:

nix-repl> { a = 0; b = "kato"; c = true; cx = (6 / 2); }."b"
"kato"

Por elreferenci anon el tiu sama aro, uzu la ŝlosilvorton rec:

nix-repl> rec { a = 0; b = "kato"; c = true; cx = (6 / 2); d = b; }.d
"kato"

Dosierindikoj

En Nix ĉiom da dosierindikoj estas tradukitaj al absolutdosierindikoj. Se oni faras referencon al dosiero en la aktuala dosierujo:

nix-repl> ./hundo
/home/vakelo/hundo

Fariĝas absolutdosierindiko. Ĉi tio estas Bonafero™.

Simile, se oni faras referencon al relativdosierindiko ene absolutdosierindiko, ĝi ankoraŭ tradukiĝas al absolutdosierindiko.

nix-repl> /./hundo
/hundo

Notu, bedaŭrinde, ke dosierindikoj kiuj staras sole ne plaĉas al Nix:

nix-repl> /
error: syntax error, unexpected '/', at (string):1:1

nix-repl> ./
error: syntax error, unexpected '.', at (string):1:1

Funkcioj

Ĉu eĉ ekzistas plezuro se ne estos verboj por uzi kun ĉi tiuj substantivoj? Funkcioj en Nix kunhavas similecojn al aliaj lingvoj, havante ĝiajn unikajn trajtojn.

Jen la bazformo de funkcio:

nix-repl> x: x
«lambda»

Tiu esprimo kreas sennoman funkcion kiu revenas sian argumenton—la identa funkcio (angle). La dupunkto post la unua x montras, ke ĝi estas parametro al la funkcio, samkiel en lambdokalkulo. Aldone, la nomoj ne gravas pro alfa-ekvivalenteco:

nix-repl> hundo-kato-muso: hundo-kato-muso
«lambda»

Tiuj funkcioj ne estas tre utilaj tial, ke ili ne estas kaptitaj por aplikado. Se oni volas ĝin, ekzemple, kun la argumento "hundo", ni bezonas ĉirkaŭkovri ĝin per rondkrampoj:

nix-repl> (x: x) "hundo"
"hundo"

Por aldoni plian amuzon, ni nomu tiun funkcion:

nix-repl> idento = x: x

Bonege! Nun, ni apliku ĝin:

nix-repl> idento "hundo"
"hundo"

Ni kreu funkcion kiu postaldonas " ve" al sia enigo, tiam ni apliku ĝin:

nix-repl> ve = s: s + " ve"

nix-repl> ve "mi"
"mi ve"

Por krei funkcion kiu akceptas alian argumenton, ni uzu la jenan formon:

nix-repl> ve = s: t: s + " ve " + t

nix-repl> ve "mi" "vi"
"mi ve vi"

La modelo, estas, ke por aldoni aldonan parametron, uzu la formon name: .

Aroj, kiam uzitaj kun funkcioj, ŝaltas pliajn potencajn abstraktadojn. Ni povas doni aron kiel argumento al funkcio, kiu do uzos la datumon ene tiu aro:

nix-repl> anaso = { a, b }: x: a + " " + b + x

Tiu funkcio havas du parametrojn: { a, b }—parametra specifo por aro kun du eroj, kaj x—kutima parametro. Memoru, ke parametra specifo ne estas veraro, sed nur maniero por kongrui la argumentojn; ĝi uzas komon kiel apartigilo de valoroj. Ene ĉi tiu funkcio la ni povas kombini enigojn per la operacisimbolon +. Por uzi ĉi tiun funkcion, ni uzu ĝin jene:

nix-repl> anaso { a = "ve"; b = "mi"; } " anaso"
"ve mi anaso"

Kiam funkcio deklaras aron kiel sia parametro, oni devas specifi la ŝlosilvortojn kiam invoki la funkciojn kiu uzas ilin. Tiukaze, la nomoj de sa ŝlosilvortoj estas a kaj b:

La difino de anaso supre estas semantike simila al:

nix-repl> anaso = ve: x: ve.a + " " + ve.b + x

Ni uzis kutiman, ne-aran parametron ĉi tie por ke ĝi povu referenci al la aro kiel valoro. Rimarku ĉi tion:

nix-repl> ve = { a = "hundo"; b = "kato"; }

nix-repl> ve.a
"hundo"

Ankaŭ eblas por specifi la implicitajn valorojn. Kiam parametro kun implicita valoro ne estas uzita, la implicita valoro estos uzita. Simile, en Komunlispo:

* (defun birdo (a &optional (b "O.o"))
    (concatenate 'string a b))

* (birdo "o.O ")

"o.O O.o"
* (birdo "o.O " "^_^")

"o.O ^_^"
nix-repl> birdo = { a, b ? "O.o" }: a + b

nix-repl> birdo { a = "oro"; }
"oroO.o"

nix-repl> birdo { a = "oro"; b = "argxento"; }
"oroargxento"

Por aldoni plian flekson, Nix subtenas la uzon de pseŭdo-«rest» argumentoj. Ni modifu La funkcion ĉi-supre:

nix-repl> birdo = { a, b, ...}: a + b

Ĝin ni uzu:

nix-repl> birdo { a = "ve"; b = "hundo"; }
"vehundo"

Estas same. Do kiel ni povas uzi tiun flekson? Ni kreos etikodon por la atribuaro por ke ni povu referenci al la ‹ekstraj› valoroj:

nix-repl> birdo = atribuoj@{ a, b, ...}: a + b + atribuoj.c

Ni simple uzu ĝin kiel antaŭe, sed kun la uzado de la etikedo:

nix-repl> birdo { a = "oro"; b = "argxento"; c = "bronzo"; }
"oroargxentobronzo"

Mi diris «pseŭda» ĉar la valoro por c estis ankoraŭ postulita.

