Aktoroj kaj Batalistoj: Teatroj kaj Sangoverŝoj

English ⊻ Esperanto
2025-12-20

Se oni vidas trompon kaj ne diras trompon, oni estas trompo.
—Nassim Nicholas TALEB

john-hernandez-IL-fBBnF-GU-unsplash-2000x1125.jpg

Enhavotabelo

Enhavotabelo

Antaŭ ne longe, mi renkontis artikolon de Stephen CUUNJIENG ĉe Manila Times kun la titolo Where Are Quality Finance and Tech Jobs Going? (Not Here) (angle). Jen miaj pensoj pri ĝi.

La teĥnologia sektoro estas vasta, kaj mi nur limigas miajn rimarkojn en la programada sektoro ĉar mi estas tie en ĝi.

Fono

Mi jam estas en la programara industrio dum la pasintaj tridek jaroj. Mi komencis longe antaŭ ĝi eĉ estas nomita «Teĥnologio». Mi jam rigardis furorojn altiĝis kaj malplialtiĝis. Mi jam spektis kiel aferoj evoluis dum la kurso de tiuj jaroj. Mi nun ĉefas mian propran ekfirmaon, parte kiel respondo al tio kion mi vidas en la lando; parte pro patriismo. Estas tialoj kial la teĥnologiaj postenoj ne estas en la Filipinoj. Iuj diras ke ekonomiaj kialoj; iuj diras ke sociaj kaŭzoj. Ni povas montri niajn fingrojn al ĉiuj direktoj. Sed ne gravas tiom multe ni faras tion, ĝi ankoraŭ evitas la veran kialon—nia amo por duagradeco.

Kiam mi provis eniri la okazejon en la mezo de 90-aj jaroj, mi estis nur knabo kun pasio. Malfacilis la aliroj al artifikaj maŝinoj. Pli malfalcilis la aliroj al tempaj risurcoj. Ne estis la interreto tiutempe. Do, kiel mi lernis? Dum longaj tempoj mi studis en publikaj bibliotekoj, legante iojn ajn kiujn mi povis havi, lernante tiel multe kiel mi povis. Mi laboris por bizaraj postenoj por ke mi povu havi sufiĉan monon por veturprezo kaj manĝo por uzi en tiaj bibliotekoj. Kiam aliro al pertelefonlinea interreto fariĝis havebla, mi dediĉus malmulte da mono el mia lerneja poŝmono, por ke mi povu havi sufiĉan tempon sidi en publikaj terminaloj dum dek kvin minutoj. Tio estis sufiĉa tempo. Mi elŝutis artikolojn kaj savi ilin al mia 360 KiB-diskedo. Dek kvin minutoj tiam sentis kiel eterne. La mondo estis mia ostro. Estis viglige. Mi lernis la arton de instrui min mem.

Antaŭ ne longe, mi havis mian realan postenon. Mi fariĝis teĥnikisto, retprogramisto, kaj grafikartisto, ĉio en unu rolo. Mi ankoraŭ devas danki la homojn kiuj subtenis kaj fidis je mi tiutempe. Ĉiutage, kiam mi iris al la laborejo, estis feliĉegeco. La malmulta salajro kiun mi havis estis nenio kontraste al tio kion mi lernis. La malfacileco de veturi por longaj distancoj en varma, brua, kaj malkomforta busoj sub la bruletega varmeco de la suno, nur por liveri pecojn de aparataroj al kliento estis nenio. La kapablo skribi fontkodon por testi miajn ideojn kaj hipotezojn estis inde.

Mi iris al kolegio, nelonge, kaj tre baldaŭ foriris. Tiutempe mi pensis, ke ĝi estas unu el la plej malbonaj decidoj kiun oni povas fari se oni deziras fariĝi programisto. Mi ankoraŭ kredas tion, ĝisnune. La plej altaj formala edukado kiun mi havas estas el la mezlernejo. Mi nek plu scias kie estas mia diplomo nek mi zorgas pri ĝi. En tiu sola semestro de kolegio, mi fiaskigis ĉiom da miaj temoj rilate al komputiko. Diskutoj pri planado de ĉefprocezilo enuigis min. Prelegoj pri programado sentis tre peze kaj tede. Ne estis plezuro, tute. Estis laboregado. Do, mi estis tie, sidante en la mezo de la klasĉambro, aŭdante la sensencan klaĉon de la instruisto, kiam mi finfine decidis eksiĝi. Mi rezignis miajn klaskartojn al miaj profesoroj, unu post unu, kaj diris al ili ke mi ekziĝas. Mi estis havis dek ses jarojn tiu tempe.

