Retrospektive
Malfacileco estas tio, kiu vekas la geniulon.
—Nassim Nicholas TALEB
Mi ne tute aprezis tion, kion tiuj vortoj signifis antaŭ nun. Mi lernis, ke krom la sperto, estas alia grava afero, kiun la vivo instruas al ni—travivado. Kiam ni estas en la rando de disfalo, paneo, aŭ eĉ morto, ekaperas la plej gravaj aferoj en niaj vivoj antaŭ niaj okuloj.
Kiam ni ricevas multan doloron, kaj ni travivas ilin, ni vivos por rakonti. Ni vivos kunhavi la rakonton por venontaj generacioj. Kiam ni suferas kaj brakumas la necesan agonion, ni estas devigita pensi retrospektive. Tiam ni estas devigita analizi. Tiam ni estas metita en pozicio, en kiu, ni ne plu povas priprokrasti la sekvan idealan aferon por fari. Mi konsciis, ke kiam ni travivas afliktadon, komencas okazi magia io. Kaj kiel por mi, tio alvenis en la formo de malĝentila vekiĝo.
Mi ne sciis, ke magia io disfaldos. Per ne nei mian staton, mi kapablis brakumi la premion. Mi konsciis, ke kiam mi povis avidi spiron, mi malŝlosis partojn de mi, kiuj restis nekonitaj antaŭe. Malrapide, kiel la lumradioj de la suno en la mateno, tuŝanta la akvoglobetojn sur folio, mi konsciis vidi min mem, kiel per unuafoje vidi mian rebrilon sur lageto. Mi malkovris, ke estas multaj latentaj partoj de mi, simple restadas esti vekitaj.
Ĉe la pinto de mia agonio, mi katapultiĝis al memdetruo. Per kolerego, mi fingromontris al mi, sen antaŭzorgo. Mi malestime kriegis al mi, metante ĉiom da kulpo sur miajn ŝultrojn. La plej malbona parto de tio, estis ke, mi haste faris ilin. Mi ne estis prudenta eĉ al mia memo. Mi ne konsciis, ke mi jam bredis tutan kolonion de sola specio de vermo, kiu do ankoraŭ manĝas min de la ene kaj manuzis min lau ilia volo. Mi ankaŭ estas tentita multfoje por krei promesojn al mi; promesoj kiuj iutempe ne estis esprimita, krei mian propran ĥaoson kaj danĝeron. Mi forgesis ami mian propran memon.
Mi jam demandis al mi alian gravan demandon. Demando, kiu ultimate liveris sendormajn noktojn, maltrankvilecon, kaj la neeblecon por tute kompreni la senperan tempon kaj spacon ĉirkaŭ mi. _«Ĉu farindas tio?»_ Ŝajnis al mi tiutempe, ke kiam ajn mi pripensas tion, mi malfermas la skatolon de Pandoro. Kaj iumaniere, ĉiam mi konvinkis min mem por malfermi ĝin, por vidi ĝin mem. Me tro sciemis scii, kio estis ene, malgraŭ la admono de mi. Alia sciema animo diris sian opinion, avizas min, ke tio estis la malĝusta demando por demandi. Ke, mi devus serĉi la ĝustan respondon per mi mem, kvazaŭ provi trovi mian vojon hejmen.
Iu unufoje frapis ĉe la pordo—estis la bedaŭro. Malgraŭ ĝia ŝajne kompatinda stato, mi ne permesis eniri ĝin, kiel ajn persista ĝi estis. Mi scias, ke en la momento, en kiu mi permesas eniri ĝin, ĝi tuj bonvene sentos por si mem, kaj komforte sentos ĉirkaŭ la loĝejo, kvazaŭ ĝi apartenas al si mem. Ĉiufoje ĝi frapis ĉe la pordo, ĝi demandis ĉu ĝi bonvenas. Mi kuraĝanime diris la respondon «ne» ĉiufoje. Mi devus diri al mi, ke se mi ne faris tion, mi ne devus sperti la doloron. Tio eraras laŭ multaj manieroj tial, ke se mi ne faris tion, mi ne devus esti tie en la unua okazo, por demandi tiun demandon. La kapablo por diri tiun demandon estis atesto de la sperto. Postvidado estas 20/20.
Mi ofte aŭdis la frazon «Vi ne devis doni la ĉion.» Tio estas eble taŭga tio al ili. Tio estas eble taŭga al iliaj metodoj, tamen nepre ne por mi. Kial? Pro tio ke mi ne povos esplori miajn limojn se estas mi mem, kiu metos la limojn, antaŭ ol mi eĉ esploras. Se mi ne ege strebas, mi ne povas iri ien. Mi porĉiame enfermiĝos en la sama loko. Se oni ne donos sian plej bonan strebon en ĉiu ŝanco kiun ĝi havos, la agoj facile falas al la kategorio de duagradeco. Se io farindas, indas fari ĝin tre bone.
Niaj mensoj reagas pro stimuloj, kaj ĉi tio ankaŭ aplikiĝas al iliaj prikomponantoj, kiel niaj bonfartoj kaj pensmaniero. Kiam ni trotrejnas niajn korpojn, plej verŝajne, ili spertos vundojn. Tamen, kiam trejnas niajn korpojn proksime al la limoj, ĉe la rando de rompado, ili plifortiĝos. Do, kernas scii niajn limojn al niaj kreskadoj. Scii kiam ĉesi ege signifas se ni volas trapasi niajn maljunajn limojn. Per atenteme iras al niaj rompadaj limoj, ni malŝlosas pli grandan potencialon.
Armiĝis per pli da scio, mi nun pli avidas alfronti ian defion, eĉ tio signifas kontraŭstari en ŝtormo. Mi transiros miajn malnovajn limojn, eĉ signifas vundiĝi denove. Mi aŭdacos la demonojn por iri rekte al mi, ĉar mi igas ilin sperti mil mortojn. Ĉiufoje mi falas, mi stariĝos denove por daŭrigi la batalon. Mi ege frapos pli ol la lasta frapo, tiel longe kiel sango kuras tra mia korpo, tiel longe kiel sentas mi la palpeblan aeron de mia spiro.