Implicitaj valoroj kaj variabla loknombro povas esti kunmetitaj:

nix-repl> birdo = atribuoj@{ a, b, c ? "C", ... }: a + b + c + atribuoj.z

nix-repl> birdo { a = "A"; b = "B"; z = "Z"; }
"ABCZ"

nix-repl> birdo { a = "A"; b = "B"; c = "x"; z = "Z"; }
"ABXZ"

Let

La ŝlosilvorto let permesas onin por difini variablojn en lokamplekso. Ekzemple, por igi la identigilojn x kaj y videblaj nur en lokamplekso:

nix-repl> let x = "hundo"; y = "kato"; in x + anaso { a = "ne"; b = "vere"; } "efektive" + y
"hundone vereefektivekato"

Memoru la lastan ; antaŭ la in ŝlosilvorto kiu iras kun let—ĝi markas la komencon de la korpo de let. La konstruo let kondutas simile al la ŝlosilvorto let troveblas en programlingvoj kiel Lispo kaj Haskelo.

With

La ŝlosilvorto with permesas onin por demeti arvalorojn en amplekso:

nix-repl> with { x = "hundo"; y = "kato"; }; anaso { a = y; b = x; } " xyz"
"kato hundo xyz"

Kio okazis ĉi tie, estas, ke senvualiĝis la valoroj en tiu aro por disponebligi ilin en la korpo de with.

Kondiĉesprimoj

Kondiĉesprimoj estas faritaj per la ŝlosilvorto if. Ĝi havas similan formon de plimultaj lingvoj:

nix-repl> if true then "true" else "false"
"true"

Ĝi povas esti nestiĝita:

nix-repl> if false then "true" else if false then "true" else if false then "true" else "false"
"false"

Dosierenportoj

La ideo de enporti dosierojn en Nix-esprimo estas subtile malsama kontraste de aliaj lingvoj. Enportoj en Nix estas intime rilata al aroj. Supozante, ke ni havas la dosieron ve.nix , kiu enhavas la jenan:

let
  ve = x: x + "ve";
in {
  ve = ve;
}

La let-esprimo bindas la saman ve al funkcio kiu akceptas unu argumenton. En la korpo de let, ĝi revenas aron kiu havas unu membron kun la nomo ve—tiu en la maldekstra parto de =. La valoro de ĉi tiu ano estas la funkcio kiun ni ĵus difinis. La grava koncepto por memorigi, estas, ke ĉi tiu let-esprimo revenas atribuaron .

Ni iru reen al la REPL (angle) por uzi ĉi tiun dosieron:

nix-repl> import ./ve.nix
{ ve = «lambda»; }

Ni denove vidas la lambdo-terminon. Sajnas, ke la nomo ve, ĉi tie, estas funkcio. Nun, kiel ni povas elreferenci ĉi tiun valoron? Ni uzu la operatoron .!

nix-repl> (import ./ve.nix).ve "hundo"
"hundove"

Ni devis uzi rondkrampojn tial, ke ne ekzistas tia dosiero ve.nix.ve en la aktuala dosierujo. Se ni trapasos ĝin, ĝi aperos jene:

nix-repl> { ve = «lambda»; }.ve "hundo"

fariĝos:

nix-repl> { ve = (x: x + "ve"); }.ve "hundo"
"hundove"

La enkondukajn konceptojn de la Nix-lingvo ĉi tiu sekcio resumas. La ceteraj vilaj detaloj troveblas en la gvidilo.

Nixpkgs

Nixpkgs (niks-pa-kej-ĝes) estas kolekto de pakoj organizitaj kaj administritaj per uzantoj tutmonde. Pro tio ke la fontkodo estas ĉe GitHub, ĝi eblas ekspluati la avantaĝon de la potenca kunlaborada sistemo kiun tiu platformo ofertas. La kolekto havas grandan vicaron da pakoj, de produktivecaj apoj al teoremaj pruviloj.

Plejparto de popularaj operaciumoj pakojn traktas bone, ĝis ili ne plu. Tiel longe kiel oni movas en rektan linion, sole, oni sekuras. Aferoj ŝanĝiĝas kiam aliaj homoj enkondukiĝas en la marŝado. Por ke la tutgrupo movu en unisono, ĉiuj devas esti konektitaj al unu la alia. Se ano decidas forvojaĝi, kaj sole marŝi, la tutgrupo kripliĝos. Tamen, se tiu ano decidas kloni ĝin por ke la forvojaĝado fariĝu sendependa, la originala marŝada grupo fariĝas neŝanĝita.

Ni traktu la kazon de distribuo celita kiel pluruzanta produkta programada medio. Kiam oni instalas fajrfokson versio 100, la ĉefa duuma dosiero iras al aŭ /usr/bin/firefox/usr/local/bin/firefox. Sekve, ĉiom da uzantoj povas aliri la apon el tiu dosierindiko; feliĉas Johano, Mario, kaj Petro. Bedaŭrinde, se Johano decidis aktualigi ĝin al versio 200, la sama apo kiun Mario kaj Petro uzas ankaŭ aktualiĝos! Tio ne estas bonafero se ili preferas la malnovan version kiu funkcias al ili! Nix permesas onin por havi plurajn versiojn de programaro sen kolizioj al la aliaj versioj. Johano, Mario, kaj Petro povas havi siajn preferatajn versiojn de fajrfokso sen konfliktoj al la aliaj versioj. Kiel Nixpkgs faras ĝin? Ĝi faras ĝin per nomi la komponantojn per iliaj kalkulitaj kontrolsumoj kaj per ne uzi komunan tutmondan lokon.

Ĉiom da uzantoj havas siajn proprajn versiojn de ~/.nix-profile/ kaj ĉiom da enhavo de tiuj dosierujoj ne havas kutimajn dosierojn. Anstataŭ, ili estas simbolligiloj al la efektivaj dosieroj troveblas en /nix/store/. Ĉi tiu dosierujo, estas kie la programoj kaj siaj dependecoj estas efektive instalitaj. La nura maniero por skribi al tiu dosierujo estas per la dediĉitaj Nix-programoj. Ne estas maniero por rekte modifi tiun dosierujon per normaj manieroj. Do, kiam la uzanto johano instalas Vim 8, la programo fariĝas instalita kiel /nix/store/w4cr4j13lqzry2b8830819vdz3sdypfa-vim-8.0.0329. La signoj antaŭ la paknomo estas la kontrolsumo de ĉiom da enigoj kiuj estis uzitaj por konstrui la pakon. La dosiero /home/johano/.nix-profile/bin/vim tiam indikas al simbolligo, en dosiero troveblas en /nix/store/ kiu kondukas al la efektiva Vim-duumdosiero en /nix/store/w4cr4j13lqzry2b8830819vdz3sdypfa-vim-8.0.0329/bin/vim.

