Milda Enkonduko al Sofismoj

Esperanto┃English
Laste ĝisdatigita: la 23-an de junio 2022

Lerni ne necesas; nek travivas.
—W. Edwards DEMING

wallhaven-333472

Enhavotabelo

Enkonduko

Sofismoj estas eraroj en rezonado, ĉefe kreitaj en la konstruado de argumentoj. Unuj estis faritaj intence por manipuli kaj trompi, dum unuj estas faritaj pro malscio kaj neprudenteco. Sofismoj estas dividitaj en du specoj—formalaj kaj neformalaj. Formalaj sofismoj, ankaŭ nomataj logikaj sofismoj, esprimiĝas en sistemo kiel propozicia logiko. Neformalaj sofismoj estas eraroj en la enhavo de la premisoj.

En ĉi tiu artikolo mi lakone trairos pri kelkaj sofismoj renkontitaj en la ĉiutaga vivo. Iom da ili estas kaŝitaj en klaraj vidoj dum aliaj rampas en la anguloj kaj bezonas pli proksiman ekzamenon.

Post ĉi tio, do, konsekvence de ĉi tio

Post kiam okazis A, okazis B. Tial, A kaŭzis B. Kiam okazo okazis post alia okazo, estas antaŭsupozite, ke tio, kio okazis antaŭe devis havi la kaŭzon.

«Post kiam Silvja preĝis al Vakelo, sia patro pliresaniĝis el lia malsano. Do, ni kultu Vakelo!»

Ĉi tio estas erara ĉar Silvja malatentas la eblecon, ke estis eble la medikamento kiu plisanigis sian patron.

Dum ĉi tio, do, ankaŭ de ĉi tio

Dum okazas A, okazis B. Tial, A estas rilata al B. Kiam okazo okazis kune alia okazo, estas antaŭsupozite ke, tio, kio okazis kun ĝi devas esti rilata.

«Ho, mia dio! Ĉu vi konsciis, ke dum mi movas ĉi tien, en Novjorkon, Petro ankaŭ faris tiel! Niaj mensoj devas esti konektitaj per astraj fortoj!»

Ĉi tio estas erara ĉar ŝi ne konsideris la aliajn faktorojn, kiel Petro movi al Novjorko per sia propra volo kaj ne per magio.

Kontraŭpersone

Ĉi tio okazas kiam anstataŭ prezenti kazon kontraŭ argumento, persono A atakiĝas persone per persono B. Ĉi tio estas fifarita por malkreditigi personon A laŭ kio ĝi estas anstataŭ la argumento kiun ĝi tenas.

Post kiam Maria prezentis persvadan pruvmaterialon pri la malsukcesoj de demokratio, Karlo kontraŭparolis, ke oni ne devas kredi ion ajn el virino kiu ne estas edziĝinta, ne havas infanojn, kaj aŭskultas bizaran muzikon.

La persona stato de Maria ne havas efikon al siaj asertoj . La diroj de Karlo nekoncernas. Tiuj, kiuj devas esti atakitaj estas la argumentoj de Maria, ne ŝia persona stato.

Ankaŭ vi

Ĉi tio estas fifarita kiam argumentoj de persono estas asertite falsaj pro tio ke la persono mem estas kontraŭdira.

Kuracisto: «Ĉesi fumadon pro ĝi estas noca al via sano.»
Kuracato: «Vi mem fumas, do mi ne povas observi vian konsilon.»

La kuracato malvalidigis la dirojn de la kuracisto pro tio ke la kuracisto ankaŭ fumas. Estus pli bona starpunkto, se la kuracato prezentis kontraŭargumenton, ke fumado ne nocas al la sano.

Malsimpla demando

Ĉi tio okazas kiam antaŭsupozo estas kreita antaŭe, kaj respondo estas devigita el limigitaj opcioj, kiel «jes» aŭ «ne.»

«Karlo, ĉu vi jam ĉesis esti malfidela al via edzino?»

Ĉi tio estas erara ĉar la parolanto antaŭsupozas, ke Karlo jam estis malfidela al sia edzino, almenaŭ unufoje. Se Karlo jesas, do li jam estis malfidela al sia edzino antaŭe, kaj li jam ĉesis. Se li neas, do li jam estis malfidela al ŝi antaŭe, kaj li ankoraŭ daŭras esti malfidela al ŝi.