Dum la komenco de mia kariero, mi estis sufiĉe bonŝanca por kunlabori kaj esti instruite de sciencistoj, inĝenieroj, kaj esploristoj el Kunordigata Scienca Laboratorio ĉe Universitato de Ilinojso en Urbana-Champaign, École Nationale Supérieure des Télécommunications, Masaĉuseca Instituto de Teknologio, and Universitato Carnegie Mellon. Mi lernis, ke la mondo tie, ekstere, estas pli multe ol tio kion mi unue pripensis. Mi malkovris, ke estas nekalkuleblaj manieroj por atingi celojn. Mi trovis la veran amplekson kaj potenco de komputiko per ili. Mi ankaŭ havis la privilegion argumenti kaj disputi kun ili, pri bagateloj aferoj kiel mankaj komoj, kaj pri gravaj aferoj, kiel kompreni inteligentecon.

Nerealeco

Mi kredas, ĝisnune, ke plejparte, universitatoj kaj kolegioj ne havas la kapablon instrui studantojn kiel skribi altkvalitajn programarojn. Plejmulte da—se ne ĉiom da—instruistoj ne estas ano de la informadika industrio, do tio kion ili instruas ne estas bazita en praktikaj aliroj. Plejmulte da subjekta temo estas neĝisdata. Multe da lecionoj instruitaj estas por la amaso ekstere. La programlingvoj instruitaj en universitatoj estas malsuperaj kontraste al la normoj de la industrio. La profundo kaj larĝeco de la fakoj estas kompatindaj. Multe da tio kio okazas ene estas konjektoj. Studantoj diplomiĝas scii nenion kaj igi ilin tute ne dungeblaj.

Antaŭ ne longe, mi renkontis aferojn kiuj ŝajnis nereala, sed estis tute reala. Unu el tiuj universitataj programoj estas nomata «Operaciumoj». Unue ĝi estis impresa al mi, ke tiuj lernejoj havas ilin. Bedaŭrinde, kontraŭ pli profunda ekzameno, mi malkovris ke studantoj estas nur instruitaj kiel uzi simulilojn por kompreni kiel sistemoj funkcias. Ili ne estas instruitaj kiel maŝinoj funkcias. Ili ne estas instruitaj kiel bazaj komputilaj cirkvitoj funkcias. Ili ne estas instruitaj kiel praŝargiloj funkcias. Ili ne eĉ instruitaj kiel uzi la komandlinion por plenumi bazajn komandojn. Ĉi tiuj institucioj ne havas la plej iometajn ideojn pri la vera kulturo de vera komputiko. Ili vidas la edukan programon kiel uzi komputilojn por aplikita uzado en bagateloj domajnoj.

Tre baldaŭe, mi malkovris, ke tio estis nur la pinto de la glacimonto. Sub programoj kiuj estas etikedita «Programado», mi malkovris, ke la profesoroj kaj instruistoj ne scias kiel krei realajn programojn, krom la «Saluton, Mondo»-programoj. Studantoj ricevas bagatelojn taskojn por plenumi, por ke ili pasu la temon. Tio kio estis pli malbona estas aferoj nomita «Kodummaratonoj» aŭ kiel ajn ili estas nomita nun. Homoj vere kredas, ke oni povas trovi realan inĝenieran kapablon en eventoj kiel tio. La situacio antaŭe—kiam mi estas dek ses-arulo, kaj la situacio nun, estas tre multe same. Ŝanĝiĝis nenio. Ne estas lernejoj en la Filipinoj kun programadaj programoj kiuj estas tutmonde konkurema.