Instalo

Se oni uzas NixOS, preterpasu ĉi tiun sekcion tial, ke Nixpkgs jam iras kun ĝi. Por instali Nixpkgs ĉe linukso aŭ makintoŝo, rulu:

$ curl https://nixos.org/nix/install | bash

Oni invitiĝos al la ensalutilojn por eniri ĉefuzantan aliron per sudo tial, ke ĝi instalos la risurcojn al /nix/. Post la instalo, oni petiĝas por aldoni linion de komando al la ŝela pravaloriza dosiero. Kiam oni generas novajn instancojn de la ŝelo la komandoj specifaj al Nix fariĝos haveblaj.

Uzado

Estas du manieroj por instali pakojn per Nixpkgs: 1) uzi la gitan kopion, kiu estas la plej ĵusa versio, ĝisdatigita ĝis la lasta minuto, aŭ 2) uzi kanalojn. La gitdeponejo estas ideala por uzantoj kiuj volas uzi la plej novajn versiojn de pako aŭ por uzantoj kiuj volas eltesti. Kanaloj, aliflanke, estas esence kopioj de la gitdeponejo en antaŭa tempo.

Gito

Okazas ofte ĝisdatigoj al la gitdeponejo. Legante ĉi tiun artikolon, novaj ŝanĝoj estas faritaj al la ĉefarbo. Por uzi la gitkopion, klonu la deponejon:

$ git clone https://github.com/nixos/nixpkgs ~/nixpkgs

Tiu komando kreas dosierujon nixpkgs/ sub la hejmdosierujo. Se la uzanto estas vakelo, la klono de la deponejo troveblas ĉe /home/vakelo/nixpkgs//Users/vakelo/nixpkgs/, se oni uzas linukson aŭ makintoŝon respektive.

Por instali pakon, ekzemple, emem—markdaŭna- al HTML-dosiero konvertilo—per la gitkopio, rulu:

$ nix-env -f ~/nixpkgs/default.nix -iA emem

Tiu komando elŝutas emem kun ĝiajn dependecojn, kaj la programon ĝi disponebligas al oni. Por certigi, ke emem estas efektive instalita, rulu:

$ emem --version

Se la ŝelo ne vomiĝas kaj plendas, kaj oni vidas versinombron, do signifas ke oni sukcese instalis emem.

Por akiri la plej ĵusajn ŝanĝojn el la gitdeponejo, rulu:

$ cd ~/nixpkgs && git pull origin master

Kanaloj

Instali pakojn per kanaloj pli agrablas tial, ke la komandoj por instali pakojn estas pli oportunaj. La kompromiso, estas, ke la pakoj estas malaktualaj de iom da tagoj. Se oni kontentas pri tio, do uzi kanalojn anstataŭ la gitkopion.

Kanaloj estas etikeditaj stable, unstable, aŭ per specifa versinombro, ekzemple, 18.0921.11. Por ĉi tiu artikolo, ni uzu unstable—ĝi nek estas tiom malaktuala kiel stable nek tiom ĵuŝa kiel la gitkopio. Por aboni al la unstable-kanalo, rulu:

$ nix-channel --add https://nixos.org/channels/nixpkgs-unstable nixpkgs

Ĉi tio irprenas la kanalon etikedita nixpkgs-unstable el nixos.org, tiam instalos ĝin al la uzantprofilo.

Por esplori la listojn de kanaloj, iru ĉi tien.

Per la ekzemplo ĉi-supre, instali emem, rulu la jenajn komandojn por NixOS kaj aliaj sistemoj, respektive:

$ nix-env -iA nixos.emem
$ nix-env -iA nixpkgs.emem

Por ĝisdatigi la kanalojn, rulu:

$ nix-channel --update

Tempe, arboj en /nix/store/ kreskiĝas kaj eble ekzistas dosierindikoj kiuj ne plu estas referencitaj per ajna pako. Por purigi ĝin, rulu:

$ nix-collect-garbage

Aliaj komandoj

Por malinstali pakon, rulu:

$ nix-env -e emem

Por listigi ĉiom da instalitaj pakoj, rulu:

$ nix-env -q --installed

Por listigi ĉiom da instaleblaj pakoj, rulu:

$ nix-env -q --available

Agordaĵo

La dosiero ~/.nixpkgs/config.nix estas Nix-esprimo, kiu estas legita per la Nix-komandoj. Ene, oni povas specifi pakajn transpasojn—agordo kiu uzurpas implicitajn agordojn kaj aliajn alĝustigilojn, inkluzive, sed ne limigataj al, retumilaj kromprogramoj, grafikfasadoaj agordoj, SSL, ktp.

Ni rigardu malpligrandigitan version de mia config.nix:

{ pkgs }:

{
  packageOverrides = pkgs: {
    emacs = pkgs.emacs.override {
      withGTK2 = false;
      withGTK3 = false;
      withxwidgets = false;
    };
  };

  firefox = {
    jre = true;
    enableGoogleTalkPlugin = true;
  };

  allowUnfree = true;
}

Tiu estas funkcio, kiu akceptas atribuon kiel parametro, kaj liveras alian atributaron kiel liveraĵo. Mia config.nix diras, ke mi ne volas havi GTK por emakso. Por fajrfokso, mi specifas, ke nur mi volas uzi JRE- kaj je Google Talk-kromprogramoj. Laste, mi specifas, ke programaroj kiuj ne havas malfermitkodajn permesilojn, aŭ programoj kiu ne havas la liberprogramaran modelon, mi volas esti kapablaj por instali

Kontribui

La kunlaborada modelo de Nixpkgs restas ĉe gito kaj GitHub. Por kontribui pakon aŭ ĝisdatigi ekzistantan pakon, forku la Nixpkgs-deponejon al la propra GitHub-konto. Kreu novajn ŝanĝojn en nova branĉo, tiam kreu tirpeton.