Falsa dilemo

Ĉi tio estas fifarita kiam persono estas devigita por elekti starpunkton aŭ respondi al demando per truditaj limoj. Ĉi tio ankaŭ nomiĝas nigra-aŭ-blanka aŭ la aŭ-aŭ sofismo.

«Aŭ vi estas kun mi aŭ vi estas kontraŭ mi.»

Ĉi tio estas erara ĉar la parolanto prezentas treegajn starpunktojn eĉ ekzistas aliaj starpunktoj aparte la prezentitaj opcioj. Ĉi-kaze, la demandita persono eble malfervoras al la starpunktoj de la parolanto.

Falsa kompromiso

Ĉi tio estas fifarita kiam griza areo estas devigita eĉ ekzistas klaraj elektoj. Ĉi tio ofte rimarkita en ĵurnalismo por prezenti egalan kaj senantaŭjuĝan raportadon.

«Ĉiuj en ĉi tiu tablo havas sian propran opinion. Neniu necese ĝustas aŭ malĝustas.»

La parolanto evitas la diskuton kaj la decidon pri la ebleco, ke unu aŭ pli argumentoj eble estas la solvo al la problemo. Ĉi tio estas fifarita por «sidi sur la palisaro» kaj «ludi sendanĝere.»

Hasta ĝeneraligo

Ĉi tio farita kiam estas supozite, ke parto kreas la tuton. Estas farite kiam konkludo estas tirita el specimeno kiu ne estas sufiĉe granda.

«En mia junaĝo mi estis seksume fitraktita per samseksemulo. Tiel, samseksemuloj estas fiaj kreaĵoj, kaj ili devas esti punitaj.»

La parolanto supozis, ke nur pro tio, ke ĝi spertis malbonan okazaĵon en sia vivo antaŭe, ĝi konkludis, ke ĉiuj samseksemuloj malnoblas, kaj ili devas esti traktitaj per malestimo kaj naŭzo.

Balaema ĝeneraligo

Ĉi tio estas fifarita kiam grandparto estas supozita por komponi la tuton. Estas farite kiam signifoplena elcento aplikiĝas al la tuta kompono.

«En ĉiuj retbutikoj kiujn mi vizitis, ne ekzistas unu kiu vendas globskribilon kun blua pinto. Tio signifas, ke mi ne povas trovi en la tuta lando tian globskribilon.»

La parolanto jam rezignis pri la ebleco, ke tia globskribilo povas ekzisti en unu aŭ pli retbutikoj kiujn ĝi ne ankoraŭ vizitis.

Respondeco de pruvo

Ĉi tio estas fifarita kiam la respondenco por prezenti pruvon sidas ĉe persono A, la iu, kiu faras asertojn, ne ĉe persono B, who dubas la asertojn de persono A.

Persono A: Ekzistas granda blato kiu fekas stelojn kaj loĝas ekzakte 100 000 lumjaroj for de kie mi alfrontas nun. Pruvu, ke ĝi ne ekzistas! Persono B: Mi ne povas pruvi ĝian neekzistecon. Persono A: Pro tio ke vi ne povas pruvi la neekzistecon, do ĝi devas ekzisti!

Anstataŭ prezenti pruvon al siaj asertoj, persono A movas la respondecon de pruvo al persono B. Ĉar ne ekzistas fizikaj manieroj de persono B por pruvi, ke malvalidas la asertoj de persono A, persono A antaŭsupozas ke siaj asertoj devas esti veraj.

Glata inklino

Ĉi tio estas fifarita kiam io estas supozita por okazi sekve, pro alia kaŭzo. Tio estas, se oni permesas A, B okazos sekve. Pro tio, A devos okazi.

«Se ni permesos la uzadon de pafiloj por civiluloj, do plikreskiĝas la krimoprocento ĉar krimorganizoj povas preni pafilojn facile.»

Ĉi tio malsukcese konsideras, ke la grandparto da pafiloj kiujn krimorganizoj uzas ne venas de laŭleĝaj metodoj.