Jen la surprizo de komputiko: ne estas kvanto de kapabloj aŭ teĥnikaj scipovo el aliaj fakoj de studo povas prepari onin por ĝi. La 99% grado en lernejo ne tradukas al uzebla kaj praktika programaro. La atestiloj kiujn vi prenas, ne egalas al eĉ unu linio de kodo. Komputiko estas fako en ĝi mem. Ĝi estas tre vasta, ke ĝi plenigas ĉiujn areojn de la moderna socio nun. Ĝi estas tiel ĉie, ke vi devas esti intencita asketo por ke vi malatentu ĝin. Kompreni algoritmojn kaj datenstrukturojn postulas malsaman tipon de pensado, kiu ne estas trovita ie, en aliaj fakoj.

Neludantoj

Dum la pasinta jardeko, estas provado bridi min komenti pri iu temo, la parolistoj. Dum la pasinta jardeko, mi vidis alfluon de konferencoj, seminarioj, kaj simpozioj pri «Teĥnologio», «Modoj», ktp. Tio kio estas plorinda estas ke la ĉefhomoj parolante pri tiuj temoj scias nenion pri la temoj. Mi, iumaniere, trovis min mem en malkomfortaj situacioj ke mi demandas la spertulon, rekte, demandojn pri tio kion li ĵus prezentis, kelkfoje dum la prelego, plej ofte, poste. Mi unue pensis, ke politikistoj estas lertaj en eviti delikatajn demandojn. Sed, mi baldaŭ malkovris ke la parolistoj, fakte, estas pli lertaj pri tio.

Tiam, estas la eksteruloj. Ili ne havas veran intereson al komputiko, ne havas teĥnikajn kapablojn, kaj nenion havas por kontribui al diskutoj. La plej profunda sperto kion ili havas per maŝinoj estas ludi videoludojn. Ili estas la homoj kiuj kreas multe da bruo ĉe sociaj retoj. Ili parolas pri la plej freŝaj modoj. Ili parolas pri Web 3.0, Sekurado de Informacioj, Blokĉeno, Ĉifrovaluto, Neanstataŭigeblaj Pruvoj, Artefarita Inteligenteco, kaj pri ion ajn kion ili deziras enpartopreni. La kvanto de propagando kiun ili havas estas inverse proporcie al la kvanto de teĥnika scio, kion ili havas en tiuj domajnoj. Kelke da ili estas domkleristoj, leĝistoj, bankistoj, kontistoj, ŝtatoficistoj, kaj la ordinaraj amatoroj. Plej bone, ili estas operaciantoj.

En ia ajn tipo de merkato, ekzistas diversaj ludantoj. En libera merkato, specife, ĉiu partoprenanto havas ŝancon por esti sukcesa. Unu el la plej kernaj fortoj en libera merkato estas konkurso kiel enkadrigita kaj precizigita de provizo kaj postulo. La parolistoj kaj eksterteruloj kontribuas nenion. Ili uzas valoran spacon dediĉataj al aspirantoj. Ili akaparas diskutojn pri eltrovoj kaj novigadoj. Ili aperas en la plimulta medio kun mikrofonoj. Ili lobias ĉe la senato. Ili elpumpas pli kaj pli da aero nur por sinprofiti. Ili ne zorgas pri la kresko de la ekonomio.

Organizoj

En recenza afiŝo kiun mi afiŝis rete, mi diris ĉi tion, «Kiam oni asertas, ke ili jam estas en la programara industrio dum longa tempo, mia tuja reago estas esplori pri iliaj akreditaĵoj—malfermitaj kodoj aŭ teĥnikaj artikoloj. La manko de ili estas la manko de kredindeco.» Multe da respondo parolis pri nerivelada interkonsentoj kaj similaj aferoj. Nu, se mi devis klarigi ĉiujn nuancojn de tiu deklaro, por ĉiu kazo, la afiŝo fariĝus tre longe. Ne estas bezono, ke mi devis mencii ke ekzistas delikataj registaraj projektoj, privataj raportoj, kaj sekretaj projektoj. Estas fortaj inĝenieroj kiuj ne estas sufiĉe sociala, por ke ili pravigu enhavigi iliajn laborojn al la publiko. Ekzistas produktivaj inĝenieroj kiuj rulas siajn tutajn firmojn sed kontribuas nulon al la malfermitkodkomunumo. Mia eksinstruisto estas unu el ili. Tamen, por la aliaj, tio kion mi diris estas aplikebla.