Ĝisdatigi ekzistantan pakon

Forkinte la deponejon, klonu la propran version de la deponejon:

$ git clone git@github.com:vakelo/nixpkgs.git ~/nixpkgs

Ĉi tiu komando kreas kopion de la forko en la radiko de la hejmdosierujo. Iru al tiu dosierujo, tiam la ni esploru la enhavojn :

$ cd ~/nixpkgs
$ tree -aFL 1
.
├── COPYING
├── default.nix
├── doc/
├── .editorconfig
├── .git/
├── .github/
├── .gitignore
├── lib/
├── maintainers/
├── .mention-bot
├── nixos/
├── pkgs/
├── README.md
├── .travis.yml
├── .version
└── .version-suffix

7 directories, 9 files

Sekve, ni trovu pakon kie ĝi loĝas, ekzemple, GNU Hello.

$ grep hello pkgs/top-level/all-packages.nix
  hello = callPackage ../applications/misc/hello { };

Tio diras, ke la pako hello troveblas ĉe ../applications/misc/hello. Rilate al la dosiero all-packages.nix, la dosierindiko estas ĉe pkgs/applications/misc/hello~/nixpkgs/pkgs/applications/misc/hello. Ni iru tien:

$ cd pkgs/applications/misc/hello
$ ls
default.nix

Malfermu la dosieron default.nix:

{ stdenv, fetchurl }:

stdenv.mkDerivation rec {
  name = "hello-2.10";

  src = fetchurl {
    url = "mirror://gnu/hello/${name}.tar.gz";
    sha256 = "0ssi1wpaf7plaswqqjwigppsg5fyh99vdlb9kzl7c9lng89ndq1i";
  };

  doCheck = true;

  meta = {
    description = "A program that produces a familiar, friendly greeting";
    longDescription = ''
      GNU Hello is a program that prints "Hello, world!" when you run it.
      It is fully customizable.
    '';
    homepage = http://www.gnu.org/software/hello/manual/;
    license = stdenv.lib.licenses.gpl3Plus;
    maintainers = [ stdenv.lib.maintainers.eelco ];
    platforms = stdenv.lib.platforms.all;
  };
}

Tio diras al ni, ke la dosiero default.nix, estas dosiero kun parametro kiel atribuo kun du eroj. La funkcio liveras La rezulton de voki stdenv.mkDerivation per enigo de atribua valaro . La valoro por la atribuo name estas signovico kun la formato paknomo-A.B.C, en kiu, paknomo estas la nomo de la pako kaj A.B.C. estas la versinombro. La valoro por la atribuo src estas la valoro liverita per voki la funkcion fetchurl, per alia atribuara argumento. La valoro por la atribuo url devas esti aŭ spegula specifo, kiel priskribite en pkgs/build-support/fetchurl/mirrors.nix, aŭ kutima retejadreso. Tiukaze, ni uzis la GNU-spegulon kaj ni interpolis la variablon name ene tiu signovico. La valoro de la atribuo sha256 estas tiu, kiun ni akiris per ruli nix-prefetch-url kontraŭ la retejadreso. Por akiri la kontrolsumon de hello-2.10, rulu:

$ nix-prefetch-url http://ftpmirror.gnu.org/hello/hello-2.10.tar.gz
downloading ‘http://ftpmirror.gnu.org/hello/hello-2.10.tar.gz’... [622/709 KiB, 64.6 KiB/s]
path is ‘/nix/store/3x7dwzq014bblazs7kq20p9hyzz0qh8g-hello-2.10.tar.gz’
0ssi1wpaf7plaswqqjwigppsg5fyh99vdlb9kzl7c9lng89ndq1i

Ĝi kongruas al la SHA256-specifo ĉi-supre.

La atribuo doCheck instruas al Nix por ruli la testojn por ĉi tiu pako.

La valoro de la atribuo meta estas alia atribuara specifo por aliaj detaloj pri la pako. La valoroj specifitaj ĉi tie helpas Nix-programojn por klasi la pakon, inter aliaj aferoj. La mallonga signovico en atribuo description priskribas la celon de pako. La atribuo longDescription estas pli longa atribuo, eble plurlinia signovico por priskribi la pakon en pli da detalo. La atribuo homepage estas retejadreso al la retejo de la pako. Oni ne plu bezonas citi ĝin per unuoblaj aŭ duoblaj citiloj specife—ĝi faras ĝin interne. Oni ankoraŭ devas citi retejadreson se oni uzas variablan interpolado. La atribuo platforms estas grava: ĝi ordas pakon ĝuste—oni ne devas munti pakon ĉe makintoŝo kiu nur rulas ĉe linukso.

Se aperos nova versio de GNU Hello, ekzemple, versio 2.11, modifu la ĝustajn atribuojn. Tamen, unue, ni kreu apartan branĉon por tio:

$ git checkout -b hello-2.11

En default.nix, ŝanĝu la nomon al hello-2.11 kaj ankaŭ ĝisdatigu la atribuon sha256 . Kaj cetere, se oni estas ĉe NixOS, aldonu la jenan valoron al /etc/nixos/configuration.nix:

nix.useSandbox = true;

Se oni uzas alian linuksan sistemon aŭ oni uzas makintoŝon, aldonu la jenan al /etc/nix/nix.conf:

build-use-sandbox = relaxed

Tiam, muntu la pakon:

$ cd ~/nixpkgs
$ nix-build -A hello

Se sukcesis la kunmetaĵo, aperos simbolligilo nomata result en la aktuala dosierujo. Ĉi tiu simbolligilo indikas al dosierindiko en /nix/store. Ni rulu la programon:

$ ./result/bin/hello
Hello, world!