Ruĝa haringo

Ĉi tio estas fifarita kiam nekoncerna temo estas enkondukita por forkonduki atenton de la originala argumento. La «ruĝa haringo» estas enĵetiĝita, sub la ŝajnigo, ke ĝi estas rilata al la originala temo.

Raportistino: «Kiel vi planas trakti la atentindaĵojn pri korupto?»
Kandidato: «Mi donos al ĉiuj postenojn, kaj mi malpligrandigos enspezimpostojn.»

La celo estas forlasi la originalan temon, por forkonduki la aŭskultanton. Ĉi tio estas ofte rimarkitaj en politikaj intervjuoj kaj diskutoj.

Ĉifonfiguro

Ĉi tio estas fifarita kiam persono B prezentas malplifortan, fuŝformitan version de la argumento kiun persono A tenas. Persono B do atakas ĉi tiun version, kaj se ĝi triumfas, ĝi konkludas, ke la argumento de persono A estas malvenkita.

Karlo: «Reklamoj pri alkoholaĵoj devas esti malpermesitaj en amasmedioj ĉar nepreskreskulan trinkadon ĝi malrekte spronas.»
Petro: «Homoj jam trinkadis alkoholaĵon longatempe. Ili daŭras fari tiel.»

Petro false reprezentis la starpunkton de Karlo kiel: «Popolo devas fordoni trinkadon de alkoholaĵo.» Tio ne estas kion Karlo diris.

Apelo al aĝo

Ĉi tio estas fifarita kiam estas argumentite, ke superas tre malnovaj aŭ tre novaj argumentoj. Ĉi tio estas ofte rimarkita en merkatado kaj reklamado.

«Niaj novaj kaj plibonigitaj Super Eferveska Lavpulvoro Z lavas makulojn pli bonas ol la superaj produktaĵoj.»

Ĉi tio malsukcese diras kial iliaj produktaĵoj pli bonas ol la aliaj. Nur pro tio ke io malnovas aŭ novas ne signifas, ke ĝi pli bonas.

Apelo al servodaŭro

Ĉi tio estas fifarita kiam aĝo de persono estas uzita por subteni la validecon de siaj asertoj. Ĉi tio kutime estas aplikita kontraŭe al iu kiu pli junas.

«Mi jam estas en la profesio dum tridek jarojn. Vi havas nur tridek jarojn, kion vi scias pri programlingva desegno?»

Estas antaŭsupozite ĉi tie, ke nur pro tio ke iu pli junas al ri, iu fariĝas malplikompetenta por la diskutitaj aferoj.

Apelo al aŭtoriteco

Ĉi tio estas fifarita kiam la agoj, elektoj, kaj vortoj de persono de aŭtoritato, aŭ sperto, uziĝas por refuti la asertojn de alia persono.

«La teorio de evoluado eraras pro Johano, kiu estas sciencisto diris, ke li ne kredas ĝin.»

Nur pro tio ke iu estas sciencisto, ne signifas ke ĝi subtenas la [teorion de evoluado](http://notjustatheory.com/). Estas verŝajne, ke eĉ ĝi estas sciencisto li ne kredas la antaŭmenciitan teorion.

Apelo al anonima aŭtoritato

Ĉi tio estas fifarita kiam apelo al aŭtoriteco estas farita, sed la aŭtoritato ne estas nomita. Estas malfacile nun por validigi la asertojn.

«Spertuloj konsentas, ke la trinkado de glaso da Ikso-Suko ĉiutage plisanigos onin.»

Ĉi tio estas malsukcesa pro la malsukceso por precizigi la tielnomatajn spertuloj. Kiam demandite pri kiuj estas ĉi tiuj spertuloj, oni uzos taktikojn por eviti la demandojn.

Apelo al falsa aŭtoritato

Ĉi tio estas fifarita kiam apelo al aŭtoriteco estas farita, sed la koncerna aŭtoritato estas ekster la regiono de ies fako.

Petro estas bonega plumbisto. Kiam demandite pri iu produktaĵo por sano, li diris, ke li amplekse studis kaj revuis la efikecon de Ikso-Kapsuloj, kaj asertis, ke la kapsuloj ja plibonigas la sanon de la reno.

Petro, bedaŭrinde, nek estas kompetenta profesiulo por sanajn produktaĵojn studi kaj revui, nek li havas fortan sperton faronte tian kazostudon.

