Super, Sube, kaj Aliloke

Esperanto┃English
Laste ĝisdatigita: la 23-an de junio 2022

La nuraj limoj kiujn havas oni, estas la limoj kiujn kredas oni.
—Wayne DYER

timon-klauser-3MAmj1ZKSZA-unsplash

Nia ruza kapablo por preterlaso estas ridinde alta, ĉu solvi problemon aŭ simple provas esti kreema. Niaj impetoj por troe realigi estas malkutime regaj se niaj komencaj atendoj ne satiĝis. Ni tiras niajn konsciojn al longaĵoj preskaŭ nesondeble ĉar ni pensas, ke se ni enverŝi multan pensaĵon, la elveno estas pozitive kaj proporcie alta laŭ niaj konvinkoj.

Ni plendas pri niaj mankoj de iloj. Ni plendas pri niaj mankoj de rimedoj. Tamen, ni miregas kaj ni alportiĝas al ŝoka nekredemo kiam iu faras ion per multe malpli ol kion niaj manoj havas. Ni elrevigas la probablon ke tiu kiun ni trovas, fakte estas ja sur nia orelo. Nia kapablo por eksigi idealajn opciojn kiuj staras antaŭ ni estas ŝoka. Kial ni devas fosi subteran subtervojon por enigi, kiam ĉio kion ni devas fari, estas frapi ĉe la pordo?

Estas tre alarme ke ni pozicias nin mem nepravigeble por neproteste akcepti konceptojn nur pro tio, ke estis dirita al ni por asimiligi ilin. Ni kredas ilin kiel verojn sen fari la plej minimuman progreson por supozi, ke tio kion vi ĵus aŭdis, estas senerara. Ankaŭ estas alarme, ke por la multaj homoj, se ne la plimulta, ili ja kredas tion kio estis dirita al ili, laŭlitere anstataŭ esti kritikanta, levante la manojn por demandi pri la eble dubemaj pretendoj. Kiam ni jesas, sen doni la plej malgrandan kvanton da penso, efektive ni kovris nin mem per kuseno kiel nubo, kiuj dum faras ĉion tuj apuda el via ĉiela haŭto, ni malatentas ĉasi la intelektan sekurecon kaj ni donas al ni mem-aprobitajn paraŝutojn.

Pli grave, ni ankaŭ malkovras, ke multe da homoj radikale pozicias sin mem al senlimaj pozicioj. Ni estas tre amaj elpensi kaj nomizi etikedojn inter ni. Ni pensas, ke per movi nin mem al bunkroj de pensoj, ni konstruas supozojn, ke pro la sekureco kiun nia bunkro disponigas, ni superis. El niaj desoksiribonukleaj acidoj, kiuj provizas al ni la informon kiu enhavas la kodon de tio, kio igas nin funkcii; ni devias al niaj cerboj por deponi jam pli da informo. Nia simpla kodo ne plu povas enhavi la diversajn pecojn da informo.

Bedaŭrinde tio kion ni havas, en niaj individuaj cerboj, ne estas sufiĉa por loĝigi niajn ĉiam kreskantajn domon de scio. Ni devis trovi manieron por registri ilin ekster niaj korpoj, konservata ie, en kiu, ektrakti la datumon estas unu el la plej kritikaj operacioj. Ni komencis per skribi sur ŝtonoj, muroj, kaj io ajn kiu espereble daŭrus enhavi tion kion ĝi devas enhaviĝi, tra generacioj de legontoj. Ni ja konstruis kolosajn librejojn, kun gigantaj aroj de libroj. Per tio, ni konservis vastegan kvanton de rekordoj—ege pli grandas ol tio, kion ĉiomaj cerboj da homaro povas enhavi. Poste, la librejoj fariĝis komputilaj datumbazoj. Ni faras jam alian paŝon en krei turdormojn de tio, kion niaj prauloj sciis, kaj tio, kion scias ni hodiaŭ en la nuna mondo. Tamen ambaŭ per intrigo kaj perturbo, vidas ni, ke eĉ niaj plej modernaj teĥnikoj ne estas kapablaj por antaŭteme diri, per alta certeco kio okazos sekve. Kiel konsolo ni estas en la tempo, en kiu, per alta certeco, povas diri ĉu glaso havas da trinkaĵo ion ene aŭ ne.

Kelke da ni daŭras resti en iluzioj kaj pretendas scii tion, kion ili neniam hazardis, aŭ almenaŭ rimarkis. Estas tre senkuraĝige, ke anstataŭ malantaŭeniri kaj fiksrigardi al la ĉielo por momento, homoj anstataŭe enakvigas sin mem en mirlando. Ĉi tiu ebriiga kutimo malbonfaras ne nur unuopulon sed la tutan homaron. Kiam iu diras al oni ke respondoj al siaj demandoj povas esti ekskluzive respondataj ĉiam per jes aŭ ne, forlasi rin kaj ĝi ne plu meritas onian atenton denove. Se oni ne scias la respondon, oni devas diri ke oni ne scias la respondon, anstataŭ fari trapezajn manovrojn sen iu por kapti la manojn.

Ofte, ni malatentas ke ĉiom da iloj kiujn ni bezonas, estas ĉeestantaj kun ni.