Bonege. La enmetu ŝanĝojn.

$ git add -u
$ git commit -m 'hello: 2.10 -> 2.11'
$ git push origin hello-2.11

Fine, iru al la GitHub-deponeja paĝo, tiam kreu tirpeton inter nixos/nixpkgs:master kaj vakelo/nixpkgs:hello-2.11.

Sendi novan pakon

La paŝoj por sendi novan pakon estas preskaŭ simila al ĝisdatigi novan pakon, krom malmultaj aferoj.

En la komenco, kreu novan branĉon por la pako:

$ cd ~/nixpkgs
$ git checkout -b tthsum-1.3.2

Tiam, decidu pri kiu kategorio ĝi devas aparteni:

$ cd pkgs/applications/misc
$ mkdir tthsum

Tiam, kreu la dosieron default.nix:

{ stdenv, fetchurl }:

stdenv.mkDerivation rec {
  name = "tthsum-${version}";
  version = "1.3.2";

  src = fetchurl {
    url = "http://tthsum.devs.nu/pkg/tthsum-${version}.tar.bz2";
    sha256 = "0z6jq8lbg9rasv98kxfs56936dgpgzsg3yc9k52878qfw1l2bp59";
  };

  installPhase = ''
    mkdir -p $out/bin $out/share/man/man1
    cp share/tthsum.1.gz $out/share/man/man1
    cp obj-unix/tthsum $out/bin
  '';

  meta = with stdenv.lib; {
    description = "An md5sum-alike program that works with Tiger/THEX hashes";
    longDescription = ''
      tthsum generates or checks TTH checksums (root of the THEX hash
      tree). The Merkle Hash Tree, invented by Ralph Merkle, is a hash
      construct that exhibits desirable properties for verifying the
      integrity of files and file subranges in an incremental or
      out-of-order fashion. tthsum uses the Tiger hash algorithm for
      both the internal and the leaf nodes.
    '';
    homepage = http://tthsum.devs.nu/;
    license = licenses.gpl3Plus;
    maintainers = [ maintainers.ebzzry ];
    platforms = platforms.unix;
  };
}

Oni povas rimarki, ke ni uzas la anglan ene tial, ke ĝi estas la devigita lingvo en la tutprojekto.

Kio novas ĉi tie estas la atribuo installPhase. La implicita kunmetada procedoj de la tthsum-pako malsamas al la maniero, en kiu Nix traktas instalojn, do ni devas esti specifa pri tio. La identigilo $out estas pri la fina dosierujo kie la programo loĝos en /nix/store/. En la uzantmedio, haveblos la programo ĉe ~/.nix-profile/bin/tthsum, kaj en la sistemmedio haveblos la programo ĉe /run/current-system/sw/bin/tthsum.

En ĉi tiu punkto, Nix ne ankoraŭ estas konscia pri tthsum. Ni devas deklari ĝin en la supra nivelo. Por tiel fari, redaktu la dosieron pkgs/top-level/all-packages.nix, kaj aldonu la jenan en la ĝustan kategorion.

tthsum = callPackage ../applications/misc/tthsum { };

Tiam, muntu la pakon kiel priskribite ĉi-supre:

$ cd ~/nixpkgs
$ nix-build -A tthsum

Se sukcesis ĉio, enmetu la ŝanĝojn:

$ git add pkgs/applications/misc/tthsum
$ git add pkgs/top-level/all-packages.nix
$ git commit -m "tthsum: init at 1.3.2"
$ git push origin tthsum-1.3.2

Fine, iru al la GitHub-deponeja paĝo, tiam kreu tirpeton inter nixos/nixpkgs:master kaj vakelo/nixpkgs:tthsum-1.3.2.

Notoj

En ajna punkto dum la instalo de pako, kaj la procezo estas interrompita, la pako ne fariĝos instalita en duone bakita stato. La plej lasta paŝo de instali pakojn estas atoma. La sekreto, estas, ke la sistemo kreas simbolligilon de /nix/store al ~/.nix-profile/, la operacio kiu disponebligas ĝin al uzanto. La kreado de simbolligiloj en linukso kaj makintoŝo estas aŭ sukcesa aŭ ne.

Ĉe NixOS, la kanalo uzita de la ĉefuzanto estas grava tial, ke ĝi estas tiu, kiun oni uzas kiam la rekunmeti sistemon per nixos-rebuild switch post ŝanĝoj al /etc/nixos/configuration.nix estas faritaj. Por certigi, ke oni uzas la pravan kanalon, listigu ĝin per:

$ sudo nix-channel --list

Por ŝanĝi la ĉefuzantan kanalon simila al tiu, kiu estis uzita antaŭe:

$ sudo nix-channel --add https://nixos.org/channels/nixos-unstable nixos

Medioj

Medio estas maniero de Nix por provizi komponantan izoladon inter la sistemo kaj uzantoj. En NixOS, ekzistas tri medioj: sistemmedio, uzantmedio, kaj programadmedio.

Sistemmedio

La sistemmedio estas modifita nur per la ĉefuzanto kiu ĝi deklaras la valorojn en /etc/nixos/configuration.nix. Ĝi estas listo, kiu enhavas la pakojn kiu disponebliĝos al ĉiuj uzantoj de la sistemo. Jen ekzemplo de /etc/nixos/configuration.nix kiu uzas la sistemmedion:

{ config, lib, pkgs, ... }:

{
  ...
  environment.systemPackages = with pkgs; [ zsh vim ];
  ...
}

Tiu deklaras, ke la pakoj nomitaj zsh kaj vim disponeblos por ĉiuj uzantoj de la sistemo. La duumdosieroj disponeblos kiel /run/current-system/sw/bin/zsh kaj /run/current-system/sw/bin/vim, por Ziŝo kaj Vim, respektive.

Parenteze, la sistemmedio ekzistas nur ĉe NixOS .