Apelo al populareco

Ĉi tiu sofismo deklaras, ke se plejmulto da homoj—rilate al la parolantoj—elektas specifan pozicion, do tiu pozicio devas esti vera. La baza ideo estas, ke aserto devas esti akceptita kiel la vero sur la fundoj, ke la homoj estas aprobaj rilate al tiu aserto.

«La plejmulto da afiŝoj ĉe Fejzbuko subtenas Inel por prezidenteco. Ilia elekto devas esti ĝusta. Mi ankaŭ voĉdonos por si.»

Ĉi tio okazas kiam persono kredas je io nur tial ke ĝi estas populara laŭ certaj kondiĉoj. Alia maniero por priskribi ĉi tiun sofismon estas, ke ĝi estas la mensostato de la grego. Sekureco en nombroj.

Apelo al la naturo

Ĉi tiu sofismo estas fifarita kiam estas argumentite, ke nur pro io naturas aŭ okazas nature, signifas, ke ĝi estas idealas aŭ bonas.

«Silvja asertas, ke se produktaĵo ne estas etikedita ‹organika› aŭ ‹natura,› do ĝi ne estas ideala por konsumado.»

Kultivita tabako (Nicotiana tabacum) estas natura planto kiu estas kulpa por pli da kvin milionoj da mortoj jare ĉirkaŭ la mondo. Cianado, ĥemia kombinaĵo, kiu estas unu el la plej venenaj substancoj, aperas nature.

Apelo al la emocio

Ĉi tiu sofismo estas fifarita kiam emocioj uziĝas por ellogi erarigan respondon el la celulo. La baza ideo estas, ke emociaj taktikoj uziĝas por persvadi personon por kredi, ke validas la prezentata argumento.

«Petro, manĝu la brokoliojn. Pensu pri ĉiom da malriĉaj, malnutrantaj, kaj senhejmaj infanoj ĉirkaŭ la tutmondo, kiuj ne manĝas bone.»

La gepatroj de Petro igas lin por manĝi la brokolion, per la uzo do emocia trompo, anstataŭ doni fortikajn kialojn, ke Petro devas manĝi la brokolion ĉar ĝi nutras.

Apelo al forto

Ĉi tiu sofismo estas farita kiam la minaco de forto aŭ fortego estas uzita por devigi personon por akcepti aserton kiel vera. Ĉi tiu sofismo estas ofte rimarkita en religiaj grupoj.

«Se vi ne obeos la vortojn de Vakelo, vi forbruliĝos en la torturemaj flamoj de la geheno.»

Anstataŭ doni kialon kial oni devas aŭskulti Vakelo, minacoj de fortegoj estas uzitaj por devigi iun devigi por blinde observi.

Apelo al tradicio

Ĉi tiu sofismo estas farita kiam estas disputite, ke nur pro tio ke io estas tradicia aŭ la normo, do tio devas esti observita. Ĉi tiu ofte estas rimarkita en religiaj grupoj kaj kulturoj.

«Estas kutime de ni por ĉiujare partopreni en la marŝado de Kabobohan. Ankaŭ vi devas partopreni!»

Ĉi tiu malsukcese eldiras kial oni devas aliĝi en la evento. Anstataŭe, estas disputite, ke ĝi devas esti farita sur la fundoj, ke tradicias.

Apelo al devenoj

Ĉi tiu estas fifarita kiam estas antaŭsupozite, ke argumento aŭ parolanto de specifa deveno havas pli da valoro aŭ pezo. Ĉi tio ofte estas rimarkita en sociaj klasoj, biologiaj devenoj, kaj kulturoj.

«Kaŭze de Leodo devenas el malriĉa familio, kiam li elektiĝos prezidento, mi certas, ke li povas helpi la kamparanojn kiel ni.»

Ĉi tiu supozas, ke pro tio ke Leodo devenas el malpli bonsortaj sociaj statoj, li favoros tiujn, kiuj ankaŭ malriĉas, same kiel li antaŭe.

Apelo al la estonteco

Ĉi tio estas farita kiam persono uzas la necertecon de la estonteco por subteni sian argumenton. Ĝi asertas, ke en la estonteco, riaj asertoj eventuale iĝas efektivaj.