Por krei novan programaran firmaon—eĉ ekfirmaon—vi havas du vojojn: 1) Vi jam estas inĝeniero, kaj vi deziras krei teamon kiu traktus la celan merkaton; aŭ 2) Vi ne estas inĝeniero, kaj vi devas dungi ulojn kiuj kreos la inĝenieran teamon. Ambaŭkaze, vi devas scii kiel la programara industrio funkcias. Ne estas pravigoj. Se vi sole konfidas je konsilistoj por diri al vi kiel ruli la firmaon; kiel respondi al krizoj; kiel paroli al inĝenieroj; kaj kiel merkatumi kaj vendi la produktojn, do via rulvojo fariĝos tre mallonga. Kontraste al aliaj industrioj, la programara mondo ŝanĝiĝas semajne. Jes, mi ne troigas. Do, via scio pri aferoj antaŭ kelkaj monatoj, povas fariĝi antikva baldaŭ, precipe kiam vi provas apliki ilin. Kaj se vi pensas, ke la uzado de aktualaj AI-sistemoj kiel genera AI povas helpi, vi estas bonvena elprovi la rezultojn por vi, aŭ por via firmao.

Unu el la tialoj, kial Filipinoj estas ne trovebla en la mapo por eksterlandaj investantoj, rilate al programara produktado estas ke ne ekzistas ion ajn por priinvesti. La kvalito de programaro estas malalta. La iloj estas mezkvalitaj. La programlingvoj estas tiuj kiuj estas popularaj ĉe TIOBE. La inĝenieroj venas el trejnadaj kampoj. Kolektive, ĉi tio rezultas al inflacio de perceptita valoro. Ĝi donas la impreson de kapablo produkti eĉ ekzistas nenio. Ekonomie, ĉi tio estas negative profite. Tutaj adreseblaj merkatoj fariĝas imagaj. Estas malvenko-malvenka situacio. Sed se vi vidas programaron kiu estas «kreita» per firmao, en Filipinoj, anticipu ke ĝi estas subkontraktita ekster la lando. Vi scias kiuj landoj estas ili. Vi scias kien la mono fluus.

Programaraj firmaoj ne strebas provizi defiojn. Ili nur taksas programarojn kiel maniero por atingi celon, sed ne estas la celo mem. Regantaroj sekvas la plej freŝajn novaĵojn kaj modojn, kaj dedicas iliajn egajn teĥnikajn ilarajn ŝanĝojn bazita el tio kion ili ĵus renkontis. Plejmulte da pragramaraj firmaoj, ironie, ne havas la «kodumulan» kulturon. Kodumulo, ĉi tie, estas en la originala signifo ĉe la MIT AI laboratorio—Homo kiu ĝuas esplori la detalojn de programeblaj sistemoj kaj kiel streĉi ĝiajn kapablojn, kontraste al tiuj kutimaj uzantoj, kiuj preferas lerni nur la necesan minimumon. Tio kio estas videbla nune estas deprimitaj dungatoj tajpante freneze per iliaj klavaroj, en malesperaj klopodoj produkti ion kun valoro.

Finrimarkoj

Mi ĉiam havis la opcion de nur observi aferojn fore kaj zorgi pri miaj propraj aferoj. Sed, la vortoj de Taleb semis semojn de ago en mi. Nek estas problemo de malebleco nek nesufiĉeco. Estas problemo de perspektivo. Havi bonan sintenon al konkurso estas la ŝlosilo por malŝlosi ĉi tiujn kvalitojn. Tiel longe kiel homoj kredas, ke ili ĉiam devas dependi al brokantaj aĵoj por ke viglu, ili haltiĝos. Mia rakonto ne unikas al mi. Estas sennombruloj aliaj kiuj faris samajn aferojn. Eduko ne devas esti traktita kiel celo. Ĝi devas esti traktita kiel daŭra procedo. Rapida aliro al interro nun estas vaste havebla. Ne plu estas pravigoj.

Ankaŭ legu je Funkcie Analfabeta: Kiel iĝi Stulte, Rapide.