Uzantmedio

La uzantmedio estas tiu, kiu estas uzita kiam ajn la komando nix-env estas uzita. Ekzemple, instali ziŝon per nix-env:

$ nix-env -iA nixos.zsh

Ziŝo fariĝos specife disponebla por la uzanto kiu alvokas ĝin. Se johano estas la uzanto kiu rulis tiun komandon, tiam la ziŝa duumdosiero disponebliĝos kiel /home/johano/.nix-profile/bin/zsh. Se la uzanto mario ankoraŭ ne instalis ziŝon en sia profilo, tiam ĝi ne disponeblas por si. Se Mario havas la saman kanalon kiel Johano, kaj ĝi kuris la saman nix-env-komandon, tiam Nix ne plu bezonas elŝuti la ziŝan programan datumon el nulo. Anstataŭe, disponebliĝas por Mario la ziŝa programa datumo, kiu estis kreita de la procezo de Johano antaŭe. Tamen, se Mario uzas gitkopion aŭ alian version de kanaloj kontraŭ tiu kiun Johano uzas, kaj la versio de Ziŝo malsamas al tiu kiun Johano uzas, tiam la alvoko de nix-env per Mario elŝutos novan instancon de ziŝo .

Programadmedio

La tria medio, la programadmedio, estas kreita per la uzo de nix-shell. nix-shell ebligas la uzanton por krei sablujmediojn. La medio kreita estas izolita de la sistemo kaj kutimaj uzantmedioj. la medio kreita ankoraŭ uzos /nix/store, sed nek /run/current-system/sw/ nek ~/.nix-profile/ estos modifita. Kiun nix-shell disponigas estas medio, kiu estas aparta de la cetero de la sistemo, permesante la uzanton por krei porokazajn disponigojn sen maltrankvilo pli la modifado de la sistemstato. Per tio, uzanto gajnas la kapablon por uzi medion por elprovi diversajn disponigojn de apo aŭ por kontrasti eblojn antaŭ liverado.

Por krei mediojn kiuj estas malkonektitaj al la cetero de la sistemo, ni bezonas havi manieron por apartigi la dependencojn de apo kaj sia datumo mem, de kutima sistema interveno. nix-shell ebligas onin por krei maldikajn nivelojn de abstraktado, ekspluante la determinismon kaj risurcan administradon de Nix mem.

Por ilustri, ni kontrolu, ke GNU Hello ne fakte estas ankoraŭ instalita:

$ which hello
hello not found

Se tio estas la kazo, do bone. Aliokaze, unue forigi la GNU Hello-pakon.

Nu, por montri nix-shell, ni rulu GNU Hello en nix-shell, tiam ĝi revenos al la kutima uzantŝelo.

$ nix-shell --packages hello --pure --run hello
Hello, world!
$ which hello
hello not found

Kion tio faras, estas, ke ĝi elŝutos la duumpakon por GNU Hello, kreante puran ŝelan medion, tiam progresas por ruli la duumdosieron hello, kiu montros la konatan saluton al la ekrano. Se la ‑‑run opcio estas forigita, ni faliĝos en ŝelo:

$ nix-shell --packages hello --pure
[nix-shell:~]$ hello
Hello, world!

Tiu ŝelinstanco estas speciala tial, ke ĝi enhavas nur sufiĉan informon por igi la komandon hello disponebla. Ni eĉ povas kontroli la valoron de $PATH tie:

[nix-shell:~]$ echo $PATH | tr ':' '\n'
/nix/store/kc912zn1ry1xilcm901ip7p8s1iqv0f1-hello-2.10/bin
/nix/store/f9q8k36x9jpi8jmdpwifcywzywpxvhrs-patchelf-0.9/bin
/nix/store/xx2bclrflkcvrddvp6bd3wsasqs7vsp1-paxctl-0.9/bin
/nix/store/4d6f8hg5gv20nsbq7b52qzn6bcs4fvlh-coreutils-8.26/bin
/nix/store/f3vl26f3n18khgq1kybnzvwjbm0r9grg-findutils-4.6.0/bin
/nix/store/mvnjpifk06yjffrsd50rpr3jjfrjsqiv-diffutils-3.5/bin
/nix/store/0xwrn1p8fp8h3cynszpgbmhmydbzhns5-gnused-4.4/bin
/nix/store/avmxym1w34sc17nrilsmgrk469l3ml0z-gnugrep-3.0/bin
/nix/store/2vh4wllg66rw61ffdfwp1xm4r2yns44j-gawk-4.1.3/bin
/nix/store/rhjsykhxrzj3ca8da6b4g6v1yx53xpi3-gnutar-1.29/bin
/nix/store/w1vlvxlavmz39by5xpnhva36q2lbi9hf-gzip-1.8/bin
/nix/store/mgvqw07ssjhf1hb96md97rjkfsrmfmp6-bzip2-1.0.6.0.1-bin/bin
/nix/store/69y0laqzizjycwaqivbsp273n0ag3ayi-gnumake-4.2.1/bin
/nix/store/86blj9iqyxwmdgkn3dyrpib1gkbmz91v-bash-4.4-p5/bin
/nix/store/qjklkl51d6qp98n8nncvbv62p01pp6qf-patch-2.7.5/bin
/nix/store/8pcap19p6qwf06ra4iaja3n6k6p2jzwg-xz-5.2.2-bin/bin

La eligo malsamos kontraŭ la mia pro la kradvaloroj en la tenejaj dosierindikoj. Ekster la teneja dosierindiko de GNU Hello, la ceteraj estas la minimumaj komponantoj de nix-shell-instanco. Ĉi tiu sektoraro nomiĝas stdenv.

nix-shell serĉas la dosierojn shell.nixdefault.nix , en tiu ordo, ĉe la aktuala dosierujo dum startigo, por elŝargi la difinojn. Ni kreu ĝin, konservante ĝin kiel default.nix:

{ pkgs ? import <nixpkgs> {} }:

with pkgs;
stdenv.mkDerivation {
  name = "shell";
  buildInputs = [ hello emem ];
}