«Neniu ankoraŭ faras ĝin, tamen mi certas, ke en la estonteco, ĉiuj estos.»

Ne ekzistas konataj manieroj nuntempe por validigi riajn asertojn, ĉar maleblas vidi aŭ sperti la estontecon.

Apelo al kompliko

Ĉi tio estas fifarita kiam persono asertas, ke nur pro tio ke ĝi ne komprenas ion, do signifas ke plejmulto da homoj ankaŭ ne povas fari ĝin.

«Mi ne ankoraŭ povas kompreni la lambdokalkulon. Ve. Plej verŝajne, neniuj efektive komprenas ĝin.»

La parolanto aplikas siajn personajn limojn al ĉio, pro ĝi mem ne povas fari ĝin. Ĉi tio similas al hastaj ĝeneraligo.

Apelo al ekvilibro

Ĉi tio estas fifarita kiam la ideo de ekvilibro estas uzata kiam ĝi ne konvenas. La vorto «ekvilibro» en ĉiuj kuntekstoj estas malbone difinita, kaj ĝi eble havas plurajn interpretojn.

«Devus ekzisti ĥaoso kaj malharmonio por krei ekvilibron en la kosmo.»

Estas malklare, kian ekvilibron la parolanto priparolas. Kiam demandite, ĝi malsukcese klarigas kial tia afero necesas. Gi plu argumentas, ke pro militoj kaj terorismoj neeviteblas, do ili devus ekzisti por krei ekvilibron. Ĉi tio estas mankhava rezonado—nur ĉar oni ne povas forigi la neeviteblajn aferojn, ne signifas, ke ili necesas.

Argumentado per rondo

Ĉi tiu sofismo estas farita kiam la pruvota io estas uzita kiel unu el la premisoj. Estas ekzemple de ronda rezonado.

«La diaj vortoj de Vakelo estas puraj, superbaj, kaj seneraraj pro tio ke ili estas diritaj en La Eterna kaj Transcenda Libro de Vakelo.»

Ĉi tio senhoneste antaŭsupozas la validecon de la ekzisto de tia esto, kaj por pruvi ĝin, signifas, ke oni devas supozi unue la ekzistecon de tio. A pro A.

Selektiva observo

Ĉi tio estas fifarita kiam konkludo estas farita el mallarĝaj kaj limigitaj observoj. Ĉi tio ankaŭ estas sofismo de neplena pruvmaterialo. Amasmedioj kaj socimedioj malgloras de ĉi tio.

«Silvja estas vivanta per beata kaj elizea vivo ĉar mi ofte vidas ŝiajn afiŝojn en la socia reto, ke ŝi estas feliĉa.»

La parolanto malatentas la eblon, ke tiuj, kiujn ĝi vidas, ne fakte veras ĉar Silvja eble nur afiŝaŝ afiŝojn kiujn ŝi volas homojn por vidi kaj kredi.

Ne vera skoto

Ĉi tio estas fifarita kiam argumento estas farita per aserti, ke konduto nur akcepteblas ene la limigoj de certaj normoj.

«Kial vi ne manĝas per la piedoj? Vera Vakelanto devas manĝi piede!»

Ĉi tio estas speco de falsa pureco. Ĝi asertas, ke nur ekzistas unu akcepteblan maniero, ke Vakelantoj devas manĝi. Ĉi tio similas al apelo al tradicio.

Ne eltrovita ĉi tie

Ĉi tio estas fifarita kiam iu kiu fremdas aŭ lokas, estas rigardita pli bone aŭ pli malbone. Ĉi tio ofte estas rimarkita en sociaj klasoj, kulturoj, tradicioj, generoj, kaj seksoj.

«Kion Karlo scias pri inismo? Li estas viro!»

Ĉi tio argumentas, ke nur pro tio ke Karlo estas viro, signifas, ke la ideologiojn de inismo li ne scias subteni. Ĉi tio ankaŭ estas ofte rimarkita en enportitaj produktaĵoj, asertante, ke ili supras kontraŭ la lokaj versioj pro tio ke ili estas «enportitaj.«

Eksigo

Ĉi tio estas fifarita kiam ideo estas malakceptita sed ne estas klarigita kial. Ĉi tio estas ofte farita kiam ideo ne plaĉas al persono, kaj ĝi uzas trudan eksigon de argumento.

«Pro vi malferme kontraŭparolas pri demokratio, vi devas forlasi la landon kaj trovi iun kiu adaptas al viaj preferoj!»

La parolanto ne deklaras siajn kontraŭparolojn, kaj ĝi uzas malprofundan vorton por tia diro. Ĝi malkomfortas pri la kontraŭparoloj, kaj maniero de ĝi por trakti ĉi tiun malkomforton estas forigi la estiginton de tiaj kontraŭparoloj.

Malbona analogio

Ĉi tio estas farita kiam parolanto argumentas, ke nur pro tio ke du aferoj similas laŭ iuj trajtoj, konsekvence ke ili devas kunhavi aliajn trajtojn.

«Kiam oni miksas kafon, sukeron, kaj lakton per kulero, ili turniĝas, kaj ili keras novan ion—bongusta trinkaĵo. La sunsistemo ankaŭ turniĝas. Se la ĉielaj korpoj ĉirkaŭ la suno rapide turniĝas, io kiel la antaŭa devos esti kreita.»

La parolanto konfuziĝas pri iu kiu rekte rimarkeblas al io kiu ne rekte rimarkeblas, kaj konkludas per falsaj komparoj.

Malkreskita aserto

Ĉi tio estas farita kiam parolanto asertas ion, sed ĝi poste malkonfesas ĝin per doni kontraŭdirajn deklaroj. Ĉi tio ankaŭ nomiĝas «havi vian kukon.»

«Aŭskultu filo, mi ne kredas je fantomoj. Tamen, hieraŭ vespere, kiam mi estis sola en mia ĉambro, mi aŭdis batetajn sonojn sur la lampotabelo. Mi certas, ke tio ne estis mi. Devas esti la nevideblaj astraj estoj.»

La parolanto faras aŭdacajn dirojn pri ne kredi la paranormalajn ekzistecojn de fantomoj, sed li malkonfesis kaj asertas siajn vortojn, ke iuj astraj estoj devas esti la fonto de la batetaj sonoj. Oni asertas A, sed poste asertas kontraŭ-A.

Malplej aprobebla hipotezo

Ĉi tio estas farita kiam persono malhoneste malatentas persvadan kaj fortan pruvmaterialon, favorante implikitan ion kiu petas pli da demando.

«La statuo de virgulino Maria en la monteto de Idjaj ploris per sango. Ŝi devis esti ploranta pro la pekoj kiujn homaro kreas.»

La rigardantoj estis tre servopretaj por akcepti la ideon, ke la statuo estis ja ploranta de «dia» sango. Estis poste malkovrite, ke dukto estis konektita per kondukilo kaj bovosango estis pumpita tra ĝi.

Movi la celfoston

Ĉi tio estas farita kiam persono B ŝanĝas sian pozicion post kiam persono A sukcese atakis la komencan pozicion de persono B. La celo estas per persono B por movi la celfoston por ke estu tre malfacile de persono A por ataki la novan movitan celfoston de persono B.

Petro asertis, ke estis pro la ĉiutaga ingestado de Ikso-Kapsuloj kiu plisanigis siajn renojn. Kiam li estis diagnozita de rena gruzmalsano, li asertis, ke se ne estis pro Ikso-Kapsuloj, lia sano devus esti pli malbone.

La parolanto ŝanĝis sian pozicion kiam siaj komencaj asertoj estis kompromitaj. Kiam la situacio ŝanĝiĝis, la parolanto ankaŭ ŝanĝis sian pozicion.

Veneni la puton

Ĉi tio estas fifarita kiam persono B kontraŭparolas, ke unu aŭ ĉiom da fontoj de persono A nevalidas kaj neutilas, igante la argumentojn de persono A neakcepteblaj.

«Unu el la fontoj de via papero estas raporto de bone konata verkoŝtelisto. Ĉi tio igas viajn proponojn invalidaj kaj ni ne akceptos ilin.»

Supozante, ke la fonta informo ja validas, la argumento kiun persono A prezentas ne malvalidiĝas. Ĉi tio estas rilata al apelo al devenoj.

Finrimarkoj

Mi esperas, ke per ĉi tiu afiŝo, mi povis doni plian pensadan klarecon.