.nix-dosiero estas Nix-esprimo mem. En ĉi tiu ekzemplo, ĝi estas funkcio kiu akceptas unu argumenton kun implicita valoro. La bizara <nixpkgs>-esprimo indikas la valoron de la atribuo nixpkgs, deklarita en la media variablo NIX_PATH. Ĉe NixOS, ĝi aspektas jene:

$ echo $NIX_PATH
nixpkgs=/nix/var/nix/profiles/per-user/root/channels/nixos/nixpkgs:nixos-config=/etc/nixos/configuration.nix:/nix/var/nix/profiles/per-user/root/channels

En la dosierujo kiu estas indikata de la atribuo nixpkgs, ĝi estas la dosiero .git-revision. Ni kontrolu ĝian enhavon:

$ cat /nix/var/nix/profiles/per-user/root/channels/nixos/nixpkgs/.git-revision
1e8c01784a6a121fc94d111f4af7cc88dd932186

Ĉi tio diras al ni la version de Nixpkgs-kanaloj uzata en ĉi tiu profilo.

Iri reen, la deklaro with pkgs metas ĉiom da identigiloj en la lokamplekso, igas ilin videblaj. stdenv, kiu estis menciita antaŭe, estas atribuaro kiu inter multaj aferoj, enhavas la identigilon mkDerivation. mkDerivation, sinsekve, estas funkcio kiu akceptas unu atribuaran argumenton. Memorigu, ke la kunigkrampoj post mkDerivation specifas unu eron da argumento kiu estas atribuaro; ĝi ne havas semantikan similecon al la kunigkrampoj de aliaj programlingvoj por limigi la komencon kaj finon de funkciamplekso. Estas pluraj alĝustigiloj por ĝi, tamen por la celoj de simpleco, nur ni kontrolos name kaj buildInputs—la apenaŭaj atribuaj parametroj.

Por nia bagatela ekzemplo, la voloro de name povas esti io ajn. La valoro de buildInputs, tamen, estas grava. Ĉi tie, ili estas deklaritaj hello kaj emem. Estas referencoj al valoroj en la nixpkgs-markilo, kiun ni vidis antaŭe. Se ni ne uzis with pkgs , la esprimo estus:

{ pkgs ? import <nixpkgs> {} }:

pkgs.stdenv.mkDerivation {
  name = "shell";
  buildInputs = [ pkgs.hello pkgs.emem ];

Por manĝigi ĉi tiun esprimon al nix-shell, uzante ambaŭ hello kaj emem, rulu:

$ nix-shell --pure --run "hello | emem -w"
<p>Hello, world!</p>

nix-shell donas al ni fortajn abstraktadajn meĥanismojn kiuj estas rigarditaj tre malfacilaj por fari en aliaj metodoj. Ĝi ekspluatas la determinismajn kvalitojn de Nix, kreante fortan avantaĝon.

Surmetoj

Estos tempoj en kiuj oni devas fari ŝanĝojn al la paksistemo, tamen oni ne pretas por iri tutfreneze kaj fuŝi la gitdeponejon. Ankaŭ estos tempoj en kiuj oni volas havi privatan deponejon, sed oni ne volas publikiĝi. Surmetoj povas helpi onin por tiu celo.

Kiel la nomo implicas, la surmeto meĥanismo estas maniero por krei abstraktan nivelon super la ekzistantaj esprimoj. Unu uzo estas samkiel porti benkseĝaron por intervjuo—vi ankoraŭ estas vi sube, sed draste ŝanĝiĝis via aspekto. Alia uzo estas samkiel anstataŭigi viajn internajn organojn kibernetike—vi ankoraŭ estas iomete vi, sed draste ŝanĝiĝis pluraj partoj de vi interne. Alia uzado, kiu estas unu el miaj plej ŝatataj, estas krei novan eston el virtuala nenio.

Surmetaj dosieroj estas viaj konataj Nix-esprimoj kun specifa formato. Ili loĝas ĉe ~/.config/nixpkgs/overlays/. Se oni ne havas tiun dosierujon, oni povas krei ĝin per:

$ mkdir -p ~/.config/nixpkgs/overlays

Mi strukturas miajn surmetajn dosierojn en kiu ĉiu dosiero kongruas al unu pako, kies konduton mi volas ŝanĝi.

Transpasoj

Ekzemple, se oni volas certigi ke la dokumentaro por Rakido estos instalitaj, kreu la dosieron ~/.config/nixpkgs/overlays/racket.nix per la jena enhavo:

self: super: {
  racket = super.racket.override {
    disableDocs = false;
  };
}

Tiu estas Nix-funkcio kun du argumentoj—self kaj super. super referencas al la esprimoj kiuj apartenas al la sistemo, dum self referencas al la aro de esprimoj kiujn oni difinas. Estas devige, ke estas nur du argumentoj kaj ili estas self kaj super.

Sekve, precizigu, ke por la racket-atributo, ĝi vokos la funkcion override el la fonta tavolo, donante al ĝi atributan aron kiu enhavas la transpasojn.

Alia ekzemplo estas ke se oni volas ŝalti NaCl por Chromium, kreu la dosieron ~/.config/nixpkgs/overlays/chromium.nix per la jena enhavo:

self: super: {
  chromium = super.chromium.override {
    enableNaCl = true;
  };
}

Kiam oni instalas Racket aŭ Chromium, tiuj agordoj estos legataj kaj efektiviĝos.

$ nix-env -iA $(nix-channel --list | awk '{print $1}').racket

Novaj pakoj

Uzi la surmetan sistemon por krei novajn pakojn estas ideala se oni ne volas doni la pakon al Nixpkgs, oni volas privatigi ĝin, aŭ oni volas aldoni novan infrastukturon sen trakti la ekstran komplekson.

Ni supozu, ke ekzistas simpla ŝela programo moo kiu loĝas ĉe https://github.com/ebzzry/moo, kaj oni deziras paki ĝin. Por fari tion, oni skribos du aĵojn:

  1. la supran surmetan dosieron en ~/.config/nixpkgs/overlays/; kaj
  2. la Nix-esprimon kiu je moo fakte kreas.

Por #1, kreu la dosieron ~/.config/nixpkgs/overlays/moo.nix per la jena enhavo:

self: super: {
  moo = super.callPackage ./pkgs/moo { };
}

Tiam, por #2, kreu la dosierarbon por la esprimo. Memoru, ke ne devigatas la nomo pkgs:

$ cd ~/.config/nixpkgs/overlays
$ mkdir -p pkgs/moo

Tiam kreu la dosieron ~/.config/nixpkgs/overlays/pkgs/moo/default.nix per la jena enhavo:

{ stdenv, fetchFromGitHub, bash }:

stdenv.mkDerivation rec {
  name = "moo-${version}";
  version = "0.0.1";

  src = fetchFromGitHub {
    owner = "ebzzry";
    repo = "moo";
    rev = "abd22b4860f83fe7469e8e40ee50f0db1c7a5f2c";
    sha256 = "0jh0kdc7z8d632gwpvzclx1bbacpsr6brkphbil93vb654mk16ws";
  };

  buildPhase = ''
    substituteInPlace moo --replace "/usr/bin/env bash" "${bash}/bin/bash"
  '';

  installPhase = ''
    mkdir -p $out/bin
    cp moo $out/bin
    chmod +x $out/bin/moo
  '';

  meta = with stdenv.lib; {
    description = "Random helper";
    homepage = https://github.com/ebzzry/moo;
    license = licenses.cc0;
    maintainers = [ maintainers.ebzzry ];
    platforms = platforms.all;
  };
}

Per tiuj du dosieroj, oni nun povas instali moo :

$ nix-env -iA $(nix-channel --list | awk '{print $1}').moo

Finrimarkoj

Nix provizas potencajn ilojn por administri facile sistemojn kaj programadajn agordojn. Ĝi havas fleksajn facilojn por krei rendimentajn laborfluojn kaj distrubuajn modelojn. Se mi devas listigi la plej gravajn eblojn de la Nix-ekosistemo kiuj plaĉas al mi, ili estas la jena:

Alia grava ano de la Nix-familio estas NixOps; ĝi ebligas onin por disponigi NixOS ĉe «nudmetalaj» sistemoj, virtualaj sistemoj, aŭ la nubo, per la uzo de deklara aliro kiu estas konata al ni. Ĝi eblas disponigi al VirtualBox, Amazon EC2, Google Compute Engine, Microsoft Azure, Hetzner, Digital Ocean, kaj Libvirtd. Iru al la gvidilo por vidi pli da detalo.

Fundajn detalojn pri generadoj, derivaĵoj, kaj efektivigadoj estis eliziitaj intence en ĉi tiu artikolo. Ili povas fariĝi sekcio per si mem, aŭ mi eblas ĝisdatigi ĉi tiun artikolon por aldoni tiujn temojn. Estas eble, ke mi skribos novan sekcion pri NixOS .

Emaksa ĉefregimo por Nix-dosieroj haveblas de la ĉefdeponejo de NixOS. Ĝi ankaŭ haveblas per MELPA. Oni povas instali ĝin per:

M-x package-install EN nix-mode EN

Ekzistas aliaj pakaj administradaj sistemoj kiuj ankaŭ provas solvi ĉi tiun problemareon. Tiuj, kiujn mi konas estas AppImage, Zero Install, Snapcraft, kaj Flatpak.

La Guix System Distribution (GuixSD) estas linuksa distribuo kiu estas bazita sur Nix. Ĝi uzas Guile kiel sia API-lingvo. La kerna kontrasto inter GuixSD kaj NixOS, estas, ke GuixSD uzas GNU Shepherd anstataŭ systemd; neliberajn pakojn ĝi ne permesas; kaj ĝi uzas Linux-libre, malpligrandigita versio de la baza kerno kun ĉiom da komercaj aĵoj forigitaj. Pli da informo pri iliaj kontrastoj troveblas ĉi tie.

Ekster GuixSD, ekzistas aliaj projektoj kiujn Nix inspiris. Estas Habitat, aplikaĵa aŭtomacia framo; kaj ied, alterna paka administrilo por Node.js.

La artikoloj de Luca BRUNO, James FISHER, kaj Oliver CHARLES, kune la NixOS, Nixpkgs, kaj Nix gvidiloj, ege helpis min por kompreni Nix. Apartaj dankoj iras al François-René RIDEAU por enkonduki min al Nix antaŭ multaj jaroj.

La NixOS-fondiĝo estas registrita senprofitcela organizo; la oferdonoj ege helpas en la programado de Nix. Aliĝu al la komunumo kaj helpu ĝin kreskiĝi!

Bonifiko

Jen la ipsilonkombinatoro en Nix, aplikita al la faktoriala funkcio:

nix-repl> y = x: ((f: (x (v: ((f f) v)))) (f: (x (v: ((f f) v)))))

nix-repl> b = p: (n: if n == 0 then 1 else (n * (p (n - 1))))

nix-repl> f = y b

nix-repl> f 20
2432902008176640000

aŭ, en unu esprimo, per let:

nix-repl> let y = x: ((f: (x (v: ((f f) v)))) (f: (x (v: ((f f) v)))));
              b = p: (n: if n == 0 then 1 else (n * (p (n - 1))));
              f = y b;
          in f 20
2432902008176640000

Oni povas konduki la ĉefeligujon al nix-repl:

$ echo 'let y = x: ((f: (x (v: ((f f) v)))) (f: (x (v: ((f f) v))))); b = p: (n: if n == 0 then 1 else (n * (p (n - 1)))); f = y b; in f 20' | nix-repl
Welcome to Nix version 1.11.8. Type :? for help.

nix-repl> let y = x: ((f: (x (v: ((f f) v)))) (f: (x (v: ((f f) v))))); b = p: (n: if n == 0 then 1 else (n * (p (n - 1)))); f = y b; in f 20
2432902008176640000

nix-repl>

Dank’ al Dan SVOBODA pro la korektoj.